Lao-Ce (transkribita ankaŭ Laŭzi, Laŭzio, Laozi, Lao Tzu, Lao Tsu, Lao Tse, Lao Tze, Lao Tzi) estas la honortitolo (kiu signifas “Respekteginda Majstro”) de la ĉina filozofo, verkisto kaj politikisto Li Er aŭ Li Dan (pri kies historia ekzisto mem, tamen, oni diskutas) de la sesa aŭ kvina jarcento a. K. (samtempulo de Konfuceo), supozata aŭtoro de la libro “Tao Te Ching” aŭ “Dao de Jing”, honorita kiel ĉefa diaĵo de la taoista panteono, kaj tre populara en la ĉina kulturo.
eo.wikipedia.org/wiki/La%C5%ADzio
“Tao Te Ching” aŭ “Dao de Jing” (La Vojo kaj la Virto, La Vojo al la Virto) estas kolekto da ĉirkaŭ 5.000 ideogramoj, en kiuj estas prezentitaj la ĉefaj punktoj de taoismo, bazita sur la respekto de iu “natura stato”, kiu ne estu aliigita en la saĝo kaj en la lingvaĵo, sed estu konservita pere de “ne-agado”, de simpleco kaj de spontaneco, per antaŭeniro laŭ malgrandaj paŝoj, sen la starigo al si de tro ambiciaj celoj, kiuj, ĉar malfacile realigeblaj, estus nur kaŭzo de elreviĝoj kaj suferoj.
Kelkaj diroj de “Tao Te Ching” aŭ “Dao de Jing” fariĝis proverbecaj ankaŭ en Okcidento; ekzemple, estas ofte citataj ĉi tiuj:
– Estas pli bone lumigi lampon, ol malbeni la mallumon
– Kiu scias ne parolas, kaj kiu parolas ne scias
– Milmejla vojaĝo komenciĝas ĉiam per la unua paŝo.
Mi transskribas la tradukon al la itala kaj tiun al Esperanto de ero el “Tao te Ching/ Dao de Jing”, kaj aldonas korean poŝtmarkon de 1885 kun la simbolo de Taoismo (Yin Yang – Jino kaj Jango)
eo.wikipedia.org/wiki/Jino_kaj_Jango
LXXX – ISOLARSI
Piccoli regni con pochi abitanti:
arnesi da lavoro in luogo d’uomini
(sian dieci o cento) il popolo non usi.
Tema la morte e fuori non emigri.
Se anche vi son navigli e vi son carri,
il popolo non tenti di salirvi;
se anche vi son corazze e vi son armi,
mai e poi mai le tiri fuori il popolo.
E ritorni ad usar nodi di corda;
e trovi gusto in cibi e vesti suoi;
ed ami la sua casa, i suoi costumi.
Se Stati vi vedessero vicini
tanto che cani e galli se ne udissero,
invecchino così, fino alla morte
quei due popoli: senza alcun contatto.
Lao Tzu, “Tao Te Ching”, a cura di Luciano Parinetto
www.liberliber.it/mediateca/libri/l/lao_tzu/tao_te_ching/pdf/lao_tzu_tao_te_ching.pdf
°°°°°
EL LA «VOJO KAJ VIRTO»
Malgranda estu la lando,
malmulta la popolo,
kaj estu, ke eĉ se estus
metioj kaj laboriloj,
ĉi tiujn oni ne uzu,
kaj estu, ke la popolo
ĝis fino de sia vivo
ne iru malproksimen.
Kaj eĉ se estus ŝipoj
kaj veturiloj multaj,
per tiuj oni ne voju,
kaj eĉ se estus ŝildoj,
kirasoj, bataliloj,
ne estu ekzercadoj.
Anstataŭ skribo ree
la homoj ligu nodojn.
La manĝo por ili dolĉu,
la vestoj estu belaj,
trankvilaj la loĝejoj,
delektaj la kutimoj.
Kaj eĉ se oni povus
rigardi trans la limon
de la najbara lando,
kaj ĝisaŭdiĝus voĉo
de kokoj kaj de hundoj,
ja mortu la popolo
en maljunaĝo paca,
neniam transirinte.
Lao-Ce, trad. Kálmán Kalocsay
(“Tutmonda sonoro”, HEF, Budapest 1981, p. 271)