Homoj

Alvaro Amici

La 21-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1936) de la roma kantaŭtoro Alvaro Amici (1936-2003),
it.wikipedia.org/wiki/Alvaro_Amici
fama interpretinto de romaj kanzonoj.
Komence, Alvaro Amici kantadis en la restoracioj kaj surstrate, ĝis li gravuris diskon kun “Stornelli maliziosi” (Malicetaj storneloj), kiu lin konigis al la publiko; sekvis aliaj sukcesaj diskoj, kiuj ebligis al li malfermi propran restoracion, en kiu li plenumis roman repertuaron, precipe: “Una gita a li castelli – Nannì” (Ekskurso al la Kasteloj – Nanni’), “La società dei magnaccioni” (La societo de la manĝeguloj), “Roma nun fa’ la stupida stasera” (Romo, ne estu spita ĉi-vespere), “Chitarra romana” (Roma gitaro).
Ĉi tiuj kvar kanzonoj estis tradukitaj al Esperanto. Mi transskribas “Chitarra romana”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto.
Mi aldonas italan poŝtmarkon pro la Sankta Jaro 1975, aplikitan sur bildkarto kun rivero Tibero, ponto Helio, la kupolo de Sankta Petro kaj Kastelo Sankta Anĝelo.


CHITARRA ROMANA
(Eldo Di Lazzaro)

Sotto un manto di stelle
Roma bella mi appare
solitario il mio cuor
disilluso d’amor
vuol nell’ombra cantar
una muta fontana
e un balcone lassù
oh chitarra romana
accompagnami tu.

Suona suona mia chitarra
lascia piangere il mio cuore
senza casa e senza amore
mi rimani solo tu.
Se la voce è un po’ velata
accompagnami in sordina
la mia bella Fornarina
al balcone non c’è più.

Lungotevere dorme
mentre il fiume cammina
io lo seguo perché
mi trascina con sé
e travolge il mio cuor.
Vedo un’ombra lontana
e una stella lassù
oh chitarra romana
accompagnami tu.

Suona suona mia chitarra
lascia piangere il mio cuore
senza casa e senza amore
mi rimani solo tu.
Se la voce è un po’ velata
accompagnami in sordina
la mia bella Fornarina
al balcone non c’è più.

Oh chitarra romana
accompagnami tu

°°°°°

ROMA GITARO
(Eldo Di Lazzaro)
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#ROMA%20GITARO

Sub ĉielo stelplena
Romon belan mi vidas
kaj soleca mia kor’
pro la amo jam for
amas kanti sen bru’
jen silenta domaro
kaj balkono en ĝi
nun vi roma gitaro
kunmuziku por mi.

Plumuziku vi, gitaro
lasu plori mian koron
jam sen hejm’ sen amfervoro
havas mi nenion pli.
Mian voĉon iom dampan
akompanu kun sordino
mia bela amatino
ĉe balkon’ ne montras sin.

Ĉe river’ dormas urbo
iras fluo sen fino
morne sekvas mi ĝin
ĉar trenadas ĝi min
kaj ekdronas mia kor’.
Hantas min ombra maro
kaj memoro pri ŝi
nun vi roma gitaro
kunmuziku por mi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *