Homoj

August Strindberg

La 14-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1912) de la sveda dramisto, verkisto kaj poeto Johan August Strindberg (1849-1912)

eo.wikipedia.org/wiki/August_Strindberg

it.wikipedia.org/wiki/August_Strindberg

aktiva en ĉiuj literaturaj ĝenroj.

Mi jam parolis pri li antaŭ unu jaro, la 14-an de majo 2017:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/14/august-strindberg/

Mi transskribas du recenzojn de lia tragedio “Fraŭlino Julie” (Fröken Julie), trad. Paul Axel Nylén kaj S. E. Krikortz, Uppsala, Appelberg, 1908

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20strindberg,%20%20august%20-%20fraulino%20julie.pdf

Ĝi estis prezentita en Dresdeno la 16-an de aŭgusto 1908, de neprofesia ensemblo el Svedio (v. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo”, LF-KOOP, 2015, p. 90)

Mi aldonas svedan poŝtmarkon de 1949 kun portreto de la verkisto.


Fraŭlino Julie, Naturalista tragedio, tradukis Paul Nylén kaj S. E. Krikortz el la svedaoriginalo de August Strindberg.

Ni komplimentas la tradukintojn pri ilia bonega stilo kaj la eldoniston pri la maloftegeco de preseraroj en tiu ĉi bele presita verketo. En la antaŭparolo la aŭtoro admonas la leganton, ke li ne mallaŭdu tragedion pro tio, ke ĝi estas malgajiga. Nu, bone! Kompreneble devas ekzisti en la literaturo tragedioj, por kontentigi la malfeliĉulojn, kiuj ne trovas en la vivo mem sufiĉon da malĝojo. En tiu ĉi dramo unu lakeo Jean, delogite de sia mastrino Julie kaj pekinta kun ŝi, instigas ŝin al memmortigo. Tion bone komprenas ĉiu tragediamanto, sed jen kion ni ne ĝuste komprenas: kial li elektas por sia terura ago razilon anstataŭ veneno? La veneno estus pli deca mortigilo kaj multe pli certa kaj facila ĉe persono, kiu ne scias la anatomion. La falo de la kurteno lasas nin en maltrankviliga dubo, ĉu efektive Julie ne revenos por plue argumentadi pri la afero A. E. W.

(Brita Esperantisto 1908-46, p. 189)

 

Fraŭlino Julio, naturalista tragedio de August Strindberg; el sveda lingvo tradukis Paul Nylén kaj S. E. Krikortz.

Fraŭlino .lulio (Tröken Julie) apartenas al la vico de tiuj dramoj de Strindberg en kiu li kontraŭbatalas la nuntempan emancipadon de virinoj. Dank’ al tio Strindbergelvekis kontraŭ si multajn malamikojn en sia lando. Kiel en ĉiuj liaj dramoj el la suprecitita ankaŭ blovas ia malespero, ia malkontenteco kaj plendo kontraŭ nuntempajvirinoj. La traduko estas bona, kvankam la stilo de Strindberg ne apartenas al facilaj.

(La Revuo 1908-1909, III, p. 572)

Unu penso pri “August Strindberg

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *