Homoj

Albert Calmette

La 19-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1933) de la franca medicinisto kaj bakteriologo Léon Charles Albert Calmette, konata kiel Albert Calmette (1863-1933)

it.wikipedia.org/wiki/Albert_Calmette

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)

fama ĉar li aranĝis:

diagnozan metodon por konstato de tuberkulozo, pere de tuberkulino;

kun Camille Guérin, mildigitan mikroorganismon (tial nomatan bacilo de Calmette-Guérin, BCG)

it.wikipedia.org/wiki/Bacillo_di_Calmette-Gu%C3%A9rin

(ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto)

utiligitan kiel vakcinon kontraŭ tuberkulozo.

Calmette studis ankaŭ multajn aliajn gravajn malsanojn (malarion, variolon, rabion, peston).

Li esprimis sin favore al Esperanto (“Enciklopedio de Esperanto”, 1933, p. 252)

Mi transskribas (kun traduko al la itala) mallongan artikolon publikigitan en “Espero katolika” 1903-1, p. 7-8 (mi atentigas pri la lasta alineo), kaj aldonas polan specialan stampon dela 4-a de decembro 1967 honore al Calmette.


Segue traduzione in italiano

 

INTERNACIA KONGRESO PRI HIGIENO KAJ DEMOGRAFIO (BRUSELO – BELGUJO). – D-ro Calmette, eminenta bakterjologisto en Lille, elmontris, ke estas tute senutila la «Kvaranteno» trudata al ŝipoj alvenintaj kun malsano komunikebla. Necesus nur serioza vizito kaj malinfekto de l’ ŝipo antaŭ ol ĝi foriros; higienaj rimedoj dum la vojaĝo; kompleta detruado de l’ insektoj kaj ratoj, grandaj propagandistoj de pesto, kiam la ŝipo eniras havenon. Tial simpla ekzameno de l’ vojaĝantoj sufiĉus, se suspektata estus ŝipo alvenanta.

La Kongreso forpelis, – bedaŭrinde, – proponon pri la kreo en ĉiu nacio, de Ministraro por laboro, higieno kaj publika helpo.

(“Espero katolika” 1903-1, p. 7)

 

°°°°°

 

(traduzione):

 

CONGRESSO INTERNAZIONALE SULL’IGIENE E LA DEMOGRAFIA – BRUXELLES, BELGIO) – Il Dott. Calmette, eminente batteriologo a Lille, ha dimostrato che è del tutto inutile la «Quarantena» imposta alle navi che arrivano con una malattia contagiosa. Servirebbero soltanto una seria visita e disinfezione della nave prima della partenza; misure igieniche durante il viaggio; distruzione completa degli insetti e dei topi, grandi propagatori della peste, quando la nave entra in porto. Pertanto sarebbe sufficiente un semplice esame dei passeggeri, se fosse sospettata una nave in arrivo.

Purtroppo il Congresso ha rigettato la proposta di creare in ogni nazione un Ministero del lavoro, dell’igiene e dell’assistenza pubblica.

(“Espero katolika” 1903-1, p. 7)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *