Lokoj

Sabena nekropolo

Mi transskribas artikolon, kiun mi verkis por la elsendo en Esperanto de Radio Roma (Itala Radiotelevido – RAI) de la 26-a de aŭgusto 1973, pri la sabena nekropolo de “Colle del Forno”, siatempe malkovrita apud Romo.
Mi aldonas bildon pri la elfosaĵoj, ellaboritan el la retejo de la itala Nacia Esplorkonsilantaro (CNR)
°°°°°
MALKAŜIĜAS LA SEKRETOJ DE LA SABENA POPOLO
Kiel prave akcentas la sciencisto Claudio Finzi en la roma ĵurnalo “Il Tempo”, bonŝanco helpis arkeologojn. Tute hazarde, por konstrui novajn laboratoriojn de la Nacia Esplorkonsilantaro (CNR) oni elektis ĝuste la lokon, kie antaŭ pli ol 2500 jaroj troviĝis nekropolo – tio estas, granda tombejo – de la sabena popolo, kies historio estas strikte ligita kun tiu de Romo en la komenca epoko. Kompreneble, oni tute ne sciis, ke tie troviĝas nekropolo, kvankam oni povis iel supozi, ke io interesa aperos, ĉar la loko situas laŭlonge de la antikvega vojo “Salaria” (tio estas, vojo de la salo inter la tirena marbordo kaj la internaj regionoj), je apenaŭ 30 kilometroj de la roma centro.
Kiam, en lernejoj, oni legas pri la antikva roma historio, kaj precipe pri la luktoj de la nova urbo kontraŭ la ĉirkaŭaj popoloj, oni malofte konscias, ke la horizonto de tiuj luktoj estis tre limigita. Distancoj de apenaŭ kelkdeko da kilometroj, hodiaŭ ridindaj, antaŭ proksimume 2800 jaroj estis rimarkindaj, kaj sufiĉis por marki diferencojn de civilizo. Kiom da lernantoj scias, ke multaj eventoj de la romia popolo, okazintaj en lokoj tiam konsiderataj apartenantaj al alia mondo, efektive okazis inter la urbaj limoj de la nuntempa Romo? Ekzemple, kiom multe da personoj scias, ke la etruska popolo, kiu tiel multe batalis kontraŭ Romo, loĝis ne en fora regiono, sed en la loko, kie hodiaŭ troviĝas la roma kvartalo “Trastevere”? La amuza afero estas, ke ankaŭ la romaj lernantoj, kaj eĉ la romaj kleraj homoj, tre ofte opinias, ke la eventoj legitaj en la histori-libroj okazis ie fore, anstataŭ, por tiel diri, ĉe la apuda strato. La nuntempa Romo estas tre vasta; ĝi ampleksas areon proksimume cirklan, kun radiuso, kiu ofte atingas 30 kilometrojn.
Sed ni revenu al niaj arkeologiaj eltrovoj. Certe, se anstataŭ scienca ŝtata instituto en la elektita loko estus planita privata konstruaĵo, hodiaŭ ni ne havus ampleksan kvanton da sciigoj pri la antikva sabena popolo. Apenaŭ la unuaj elfosaĵoj indikis la ekziston de arkeologiaj restaĵoj, oni larĝskale faris esplorojn, kies rezultoj estas videblaj en la centra sidejo de la Nacia Esplor-Konsilantaro (CNR), kie oni aranĝis interesan ekspozicion.
La soldatoj de la 13 tomboj ĝis nun esploritaj apartenis al la popolo de la fama forrabo de la sabenaj virinoj, la perforta akto, per kiu la unuaj romanoj, gvidataj de Romuluso, solvis la problemon de manko de virinoj.
La nekropolo de “Colle del Forno” (tiel ĝi nomiĝas) montras la armilojn, la ĉiutagajn objektojn, la juvelojn, la vivon de ĉi tiu centritala popolo, kiu parolis propran lingvon osk-umbran. La tomboj datumas de la 7-a kaj 6-a jarcento antaŭ Kristo; ili estas sufiĉe modestaj el arkitektura vidpunkto, sed prezentas riĉan enhavon. Nenio devis manki al la mortinto; temis pri soldatoj, kaj tiel oni entombigis ilin, kune kun armiloj, kies pinto estas en ataka pozicio, tio signifas direktita supren. Verŝajne, tiu popolo ne multe zorgis pri komforto kaj lukso, sed multe taksis sian bataleman vivon. Tamen, oni ankaŭ trovas kelkajn plaĉajn objektojn, ĝenerale importitajn, ekzemple etajn kruĉojn el kolorvitro (fabrikitajn de Fenicoj), bronzajn vazojn kaj metalajn ornamaĵojn. La ekipaĵoj de la tomboj montras la konatan tendencon de la militemaj popoloj, konsideri luksaĵojn kiel simbolon de potenco kaj milita gloro, kaj oni ne forgesas tiun, kiu nur pro malbonŝanco ne sukcesis fariĝi soldato: unu el la tomboj entenas la korpon de knabo, kun mirinda kolĉeno el sukceno. Jes, vi bone komprenis, sukceno devenanta el la Balta maro, laŭlonge de tera vojo nekredeble longa por tiu epoko.
Antonio De Salvo, Radio Roma-Esperanto, 26.8.1973

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *