Homoj

Charles d’Orléans

La 24-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1394) de la franca nobelo Charles de Valois-Orléans, konata ankaŭ kiel Duc d’Orléans (en Esperanto, Karlo de Orleano aŭ Duko de Orleano) (1391-1465)
it.wikipedia.org/wiki/Carlo_di_Valois-Orl%C3%A9ans
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
fama, kiel verkisto, pro pli ol 600 poeziaĵoj (131 kanzonoj, 102 baladoj, 7 “complaintes”/ plendoj kaj minimume 400 “rondeaux”/ rondeloj *), grandparte verkitaj dum la 25 jaroj (1415-1440) da mallibero en Anglio, sekve de la kapto en la batalo de Azincourt aŭ Agincourt (25-a de oktobro 1415)
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Azincourt
dum la Centjara Milito.
(*) Rondelo, tiutempe nomata rondel, estas lirika poeziaĵo el 12 aŭ 14 oksilabaj aŭ deksilabaj versoj, laŭ du rimoj, vicigitaj en tri strofoj kun refrain/ refreno.
Charles d’Orléans verkis precipe en la franca (memkompreneble, la tiutempa franca, malsama ol tiu nuna, kaj modelita laŭ la lingvo tiam parolata en la regiono de Orleano), sed ankaŭ en latino kaj en la angla.
Dum lia samtempulo François Villon (1431-1463)
eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Villon
ne havis tujan konatecon, sed fariĝis fama nemulte post la morto, Charles d’Orléans estis konata dum vivo, sed poste estis longtempe forgesita, kaj remalkovrita nur en 1740, kiam Claude Sallier
fr.wikipedia.org/wiki/Claude_Sallier
trovis, hazarde, elegante binditan manuskripton en la “Bibliothèque royale” (Reĝa Biblioteko) de Parizo.
Mi transskribas (en la malnova franca, en la moderna franca, en mia itala versio, kaj en la versio al Esperanto de Gaston Waringhien), la poeziaĵon “Le temps a laissié son manteau” (Le temps a laissé son manteau – Il tempo ha lasciato il suo manto – Veter’ demetis la mantelon).
Mi listigas (ĉe la fino) la poeziaĵojn de Charles d’Orléans tradukitajn al Esperanto (kaj rete alireblajn).
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1965, laŭ skizo de René Cottet, pro la 500-jara datreveno de lia morto.


LE TEMPS A LAISSÉ SON MANTEAU

(Sergio Bandelli)

Le temps a laissié son manteau
de vent, de froidure et de pluye,
et s’est vestu de brouderie,
de soleil luyant, cler et beau.

Il n’y a beste ne oyseau,
qu’en son jargon ne chante ou crie;
le temps a laissié son manteau.

Rivière, fontaine et ruisseau
portent, en livree jolie,
gouttes d’argent d’orfaverie,
chascun s’abille de nouveau:
le temps a laissié son manteau.

Charles d’Orléans

°°°°°

LE TEMPS A LAISSÉ SON MANTEAU

Le temps a laissé son manteau
de vent, de froidure et de pluie,
et s’est vêtu de broderie,
de soleil luisant, clair et beau.

Il n’y a bête, ni oiseau
qu’en son jargon ne chante ou crie:
le temps a laissé son manteau.

Rivière, fontaine et ruisseau
portent en livrée jolie,
gouttes d’argent d’orfèvrerie,
chacun s’habille de nouveau:
le temps a laissé son manteau.

Charles d’Orléans

°°°°°

IL TEMPO HA LASCIATO IL SUO MANTO

Il tempo ha lasciato il suo manto
di vento, di freddo e di pioggia,
e si è rivestito di ricami,
di sole lucente, chiaro e bello.

Non c’è bestia né uccello
che nel suo gergo non canti o gridi:
il tempo ha lasciato il suo manto.

Fiume, fonte e ruscello
portano in bella livrea
gocce d’argento di oreficeria,
ognuno si veste a nuovo:
il tempo ha lasciato il suo manto.

Charles d’Orléans, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

VETER’ DEMETIS LA MANTELON
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/mantelonu.html

Veter’ demetis la mantelon
el vento, pluvo, frido, kaj
sin vestis per brodaĵa faj’,
per suno radianta helon.

Bestoj, birdar’ vidante l’ belon
laŭ sia bleko krias: “Aj!
Veter’ demetis la mantelon!”

Riveroj, fontoj, dank’ degelon,
portas, livreon de la gaj’,
gutetojn el arĝenta tajl’.
Ĉiu novigas sian felon.
Veter’ demetis la mantelon!

Charles d’Orléans, trad. Gaston Waringhien
(La Nica Literatura Revuo, 1957-2/4, p. 148)

°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°

Poeziaĵoj de Charles d’Orléans tradukitaj al Esperanto de Gaston Waringhien
Poesie di Charles d’Orléans tradotte in Esperanto da Gaston Waringhie

– “Comment se peut ung povre cueur deffendre” (Kiel do povas koro defendi sin, mizera), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/3, p. 109
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr23/balado_4.html
(Ha, kiel dolĉe ŝin rigardi), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/3, p. 109
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr23/rondelo_6u.html
– “Beau Pere! Benedicite” (Spirita patr’, mi volas en konfes’), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/3, p. 110
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr23/rondelo_57u.html
– “S’il vous plaist vendre voz baisiers,”(Se plaĉus al vi kisojn vendi), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/3, p. 110
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr23/rondelo_41u.html
– “Prenez tost ce baisier, mon cueur” (Tuj, tuj ĉi kison prenu, Kor’), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/3, p. 111
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr23/rondelo_35u.html
– “En la forest d’Ennuyeuse Tristesse” (En la arbar’ de Tristo abomena), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/3, p. 111-112
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr23/balado_63u.html
(Sed kial, diris Venus, vi jen melankolias?), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/3, p. 112-113
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr23/loves_renewalu.html
– “Comme le subgiet de Fortune” (Ĉar sklave regas min Fortuno), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 147
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/sklave_regas.html
– “Le temps a laissié son manteaux” (Veter’ demetis la mantelon), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 148
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/mantelonu.html
(Ĉu vi ne volas ilin lasi), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 148
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/ilin_lasiu.html
(En mian Libron la Spiritan), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 147-148
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/mian_libronu.html
– “En regardant ces belles fleurs” (Je l’ vid’ de tiuj belaj floroj), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 149
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/belaj_floroju.html
– “Les fourriers d’Eté sont venus” (Venis furieroj de somer’), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 149
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/somerou.html
– “Yver, vous n’estes qu’un villain” (Ho Vintro kruda, vi barbaras), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 149-150
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/vintrou.html
– “Plus penser que dire” (Plie pensi ol diri), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 150
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/plie_pensiu.html
– “Monstrez les moy, ces povres yeulx” (Elmontru sin okuloj viaj), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 150
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/elmontruu.html
(Kiom ni lerte faras), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 150
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/lerte_farasu.html
– “A ce jour de saint Valentin” (Je l’ tag’ de sankta Valenteno), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 151
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/valentenou.html
– “Par les fenestres de mes yeulx” (Iam tra l’ lukoj de l’ okuloj), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 152
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/lukoju.html
– “Maistre Estienne le Gout nominatif” (Majstro Stefan’ Le Gout, nominativo), “La Nica Literatura Revuo” 1957-2/4, p. 152
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr24/nominativou.html

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *