Homoj

Martin Luther King

La 28-an de aŭgusto 1963, la usona protestanta pastoro kaj aktivulo por la civilaj rajtoj Martin Luther King (1929-1968)
it.wikipedia.org/wiki/Martin_Luther_King
eo.wikipedia.org/wiki/Martin_Luther_King
​eldiris en Vaŝingtono la paroladon konatan per la titolo «I have a dream» («Mi havas revon») it.wikipedia.org/wiki/I_have_a_dream
en kiu li esprimis la esperon ke iam la usona neblanka loĝantaro ĝuos la samajn rajtojn de la blankuloj.
​Mi aldonas la ligojn al artikolo de Giocondo Degano, tirita el la numero de novembro 1977 de la itala misiista revuo “Nigrizia”, tradukita al Esperanto kaj publikigita poparte en “Espero katolika” 1978-4, 1978-5 kaj 1978-6/7
www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_04.htm#3
www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_05.htm#2
www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_067.htm#10
​kun la titolo
USONAJ NEGROJ HODIAŬ: LA LEĜO DE LA ŜANCOJ
​Detalo: la artikoloj estis publikigitaj en “Espero katolika” (kies direktoro mi estas ekde 1978) en koincido kun la deka datreveno de la murdo de Martin Luther King. En tiu okazo, mi persone vizitis la usonan ambasadorejon en Romo, por peti lian foton; sed la foto estis al mi rifuzita, kaj eĉ mi estis “invitita” ne pritrakti la temon. Mi havas la suspekton, ke tiu de Martin Luther King restis revo.
​Sur alia flanko: pli-malpli en tiu sama periodo (1979), la ĉeĥoslovaka ambasadorejo en Romo rifuzis al mi la enirvizon al Ĉeĥoslovakio pro du kialoj: kiel juĝisto, mi apartenis (kune kun ĵurnalistoj kaj pastroj) al la kategorioj al kiuj principe ne estis allasata la enirvizo; krome, mi esti publike aktivinta por denunci la persekuton pro religiaj motivoj de kelkaj ĉeĥoslovakaj esperantistoj.
​Entute, oni povis apliki al mi la versojn de Dante (Infero 3,62-63): questa era la setta d’i cattivi, a Dio spiacenti e a’ nemici sui (Dante): ĝi estas sekto de l’ sentaŭguloj, malagrablaj al Dio kaj al malamikoj liaj (Peterlongo); jen estis sekto poltrona, aĉa al okuloj de Dio kaj de Lia malamiko (Kalocsay); mizerulojn tiu lok’ entenis, kiujn kaj Dio kaj l’ infer’ esceptis (Dondi). Kaj mi lasas al la legantoj, ke ili laŭplaĉe elektu, kiu estu konsiderata “Dio” kaj kiu “malamikoj liaj”.
​Mi aldonas:
– usonan poŝtmarkon de 1976;
– Kuban poŝtmarkon de 1986;
– unu el la paneloj elmontritaj de la esperantistoj dum la “Marŝo de la Paco Peruĝo-Asizo” de 2016.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *