Homoj

Pablo Neruda

La 12-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1904) de la ĉilia poeto, diplomato kaj politikisto Ricardo Eliécer Neftalí Reyes Basoalto, konata per la pseŭdonimo Pablo Neruda (1904-1973)
eo.wikipedia.org/wiki/Pablo_Neruda
Nobelpremiito por Literaturo en 1971.
Mi jam parolis pri li (ĉefe en rilato kun lia politika engaĝiteco) la 23-an de septembro 2018, en la datreveno de lia morto.

Pablo Neruda


Mi almetas pliajn informojn, surbaze de sciigoj liveritaj de Osmo Buller:
– En “Vojo kaj vorto” (1972) de Roberto Passos Nogueira aperis tradukoj de la poemoj “La United Fruit Co.” kaj “Morto”;
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1844
– tradukoj de Konstantin Gusev eble aperis en la revuo “Paco”;
– Kálmán Kalocsay tradukis fragmenton kun la nomo “La granda pokalo” el la libro “Manĝante en Hungario”, kiun Neruda verkis kun Miguel Angel Asturias. Tiu fragmento, verkita de Neruda, aperis en “Hungara Vivo”, 1969-3.
°°°°°
Hodiaŭ mi transskribas la poeziaĵon “Me gustas cuando callas”, en la hispana, kaj en la tradukoj al la itala (“Mi piaci quando taci”) kaj al Esperanto (“Mi ŝatas vin silenta”).
Mi aldonas kuriozaĵon: unu el la kvar poŝtmarkoj eldonitaj de Ĉilio en 2008, okaze de la vizito al tiu Lando (14-a/20-a de marto 2008) de la tiama Prezidanto de la Itala Respubliko, Giorgio Napolitano, kiu en 1952 helpis Pablon Neruda publikigi (en nuraj 44 ekzempleroj) la poemkolekton “Los versos del capitan” (La versoj de la kapitano); la poŝtmarko bildigas portreton de Pablo Neruda kaj vidaĵon de la itala insulo Capri, kie Neruda vivis kelkatempe en ekzilo.


ME GUSTAS CUANDO CALLAS

Me gustas cuando callas porque estás como ausente,
y me oyes desde lejos, y mi voz no te toca.
Parece que los ojos se te hubieran volado
y parece que un beso te cerrara la boca.

Como todas las cosas están llenas de mi alma
emerges de las cosas, llena del alma mía.
Mariposa de sueño, te pareces a mi alma,
y te pareces a la palabra melancolía.

Me gustas cuando callas y estás como distante.
Y estás como quejándote, mariposa en arrullo.
Y me oyes desde lejos, y mi voz no te alcanza:
déjame que me calle con el silencio tuyo.

Déjame que te hable también con tu silencio
claro como una lámpara, simple como un anillo.
Eres como la noche, callada y constelada.
Tu silencio es de estrella, tan lejano y sencillo.

Me gustas cuando callas porque estás como ausente.
Distante y dolorosa como si hubieras muerto.
Una palabra entonces, una sonrisa bastan.
Y estoy alegre, alegre de que no sea cierto.

Pablo Neruda
(20 poemas de amor y una canción desesperada)

°°°°°

MI PIACI QUANDO TACI

Mi piaci quando taci perché sei come assente,
e mi odi da lontano, e la mia voce non ti tocca.
Pare che gli occhi ti sian volati via
e pare che un bacio ti abbia chiuso la bocca.

Poiché tutte le cose son piene della mia anima
emergi dalle cose, piena dell’anima mia.
Farfalla di sogno, somigli alla mia anima,
e somigli alla parola malinconia.

Mi piaci quando taci e sei come distante.
E stai come lamentandoti, farfalla che tuba.
E mi odi da lontano, e la mia voce non ti raggiunge:
lascia che io taccia col tuo silenzio.

Lascia che ti parli anche col tuo silenzio
chiaro come una lampada, semplice come un anello.
Sei come la notte, silenziosa e costellata.
Il tuo silenzio è di stella, così lontano e semplice.

Mi piaci quando taci perché sei come assente.
Distante e dolorosa come se fossi morta.
Allora una parola, un sorriso bastano.
E sono felice, felice che non sia vero.

Pablo Neruda, trad. Antonio De Salvo
(“Venti poesie d’amore e una canzone disperata”)

°°°°°
MI ŜATAS VIN SILENTA
www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/107/1/Neruda20amapoemoj.pdf

Mi ŝatas vin silenta ĉar vi kvazaŭ forestas
kaj vi min aŭdas fore kaj mia voĉ’ ne vin tuŝas.
Ŝajnas, ke viaj okuloj estas jam forflugintaj
ŝajnas, ke unu kiso fermus ja vian buŝon.

Ĉar ĉiu aĵo estas plena je animo mia
vi elmerĝas el aĵoj plena je mia animo.
Papilio de sonĝo, kiel mia anim’ vi ŝajnas
kaj vi similas al la vort’ melankolio.

Mi ŝatas vin senvorta kaj kvazaŭ malproksima,
kaj vi estas plendema, papilio rukula.
Kaj vi aŭdas min fore, mia voĉ’ ne vin atingas:
lasu al mi silenti per via vorto muta.

Al mi lasu paroli al vi per via silento
hela kiel unu lampo, kvazaŭ ringo facila.
Vi estas kiel la nokto senbrua kun steloj.
Via stela silento, tiel fora kaj simpla.

Silenta mi vin ŝatas, ĉar vi kvazaŭ forestas.
Neestanta kaj dolora kvazaŭ vi estus mortinta.
Nur unu vorto tiam, unu ridet’ sufiĉas.
Kaj mi ĝojas, mi ĝojas, ke tio ne certiĝas.

Pablo Neruda, trad. José F. Arroyo
(“20 ampoemoj kaj unu malespera kanto”, Madrid 1982, p. 38)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *