Homoj

Baldassarre Castiglione

La 6-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1478) de la itala humanisto, literaturisto kaj diplomato Baldassarre Castiglione, konata ankaŭ kiel Baldassar Castiglione kaj Baldesar Castiglione (1478-1529)
it.wikipedia.org/wiki/Baldassarre_Castiglione
eo.wikipedia.org/wiki/Baldassare_Castiglione
fama precipe pro la verko “Il Cortegiano” (La Kortegano), iaspeca “traktato pri bontono”, kiu skizas, en formo de dialogo, la sintenon, kiun devas havi tiu kiu, estante ĉe Kortego (tio estas, en rafinita medio), devas manifesti elegantecon en la manieroj kaj ĝentilecon en la parolo, kun la elekto de la taŭga vorto ĉe la ĝusta momento, sen afetktemo: ne senkiale la itala vorto “cortesia” ( = ĝentileco, afableco) devenas de “Corte” ( = Kortego).
La enhavo de la libro, cetere, estas bone priskribita en ĝia subtitolo: “Riflessione in forma di dialogo sulle qualità ideali e gli atteggiamenti più consoni per gentiluomini e dame nei rapporti col principe” (Medito en formo de dialogo pri la idealaj kvalitoj kaj la plej taŭgaj sintenoj por ĝentilhomoj kaj damoj en la rilatoj kun la princo).
La verko de Castiglione ankaŭ alfrontas (jam antaŭ kvin jarcentoj!) la demandon, pri kiu lingvaĵo estu alprenata kiel “itala lingvo”, nome, ĉu la toskana dialekto de Florenco, aŭ lingvaĵo rezultanta el la kontribuoj de la diversaj regionoj.
En la posta itala historio (pro diversaj motivoj, aparte pro la politikaj alcentrigaj puŝoj post la unuecigo de Italio), la elekto falis sur la toskanan dialekton, kun la sekvo, ke la “itala lingvo” restis (ĝis la alveno de radio, de kino, de televido kaj de komerca reklamado), lingvo uzata nur en la lernejo, en beletro kaj en la oficialaj aktoj, dum por la ĉiutaga vivo estis kaj estas la multegaj kaj malsamaj lokaj dialektoj (en kelkaj regionoj – ekzemple Venetio, Kampanio, Sicilio –

Ignazio Buttitta


la itala estas ankoraŭ hodiaŭ la “dua lingvo”, ne la “patrina lingvo”), kaj komunuza lingvo (tamen, ĉiam pli farĉita per anglaĵoj) estas formiĝanta “sur la batalkampo”, alprenante la veston de “nov-itala”, tiom ke hodiaŭ multaj italoj ne komprenus plene la lingvaĵon de la teksto de Castiglione, kiu fariĝis arkaika.
Mi transskribas eron de “Il Cortigiano” (libro 2-a, ĉap.36-a), en la itala kaj en la Esperanta versio de Elio Migliorini, el “L’Esperanto” 1921-3, p. 41-42 (kiu enhavas ankaŭ mallongan biografian noton), kaj aldonas bulgaran poŝtmarkon de 1983, kiu reproduktas faman portreton de Castiglione pentritan de Raffaello Sanzio, konservitan en Parizo ĉe Luvro.


Essendo io una notte alloggiato in Paglia, intervenne che nella medesima ostaria ov’ero io erano ancor tre altri compagni, dui da Pistoia, l’altro da Prato, i quali dopo cena si misero, come spesso si fa, a giocare: cosí non v’andò molto che uno dei dui Pistolesi, perdendo il resto, restò senza un quattrino, di modo che cominciò a desperarsi e maledire e biastemare fieramente; e cosí rinegando se n’andò a dormire. Gli altri dui, avendo alquanto giocato, deliberarono fare una burla a questo che era ito a letto. Onde, sentendo che esso già dormiva, spensero tutti i lumi e velarono il foco; poi si misero a parlar alto e far i maggiori romori del mondo, mostrando venire a contenzione del gioco, dicendo uno: «Tu hai tolto la carta di sotto»; l’altro negandolo, con dire: «E tu hai invitato sopra flusso; il gioco vadi a monte»; e cotai cose, con tanto strepito, che colui che dormiva si risvegliò; e sentendo che costoro giocavano e parlavano cosí come se vedessero le carte, un poco aperse gli occhi, e non vedendo lume alcuno in camera, disse: «E che diavol farete voi tutta notte di cridare?» Poi súbito se rimise giú, come per dormire. I dui compagni non li diedero altrimenti risposta, ma seguitarono l’ordine suo; di modo che costui, meglio risvegliato, cominciò a maravigliarsi, e vedendo certo che ivi non era né foco né splendor alcuno e che pur costoro giocavano e contendevano, disse: «E come potete voi veder le carte senza lume?» Rispose uno delli dui: «Tu dèi aver perduto la vista insieme con li danari; non vedi tu, se qui abbiam due candele?» Levossi quello che era in letto su le braccia e quasi adirato disse: «O ch’io sono ebriaco o cieco, o voi dite le bugie». Li due levaronsi ed andarono a letto tentoni, ridendo e mostrando di credere che colui si facesse beffe di loro; ed esso pur replicava: «Io dico che non vi veggo». In ultimo li dui cominciarono a mostrare di maravigliarsi forte e l’uno disse all’altro: «Oimè, parmi che ’l dica da dovero; da’ qua quella candela, e veggiamo se forse gli si fosse inturbidata la vista». Allor quel meschino tenne per fermo d’esser diventato cieco, e piangendo dirottamente disse: «O fratelli mei, io son cieco»; e súbito cominciò a chiamar la Nostra Donna di Loreto e pregarla che gli perdonasse le biastemme e le maledizioni che gli avea date per aver perduto i denari. I dui compagni pur lo confortavano e dicevano: «E’ non è possibile che tu non ci vegghi; egli è una fantasia che tu t’hai posta in capo». «Oimè», replicava l’altro, «che questa non è fantasia, né vi veggo io altrimenti che se non avessi mai avuti occhi in testa». «Tu hai pur la vista chiara», rispondeano li dui e diceano l’un altro: «Guarda come egli apre ben gli occhi e come gli ha belli! e chi poria creder ch’ei non vedesse?» Il poveretto tuttavia piangea piú forte e dimandava misericordia a Dio. In ultimo costoro gli dissero: «Fa’ voto d’andare alla Nostra Donna di Loreto devotamente scalzo ed ignudo, ché questo è il miglior rimedio che si possa avere; e noi fra tanto andaremo ad Acqua Pendente e quest’altre terre vicine per veder di qualche medico, e non ti mancaremo di cosa alcuna possibile». Allora quel meschino súbito s’inginocchiò nel letto, e con infinite lacrime ed amarissima penitenzia dello aver biastemato fece voto solenne d’andar ignudo a Nostra Signora di Loreto ed offerirgli un paio d’occhi d’argento e non mangiar carne il mercore, né ova il venere, e digiunar pane ed acqua ogni sabbato ad onore di Nostra Signora, se gli concedeva grazia di ricuperar la vista. I dui compagni, entrati in un’altra camera, accesero un lume e se ne vennero con le maggior risa del mondo davanti a questo poveretto; il quale, benché fosse libero di cosí grande affanno, come potete pensare, pur era tanto attonito della passata paura, che non solamente non potea ridere, ma né pur parlare; e li dui compagni non faceano altro che stimularlo, dicendo che era obligato a pagar tutti questi voti, perché avea ottenuta la grazia domandata.
(Baldassarre Castiglione, “Il cortegiano”, libro II, cap. LXXXVI)

BALTASARO CASTIGLIONE
ŜERCO.

Dum nokto en kiu mi loĝis en Paglia, okazis ke en la sama gastejo kie mi estis, troviĝis ankaŭ tri aliaj kunuloj, du el Pistoja, unu el Prato, kiuj post la vespermanĝo, kiel ofte oni faras, komencis ludi per kartoj: post iom da tempo unu el la du Pistojanoj ĉion perdis kaj restis tute sen mono kaj tial pro malespero fiere li ekmalbenis kaj blasfemis; kaj Dion reneante li iris dormi. La du aliaj, post mallonga plua ludado, decidis fari ŝercon al tiu ĉi, kiu jam estis en sia lito.
Aŭdante ke li jam dormis, ili estingis la lumojn kaj vualis la fajron; poste ili laŭte ekparolis, faris bruegon kaj ŝajnigis disputon.
«Vi prenis sube vian ludkarton» diris unu kaj la alia neante respondis: «Estas vi, kiu trompe ludis; bezonas denove komenci la ludon». Ĉion ili faris kun tiel granda bruo, ke la dormanto vekiĝis. Li kredis, ke ili ludas kaj parolas kiel se ili vidus la kartojn: li iomete malfermis la okuloju kaj ne vidante lumon en la ĉambro diris: «Kion vi faras dum la tuta nokto ĉiam laŭtparolante?». Kaj tuj li remetis sian kapon sur la kusenon kiel dormonte. La du kunuloj ne respondis sed daŭrigis ilian ludon kaj bruon; tiel li duonvekite ekmiris kaj ĉar li vidis nek fajron nek ian lumon kaj ĉiam aŭdis, ke la du ludis kaj disputis, li diris: «Kiel vi povas vidi la ludkartojn sen lumo?». Unu el ili respondis: «Kun la mono vi certe ankaŭ perdis la vidon; ĉu vi ne vidas? tamen ni havas du kandelojn». La enlitiĝinto eklevis sin sur la brakoj kaj preskaŭ kolere diris: «Aŭ mi estas ebria aŭ blinda, aŭ vi mensogas». Ekstaris la du kaj proksimiĝis palpe al la lito ridante kaj ŝajnante kredi ke li mokas ilin; kaj tamen li diris: «Mi vere nenion vidas». Fine la du ekŝajnis grande miri kaj unu diris: «Mi timas ke li estas prava: donu al mi la kandelon: bezonas vidi ĉu eble la vido malklariĝis». Tiam la malfeliĉulo ekkredis, ke li fariĝis blinda kaj ploregante diris: «Miaj fratoj, mi estas blinda» kaj tuj li komencis alvoki la Madonon de Loreto preĝante ŝin pardoni al li la blasfemojn kaj la malbenojn de li diritajn pro la perdo de lia mono.
Kaj la du kunuloj lin konsolis kaj diris: «Neeble estas, ke vi nin ne vidas: tio ĉi estas fantaziaĵo, kiun vi mem elpensis». «Ne estas fantaziaĵo, li respondis, mi vin ne vidas: estas kvazaŭ mi neniam estus havinta okulojn». «Vi tamen havas helan vidon» ili respondis, kaj unu al la alia: «Vidu kiel li malfermas la okulojn; kaj kiel belaj ili estas; kiu povus kredi, ke li ne vidas?». La malfeliĉulo ĉiam ploris laŭtege kaj demandis kompaton al Dio. Fine la du diris: «Promesu, ke vi iros al Nia Sinjorino de Loreto nudpieda kaj nevestita: tiu estas la plej bona rimedo kiun oni povas havi; ni dume iros al Acqua Pendente kaj en proksimajn vilaĝojn serĉi kuraciston: ni klopodos por havigi al vi ĉion necesan». Tuj la malfeliĉulo genufleksis sur la lito kaj per multaj larmoj kaj pentoj de la blasfemoj, li solene promesis ke li iros nevestita al Nia Sinjorino de Loreto kaj al Ŝi donos paron da arĝentaj okuloj; li ankaŭ ne manĝos merkrede viandon kaj vendrede ovojn kaj fastos sabate en honoro de Nia Sinjorino, se Ŝi favore redonos al li vidon.
La du kunuloj enirinte en alian ĉambron kaj ekbruliginte lumilon venis antaŭ la malfeliĉulon kun plej grandaj ridoj, sed li kvankam liberigita de tiel granda danĝero estis tiel impresplena per antaŭa timo, ke li povis nek ridi nek paroli; kaj la du amikoj ĝin incitadis, dirante al li, ke ĉar li sukcesis rehavi la vidon, li devas nepre plenumi ĉiujn promesojn.
(Baldassarre Castiglione, “Il cortegiano”, libro 2-a, ĉap. 86-a)

Esperantigis ELIO MIGLIORINI

*) Baltasaro Castiglione [Kastiljone] naskiĝis en la jaro 1478 apud Mantova. Li studis en Milano kaj poste li iris ĉe la dukojn de Urbino. Tie ĉi li multe amuzis la kortegon per sia sprito. Lia priskribo de la vivo de la perfetta kortegano, estas lia ĉefverko. Li mortis en Toledo (Hispanujo) en 1529 ankaŭ pro bedaŭro de la rabado de Romo (1527). Oni rakontas ke Karlo V diris aŭdante pri lia morto: Mi al vi diras, ke mortis unu el la plej bonaj kavaliroj en la mondo».
(“L’Esperanto” 1921-3, p. 41-42)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *