Homoj

Charles Bukowski

La 9-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1994) de la usona poeto kaj verkisto laŭ germana deveno Heinrich Karl Bukowski, konata per la angligita nomo Henry Charles Bukowski kaj per la pseŭdonimo Henry Chinaski (1920-1994)
eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Bukowski
Bukowski verkis ses romanojn, centojn da rakontoj kaj milojn da poeziaĵoj, grandparte kun aŭtobiografia karaktero; pro ilia malsanktiga enhavo (oftaj seksaj spertoj, priskribitaj sen eŭfemismoj; alkoholo; tumultaj rilatoj kun la personoj), kaj pro la krudega lingvaĵo, estis al mi malfacile elekti eron por ĝin prezenti; mi transskribas (en la angla, kaj en la traduloj al la itala kaj al Esperanto) la poeziaĵon “To the whore who took my poems” (Alla puttana che ha rubato le mie poesie – Al publikulino, kiu ŝtelis miajn poemojn).
En Esperanto aperis la traduko de 50 poeziaĵoj, zorge de Cezar (pseŭdonimo de Hans-Georg Kaiser), en elektrona libro titolita “Kie brulas, ĝentlemanoj?”, eld. INKO,
web.archive.org/web/20051020135504/http://www.luin.se/inko/203-4.pdf
kies kovrilon mi aldonas.


TO THE WHORE WHO TOOK MY POEMS

Some say we should keep personal remorse from the poem,
stay abstract, and there is some reason in this,
but jezus; twelve poems gone
and I don’t keep carbons
and you have my paintings too,
my best ones; its stifling:
are you trying to crush me out like the rest of them?
why didn’t you take my money? they usually do
from the sleeping drunken pants sick in the corner.
next time take my left arm or a fifty
but not my poems:
I’m not Shakespeare
but sometime simply
there won’t be any more, abstract or otherwise;
there’ll always be mony and whores and drunkards
down to the last bomb,
but as God said,
crossing his legs,
I see where I have made plenty of poets
but not so very much
poetry.

Charles Bukowski

°°°°°

ALLA PUTTANA CHE HA RUBATO LE MIE POESIE

Alcuni dicono che dovremmo tenere lontano il rancore personale dalla poesia,
rimanere distaccati, e c’è del vero in questo,
ma cristo; dodici poesie sparite
e io non conservo le copie
e hai anche i miei quadri,
i migliori; è opprimente:
stai cercando di annientarmi come tutti gli altri?
perché non ti sei presa i miei soldi? di solito li prendono
dai pantaloni sonnolenti e ubriachi storditi nell’angolo.
la prossima volta prenditi il mio braccio sinistro o un cinquantone
ma non le mie poesie:
non sono Shakespeare
ma prima o poi semplicemente
non ce ne saranno più, né distaccate né di altro tipo;
ci saranno sempre soldi e puttane e ubriaconi
fino all’ultima bomba,
ma come Dio ha detto,
accavallando le gambe,
vedo che ho creato fin troppi poeti
ma non altrettanta
poesia.

Charles Bukowski
www.cinquecosebelle.it/cinque-sorprendenti-poesie-bukowski/

°°°°°

AL PUBLIKULINO, KIU ŜTELIS MIAJN POEMOJN

Kelkaj opinias, ke ni tenu for nian privatan kaĉon el niaj poemoj,
ke ni restu abstraktaj, kaj por tio vere troviĝus bonaj kialoj,
sed fulmotondro, dekdu poemoj for,
kaj mi neniam kopias ilin,
miajn bildojn vi same enpoŝigis,
eĉ miajn plej bonajn, estas katastrofo,
ĉu vi volas detrui min, tiel, kiel ĉiujn aliajn antaŭ mi?
Kial vi ne prenis mian monon?
La seksmatracoj preskaŭ ĉiam elfingrumas ĝin el miaj pantalonoj,
antaŭ ol ili dormas malsanaj kaj ebriaj en angulo.
Venontan fojon prenu mian dekstran brakon aŭ kvindekdolaron,
sed ne miajn poemojn!
Mi ja ne estas Shakespeare,
estas vere, sed foje foje simple
nenio postkreskas, abstrakte aŭ kiel ajn.
Mono ĉiam ekzistos, kaj publikulinoj kaj drinkuloj,
ĝis la lasta bombo falos,
sed kiel Dio diris tiam
post farita laboro:
Mi vidas, ke mi kreis
amason da poetoj,
sed ne tro da arto.

Charles Bukowski, trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser),
“Kie brulas, ĝentlemanoj?”, INKO

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *