Lokoj

Biblioteca Nazionale Marciana

Venecio posedas unu el la plej malnovaj kaj prestiĝaj publikaj Bibliotekoj en la mondo, kiu nomiĝas “Biblioteca Nazionale Marciana” (Nacia Biblioteko de Sankta Marko), laŭ la nomo de la Patrono de la iama Venecia Respubliko.
La Biblioteko (kiu je la epoko de la Venecia Respubliko nomiĝis “Libraria Pubblica nella Piazzetta di S. Marco” – Publika Librejo en la Placeto de Sankta Marko) naskiĝis en 1468 danke al la bizanca Kardinalo Besariono (1403-1471),
eo.wikipedia.org/wiki/Bazilo_Besariono
kiu donacis pli ol 700 altvalorajn manuskriptojn grekajn, latinajn kaj orientajn.
Ĝi estis gastigita en diversaj sidejoj, inkluzive de la Doĝa Palaco, kaj fine, inter 1537 kaj 1560, ĝi translokiĝis al la nuna sidejo, renesanca palaco en la suda parto de placo Sankta Marko, projektita de Jacopo Tatti dirita Sansovino (1486-1570),
eo.wikipedia.org/wiki/Jacopo_Sansovino
kun pentraĵoj de Tiziano Vecellio (1480/1590-1572)

Tiziano Vecellio


Paolo Caliari dirita Veronese (1528-1588)
eo.wikipedia.org/wiki/Paolo_Veronese
kaj Jacopo Robusti dirita Tintoretto (1518-1594)
eo.wikipedia.org/wiki/Tintoretto
La rilatoj de tiu Biblioteko kun Esperanto estas du:
– kiel memorigas Carlo Sarandrea ĉe paĝo 9 de la eseo “Origini del movimento esperantista a Roma”, en tiu Biblioteko estas konservita la numero de la 18-a de majo 1890 de la literatura revuo “La scintilla” (La fajrero), en kiu aperis la recenzo (ne favora) de la unua itala gramatiko de Esperanto (tiu de Daniele Marignoni, 1846-1910, pri kiu mi parolos en alia okazo); temas pri la unua mencio de Esperanto en la itala gazetaro;
– ĉe la komenco de pasinta jarcento, estis Bibliotekisto de Marciana pioniro de Esperanto, Francesco Pizzi

San Marco


kiel aperas el ĉi tiu artikoleto, aperinta en “L’Esperanto” 1915-6/7, p. 84:
ATTI UFFICIALI DELLA CATTEDRA.
Fu eletto Docente della Cattedra per Venezia il Signor Francesco Pizzi, ufficiale della Biblioteca di Stato di S. Marco.
(= OFICIALAJ AKTOJ DE LA KATEDRO – Estis elektita Instruisto de la Katedro por Venecio Sinjoro Francesco Pizzi, oficisto de la Ŝtata Biblioteko de Sankta Marko).
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2016, laŭ skizo de Gaetano Ieluzzo, dediĉitan al la Nacia Biblioteko “Marciana” de Venecio, kiu reproduktas la gravuraĵon de Francesco Zucchi de 1740 “Veduta della Libraria Pubblica nella Piazzetta di S. Marco” (Vidaĵo de la Publika Librejo en la Placeto de Sankta Marko).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *