Homoj

Gotthold Ephraim Lessing

La 22-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1729) de la germana verkisto, dramisto kaj filozoofo Gotthold Ephraim Lessing (1729-1781)
it.wikipedia.org/wiki/Gotthold_Ephraim_Lessing
eo.wikipedia.org/wiki/Gotthold_Ephraim_Lessing
​fama precipe pro la drama poemo “Nathan der Weise” (Natan la saĝulo)
it.wikipedia.org/wiki/Nathan_il_saggio
eo.wikipedia.org/wiki/Natan_la_sa%C4%9Dulo
inspirita al klerismaj idealoj de solidareco kaj toleremo.
​De tiu dramo, estas aparte konata la “Parabolo de la tri ringoj” (die Parabel von den drei Ringen),
www.emmaus.de/paternoster/paternoster4_2000/4_2000_2.pdf
colosseonews.blogspot.it/2010/06/lessing-la-parabola-dei-tre-anelli.html
en kiu manifestiiĝas en alegoria formo la penso de la aŭtoro koncerne religion: laŭ Lessing, la diversaj religioj estas la esperimo de komuna havaĵo de la homaro, kaj ne eblas aserti, ke unu estas pli bona ol alia.
Se dirita en ĉi tiu maniero, la vidpunko de Lessing estas malproksima de la kristana ortodokseco, kiu baziĝas sur Dia rivelo, kaj do asertas, ke ĝi estas la ununura “vera” religio (la samo, cetere, okazas ĉe hebreismo kaj islamismo); sed, se oni bone rigardas, tiu vidmaniero povas esti akordigata kun la pozicio esprimita de la dua Vatikana Ekumena Koncilio,
www.esperokatolika.org/koncilio/nostraaetate.html
kaj poste evoluigita de la diversaj Papoj, pri la rekono de elementoj de vero ankaŭ en la religioj malsamaj ol tiu kristana.
Mi aldonu, ke la “Parabolo de la tri ringoj” troviĝas jam en “Dekamerono” de Giovanni Boccaccio (Johano Bokaĉo)

Johano Bokaĉo


(unua tago, tria novelo; trad. al Esperanto de Gaston Waringhien, “Dekamerono”, La-Chaux-de-Fonds, LF-Koop, 1995, p.65-67).
​Mi sendas al la paĝoj de Vilipedio pri la vivpriskribaj donitaĵoj de Lessing, kaj limiĝas listigi liajn verkojn tradukitajn al Esperanto:
​- die Parabel von den drei Ringen (Fabelo de la tri ringoj), el “Nathan der Weise” (Natan la saĝulo), trad. Ernst Aron, Universo 1909-3, p.77-80;
– Minna von Barnhelm (Minna de Barnhelm, aŭ La soldata feliĉo), trad. Adolf Reinking. Wolfenbüttel, Heckner, 1910 (mencio en “La Revuo” 1910-1911, V, p. 48);
– Fabloj de Lessing, trad. Ludwig Emil Meier, Leipzig, Esperanto-Propaganda Instituto, 1912;
​- Nathan der Weise (Natan la saĝulo), trad. Karl Minor, Berlin, Ellersiek & Borel, 1923;
– La spiritoj, trad. Vaŭ-be, Esperanto de UEA, 1927-12, p. 219;
– El la fablaro, trad. G.L., Norda Prismo 1958-2, p. 88;
​- Fabloj, trad. Reinhard Haupenthal, Saarbrücken, Iltis, 1985;
​Mi transskribas:
– la recenzon, de Bruno Migliorini
it.wikipedia.org/wiki/Bruno_Migliorini
eo.wikipedia.org/wiki/Bruno_Migliorini
de la versio al Esperanto de “Nathan der Weise” (Natan la saĝulo), trad. Karl Minor, Berlin 1923;
– la version en Esperanto, de Ernst Aron, de la “Parabel von den drei Ringen” (Fabelo de la tri ringoj), el “Universo” 1909-3, p. 77-80
Mi aldonas poŝtmarkon de Germana Demokrata Respubliko (GDR) de 1979, pro la 250-jara datreveno de la naskiĝo de Lessing, kun en la dua ebeno la verko “Nathan der Weise” (Natan la saĝulo).


RECENZAJ NOTOJ

G. E. Lessing: Natan la Saĝulo. Drameca poemo en kvin aktoj, tradukita el la Germana lingvo de Karl Minor, L. K. – Berlin-Dresden, Ellersiek k. Borel, 1923, pp. 208; sv. fr. 2.40.
Elektante la konatan verkon de Lessing, Natan la Saĝulo, kiel dramon ludotan ĉe la XV, certe la Germanaj Esperantistoj estis bone inspirataj: efektive ĉu ĝia enhavo – plena je tolerema sento – ĉu ĝia stilo – klara pro la raciisma rezonemo de la verko – montris ĝin kiel tradukinda kaj prezentinda.
La kerno de la dramo, kiel la Italoj scias, troviĝas en la konata apologo pri la Dia inspiro de la tri ĉefaj religioj, kiun jam oni legas ĉe Boccaccio. Jen la rakonto de Natan al Saladin, laŭ la versoj de Lessing:

En temp’ nememorebla viro vivis
En oriento; ringon altvaloran
De mano kara li posedis. – Ŝtono,
Opal’, enestis centkolora, kiu
Sekretan forton havis: ĝi estigis
Agrabla antaŭ Di’ kaj homoj la
Kun fido ĝin portantan. – Ne mirige,
Ke tial ĝin la vir’ en oriento
Neniam metis for kaj testamentis,
Ke en la gento ĝi eterne restu.
Do jene: li postlasis sian ringon
Al plejamata inter siaj filoj
Kaj testamentis: ankaŭ tiu lasu
La ringon al la plejamata filo;
Kaj tiu poste ĉiam estu kapo
Kaj princ’ de l’ famili’, nur pro la ringo,
Ne laŭ la leĝo de l’ naskiĝo.
La ringo venis do – de fil’ al filo –
Al patro, fine, de tri filoj, kiuj
Egale ĉiuj estis obeemaj,
Kaj kiujn ĉiujn tri li povis nur
Egale ami. – Nur de temp’ al tempo
Jen tiu, jen ĉi tiu, jen la tria –
Laŭ tio, ĉu li estis sola kun
La unu, kaj la du aliaj ne
La patran koron tuŝis – al li ŝajnis
Pli inda je la ringo tiel, ke
Al ĉiu li la ringon ekpromesis. –
Ja certan tempon tio funkciadis. –
Sed morto venas kaj la bonan patron
Ekembarasas. – Lin doloras, ke
Li igos ĉagreniĝon al du filoj,
Fidintaj lian vorton. – Kion fari ? –
Sekrete li artiston alvenigas
Kaj mendas laŭ model’ de sia ringo
Aliajn du kaj ne ŝparigis monon
Nek penon, por ke ili ja similu,
Simila nepre al la unu. – Nu,
Sukcesas la artist’. – Kaj kiam li
Alportis la tri ringojn, eĉ la patro
Ne konas la modelon – Ĝoje li
Alvokas siajn fìlojn, ĉiun sola,
Al ĉiu sola donas sian benon –
Kaj ringon – kaj formortas.
Tuj post la mort’ de l’ patro ĉiu filo
Alvenas kun la ring’ kaj volas esti
La princ’ de l’ famili’. – Esplor’, disputo,
Plendado. – Vane: ne montrebla estis
La ring’ malfalsa.
Same nemontrebla
Al ni la religi’ malfalsa estas!
(III, 7)
Tiu ĉi specimeno donas ideon pri la stilo de la tradukaĵo, kiun ni ŝuldas al la konata L. K. el Hamburg, s-ro K. Minor. Ĝenerale ĝi estas bona, sed ni devas konfesi, ke de la aŭtoro ni atendis iom pli: oni kredas ofte konstati, ke la traduko estas iom rapideme verkita.
Neoficialaj vortoj estas tro facile akcepti taj: inter tiuj, kiujn ni notis (aperta, breviro, burso, cinismo, delko, devii, devota, ekspliki, generi, imano [kial iman’?), kalma, kombati, kozo, mato [ŝakludo], nazer’ino, notico, ofri, parso, precipiti, rara, salvi, sekura, som’besto, susuri, validi, volbo ), nur kelkaj estas necesaj kiel teknikaj esprimoj de orientlanda epizodo aŭ plene internaciaj kaj tial Esp-aj laŭ la 15-a regulo.
Ekz. anstataŭ ofri preskaŭ ĉiam sufiĉis proponi, kiun cetere la aŭtoro mem uzas en tiu senco :
(Templano) al li proponis
Por sia liberec’ pli ol la zonon. (I 2).
Nebonaj estas l’ Ganges, la Ganges (II 9) anstataŭ Ganges, kaj
Naŭzigas ĉiam aŭdi modestaĵojn (III 5)
anst. naŭzas. Nur al Germanoj estas komprenebla la verso:
Nur varbis mi, kaj nun li min rifuzis (IV 4)
kun varbi anst. peti la manon de iu, svati sin al iu, aspiri al (la mano de) iu (kp. aspiri ĉe iu V 5).
Diskuteblaj estas, krom la konataj formoj multiu, kelkio, enda, la kunmetaĵoj Kardio (ofte), grandmiraklo (I 2) anst. Kara Dio, granda miraklo, kaj la konstruaĵoj vin malkonvena (I 3), inda tiun kronon (1 5), li min ne placas (IV 2).
Pasante al prozodio kaj metriko, same diskutebla estas la opinio de la aŭtoro ke piedo, ĉielo povas esti dusilabaj, furioza trisilaba, ktp. Plue, oftaj estas la versoj, kiel la citita
Agrabla antaŭ Di’ kaj homoj la
aŭ la jenaj :
Alportis. Diru ke malmulte aŭ
Nenion… (II 6)
Ne! jen ne, ŝi de mi savita el
La fajro (III 2)
kies lasta monosilabo ritme neplaĉas al multaj oreloj. Strangaj, meze de la 11-silabaj, estas, fine, la 13-silabaj versoj:
Sed: malutilas ; eksterdube malutilas (I 2)
Por ĝin eviti – kiom mi pri vi mensogis (II 9)
Ekagu vi : al li konfesu vian amon (V 8)»
Zorga polurado de la traduko, forigante tiun ĉi malbonaĵojn kaj kelkajn versojn tro prozsimilajn aŭ tro komplikitajn povos igi la verkon klasikaĵo en nia tradukliteraturo.
Bruno Migliorini
(L’Esperanto 1923-9, p. 126-127

***

LA FABELO DE LA TRI RINGOJ.

En oriento vivis iam viro,
kiu posedis valoregan ringon
de kara mano. Ĝia ŝtono estis
opal’ brilanta en belaj cent koloroj
kaj havis la sekretan forton, igi
agrabla antaŭ Di’ kaj homoj, kiu
kun fido portis gin. Nature estis,
ke ĝin la viro en Oriento lasis
neniam de la fingro, kaj decidis,
por iam ĝin al sia familio
konservi tiel: li la ringon lasis
el siaj filoj al la plej amito,
kaj li decidis, ke ĉi-tiu ree
donacu ĝin el siaj karaj filoj
al la plej kara – ĉiam la plej kara,
de kia ajn naskiĝo, sole per
la ringo, estu kapo de la domo.

De fil’ al filo tiel nun la ringo
al patro fine venis de tri filoj;
ĉi-tiuj tri lin same obeadis,
kaj tial same ilin ĉiujn ami
ne povis li eviti. Laŭ la horo
al li nur ŝajnis tiu-ĉi aŭ tiu
aŭ eĉ la tria – kiel ĉiu sola
kun li ĵus estis, kaj la plenan koron
nedividitan havis – por la ringo
pli digna, kaj promesi ĝin al ĉiu
li havis la piegan malfortecon.

Estadis tiel la afero. Sed
minacis morto, kaj la bona patro
ekembarasis. Lin doloras, du
el siaj filoj, kiuj fidas lian
parolon, ĉagrenigi. Kion fari?
Li sendas per sekreto al artisto,
ĉe kiu, laŭ modelo de la ringo,
li mendas du aliajn kaj ordonas,
nek kostojn ŝpari nek penadojn, ilin
al tiu tut’ egale fari. La artisto
sukcesas. Kiam li alportas ilin,
la patro mem ne povas diferenci
sian modelon. Li kun ĝojo nun
la filojn vokas, apartege ĉiun,
al ĉiu apartege sian benon
li donas kaj la ringon – tiam mortas.

Apenaŭ mortis patro, ĉiu venas
kun sia ringo, volas esti princo
de familio. Oni tuj esploras,
disputas, plendas. Vane. Nepruvebla
la vera ringo estis – nepruvebla
tiele preskaú, kiel nun al ni
la vera kredo. La filoj
sin plendis; ĉiu ĵuris la juĝiston,
senpere el la mano de la patro
la ringon havi – estis ver’! – post kiam
la patro longe jam al li promesis
privilegion de la ringo iam
al li havigi – ankaŭ ver’! – La patro
ne povus, vokis ĉiu, esti falsa
estinta kontraŭ li; kaj antaŭ ol
li suspektigus tiel sian patron
bonegan, – li antaŭe siajn fratojn,
kiele ajn volonte la plej bonon
li volus kredi, devus je falseco
kulpigi; kaj li volus jam esplori
la perfidulojn kaj sin baldaŭ venĝi.

Parolis la juĝisto: se la patron
vi ne alportos, mi forsendos vin
de mia seĝo. Ĉu mi devas solvi
enigmojn? Aŭ ĉu vi atendas, ke
la vera ringo mem malfermu buŝon?
Sed jes! mi aŭdas, ke la vera ringo
posedas la mirforton, amindigi,
agrablan igi antaŭ Di’ kaj homoj!
Decidi devas tio! ĉar la falsaj
ne povos tion do! Nu, kiun du
el vi plej amas? Diru tuj! Silento?
Ĉu reen nur la ringoj efikadas
kaj ne eksteren? Ĉu sin mem nur amas
plej multe ĉiu? Do vi estas tri
trompitaj trompemuloj! Viaj ringoj
ne estis veraj ĉiuj tri. La vera
perdiĝis ŝajne. Por la perdon kaŝi
aŭ anstataŭi ĝin, la patro lasis
la tri por unu fari.

Kaj tial, se – daŭrigis la juĝisto –
vi volas mian juĝon, ne konsilon:
do iru! Sed konsilas mi: vi prenu
aferon tiun tute kiel estas.
Se ĉiu havas ringon de la patro,
certege ĉiu kredu sian ringon
la veran. Eble, ke la patro volis
ne plu toleri kiel tiranegon
en lia domo unu ringon – certe,
ke li vin tri kun sama forto amis,
volonte ne du filojn ĉagrenigi,
por unu favorigi. Do aŭskultu!
Klopodu ĉiu amon senpartian,
de antaŭjuĝoj amon liberegan,
klopodu ĉiu per konkurso bona
la forton de la ŝton’ en sia ringo
montradi – helpu tiun forton dolĉe,
per kora pacemeco, per bonfaro,
per plej intima sindonec’ al Dio!
Kaj se la fortoj tiam de la ŝtono
sin montros ĉe la nepoj de la nepoj,
invitas nun post miloj de mil-jaroj
mi ilin ree antaŭ tiu seĝo.
Pli saĝa viro tiam sidos tie,
ol mi, kaj juĝos. Iru vi! – Tiele
parolis la juĝisto, la modesta.

Gotthold Ephraim Lessing
el “Natan la Saĝulo”,
trad. Ernst Aron (Universo 1909-3, p. 77-80)

Unu penso pri “Gotthold Ephraim Lessing

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *