Homoj

Henri Barbusse

La 17-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1873) de la franca verkisto, ĵurnalisto kaj komunista aktivulo Henri Barbusse (1873-1935),
eo.wikipedia.org/wiki/Henri_Barbusse
pacifisto, antimilitaristo, anarkiisto, fama (pli ol pro la poeziaj verkoj, inspiritaj al simbolismo) pro la romanoj “Le feu” (La fajro) kaj “L’Enfer” (La Infero); precipe la unua, publikigita unuamomente poparte kaj poste en volumo en 1916 plene dum la monda milito, konsistigis realisman denuncon de la hororaĵoj de la milito (travivitaj de la aŭtoro en tranĉeo), kaj forte trafis la publikan opinion.
Barbusse fondis en 1919 movadon de maldekstraj intelektuloj, nomitan “Groupe Clarté” (Grupo Eklumo), bazitan sur homama kaj progresema ideologio, kiu celis esti “Internationale de la Pensée” (Internacio de la Penso), kontraŭmetita al la naciismaj movadoj: aliĝis al ĝi, interalie, Anatole France kaj Vicente Blasco Ibáñez.
En 1923, Barbusse alproksimiĝis al bolŝevismo kaj al la rusa revolucio; en la postaj jaroj, li aktivis en la movadoj kontraŭ milito kaj faŝismo; konvinkita stalinisto, li verkis en 1935 biografion de Stalin (“Staline. Un monde nouveau vu à travers un homme”; Stalin. Nova mondo vidita tra viro), kiu estas monumento de personkulto; li aliĝis al la A.E.A.R (Association des Ecrivains et Artistes Révolutionnaires – Asocio de la Revoluciaj Verkistoj kaj Artistoj), vigle apogita de la franca komunista Partio; kaj mortis en Moskvo dum la 7-a Kongreso de la Komunista Internacio.
Barbusse verkis ankaŭ (mi ne scias, laŭ kia kompetenteco) libron pri Jesuo Kristo (“Jésus”), kiu estis kontestita sur la literatura ebeno, sed precipe trafis la opozicion de la katolikoj; skribas, pri tio, “Espero katolika” 1930-89:
“Estas vendata libro de la konata komunista verkisto Barbusse s. t. «Nazaretha Jesuo» (eldonejo Gitlin, Warszawa, Nalewki). La nomita libro estas kolekto de blasfemoj kontraŭ Jesu-Kristo kaj propagandilo de komunistaj principoj”.
°°°°°
Barbusse ne parolis Esperanton, sed li rigardis favore al ĝi, ĉar li vidis, en la alpreno de komuna neŭtrala lingvo por la internaciaj interrilatoj, potencan faktoron de ŝanĝo de la socio.
En 1921 li estis honora Prezidanto de la Kongreso de Prago, en kiu estis fondita la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kun liberecana inspiro; li verkis la antaŭparolon al “Esperanto-gramatiko laborista”, de kiu, laŭ raporto aperinta en la numero de aŭgusto 1927 de “Espero katolika”, en la nura 1926 estis venditaj 2.845 ekzempleroj; li verkis artikolon por “Esperantista laboristo”; en “Esperanto de UEA” 1920-7/8, p. 141, estas raportite interalie:
“Henri Barbusse kaj Esperanto. – La N-ro 19 de “Clarté” (12, rue de Feydeau, Paris) enhavas gravan artikolon de Henri Barbusse, la fama aŭtoro de “Le feu”, pri la lingvo internacia. Jam aperis en antaŭaj numeroj pledoj por Esperanto kaj ĝiaj konkurantoj; en majstra maniero Barbusse konkludas, ke el ĉiuj projektoj Esperanto nepre devas esti akceptata”.
La romano “La lueur dans l’Abîme” estis tradukita al Esperanto en 1923 de Else kun la titolo “Eklumo en la abismo”.
Okaze de la morto de Barbusse, artikolo pri li estis publikigita en “Literatura Mondo” 1935-10, p. 214.
Barbusse estas amplekse menciita en artikolo (“Pri filmoj vivodonaj”) de la ĉeĥoslovaka bulteno “Esperanto-Servo”, eldonita en Prago en decembro 1949 kun tekstoj kaj bildoj laŭdegantaj Sovetunion kaj Stalinon.
Mi aldonas:
– portreton de Barbusse;
– la artikoleton de p. 141 de “Esperanto de UEA” 1920-7/8.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *