Sen kategorio

Czesław Miłosz

La 30-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1911) de la poeto kaj verkisto Czesław Miłosz (1911-2004),

eo.wikipedia.org/wiki/Czes%C5%82aw_Mi%C5%82osz

naskiĝinta en Šeteniai (tiam rusa, kelkatempe pola, hodiaŭ litova), vivinta en Pollando, Francio kaj Usono, unue kiel engaĝito en la pola komunista reĝimo, poste kiel opoziciulo al komunismo (pro tio, li estis difinita “perfidulo”, kaj liaj verkoj estis malpermesitaj en Pollando).

Dum la ekzilo en Usono, li fariĝis Profesoro pri slavaj literaturoj ĉe la Universitato de Berkeley; en 1980 li ricevis la Nobel-Premion por Literaturo. «Who with uncompromising clear-sightedness voices man’s exposed condition in a world of severe conflicts» («Al tiu kiu, kun senkompromisa kaj klarvida voĉo, prezentis la homan kondiĉon en mondo de akraj konfliktoj»).

Mi jam parolis pri li la 30-an de junio 2017:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/30/czeslaw-milosz/

Hodiaŭ mi transskribas eron el lia longa poeziaĵo “Dziecię Europy” (Filo de Eŭropo), en la pola, en mia itala traduko (Figlio d’Europa), kaj en tiu al Esperanto de Battista Cadei (Al la filoj de Eŭropo).

Grava rimarko: la versio en Esperanto (samkiel aliaj samspecaj en 1981-1983) estis publikigita en “Espero Katolika” 1984-6

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_06.htm#8

(kies direktoro mi estas), en epoko, kiam en Pollando estis forta subpremado fare de la komunista reĝimo, kaj nur profetecaj “viziuloj” kia Papo Johano Paŭlo la dua povis revi pri “Eŭropo” ne limigita al ĝia okcidenta parto.

Mi aldonas:

la polan filatelan folieton de 2011 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Czesław Miłosz;

– la koverton de letero de 1982 adresita al mi el Pollando, kun la vizo de cenzuro.


DZIECIĘ EUROPY

Szanuj nabyte umiejętności, o dziecię Europy.

Dziedzicu gotyckich katedr, barokowych kościołów

i synagog w których rozbrzmiewał płacz krzywdzonego ludu,

dziedzicu Kartezjusza i Spinozy, spadkobierco słowa «honor»,

pogrobowcze Leonidasów,

szanuj umiejętności nabyte w godzinie grozy.

Umysł masz wyćwiczony, umiejący rozpoznać natychmiast

złe i dobre strony każdej rzeczy.

Umysł masz sceptyczny a wytworny, dający uciechy

o jakich nic nie wiedzą prymitywne ludy.

Tym umysłem wiedziony, rozpoznasz natychmiast

słuszność rad których udzielamy.

Niech dnia słodycz przenika do płuc

po to mądre a ścisłe przepisy.

Czesław Miłosz

*****

FIGLIO D’EUROPA

Tieni da conto le capacità acquisite, figlio d’Europa.

Erede delle cattedrali gotiche, delle chiese barocche

e delle sinagoghe dove risuonano le strida di dolore d’un popolo,

erede di Cartesio e Spinoza, della parola «onore»,

figlio postumo di Leonida,

tieni da conto le capacità acquisite nell’ora del terrore.

Hai una mente esercitata, pronta a distinguere

i lati buoni e cattivi di ogni cosa.

Hai una mente scettica ed elegante, fonte di piaceri

quali neppure immaginano i popoli primitivi.

Guidato da questa mente, riconoscerai subito

la sensatezza dei consigli che ti diamo.

La dolcezza del giorno penetri nei tuoi polmoni.

Per questo le nostre ricette sagge e precise.

Czesław Miłosz, trad. Antonio De Salvo

*****

 

AL LA FILOJ DE EŬROPO

Domaĝu la akiritajn talentojn, Eŭropa infano

heredanto de gotikaj katedraloj, de barokaj kirkoj

kaj de sinagogoj, kie reeĥis plorado de insultegata popolo;

ido de Kartezio kaj Spinozo, heredanto de vorto «honoro»,

postmorta filo de Leonido,

respektu la talentojn akiritajn en horora horo.

Vi havas menson harditan, tujkapablan distingi

flankojn bonajn kaj fiajn de ĉiu afero,

vi havas menson skeptikan kaj elegantan, fonton de plezuroj,

kiajn primitivaj popoloj eĉ ne imagas.

Gvidate de ĉi-menso, vi tuj rekonos

la pravon de la konsiloj de ni donitaj.

La dolĉo de la tago ŝveligu viajn pulmojn.

Tion celas niaj saĝaj precizaj instrukcioj.

Czesław Miłosz, trad. Battista Cadei

(“Espero Katolika” 1984-6)

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_06.htm#8

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *