Homoj

Alexandre Dumas filo

La 27an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1895) de la franca verkisto kaj dramisto Alexandre Dumas (1824-1895)
it.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Dumas_(figlio)
eo.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Dumas_(filo)
​filo de la samnoma Alexandre Dumas patro, ankaŭ li fama verkisto (la koincido de la antaŭnono Alexandre praviĝas per la fakto, ke la patro rekonis la filon nur kiam tiu havis 6 jarojn).
​Alexandre Dumas filo estas konata precipe pro la romano (poste dramo) “La dame aux camélias” (La Damo kun kamelioj, aŭ La Sinjorino kun kamelioj), al kiu ispiriĝis Francesco Maria Piave por la libreto de la opero “La Traviata”, muzikigita de Giuseppe Verdi.
​Kuriozaĵo: la ĉina esperantista poeto Sü Chéngzöng alprenis la pseŭdonimon Armand Su

Armand Su


​post legado de “La damo kun kamelioj” (en la originalo, ja, la ĉefroluloj nomiĝas Marguerite kaj Armand; en la opero, ili fariĝis Alfredo kaj Violetta).
​En Esperanto estas alirebla nur la traduko (de Benedict Papot, Ĉikago, American Esperantist Co., 1909) de neĉefa verko, la novelo “Le prix de pigéons” (La kolomba premio), kiu ekzistas en la reto
eo.wikisource.org/wiki/La_kolomba_premio
kaj ankaŭ presforme (moderna represo: ĝuste ĉar temas pri reprodukto, la uzitaj ekzempleroj kostas pli ol tiuj “novaj”):
www.amazon.com/kolomba-premio-Esperanto-Dumas-Alexandre/dp/1318998778
​Kontraŭe, ne estas alirebla la versio en Esperanto de la dramo “La Dame aux camélias”, tradukita de Edmund Sî en 1930 kun la titolo “La Sinjorino kun kamelioj”, kiu troviĝas kiel manuskripto en Vieno ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko.
​Mi aldonas:
​- la portreton de Alexandre Dumas filo;
​- la kovrilon de la represo de “La kolomba premio”;
​- italan poŝtan stampon de 1979, pri la prezento de “La Traviata” ĉe la Areno de Verono.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *