Homoj

Guelfo Civini

La unuan de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1873) de la itala (toskana) verkisto, ĵurnalisto, poeto kaj esploristo Guelfo Civinini (1873-1954)
it.wikipedia.org/wiki/Guelfo_Civinini
Mi transsktibas lian biografion, publikigitan de Pier Vittorio Orlandini en “L’Esperanto” 1999-7, p. 20:

Poeto, komedi-verkisto, ĵurnalisto kaj novelisto, Civinini estas reprezenta figuro de la itala literaturo inter la du mondmilitoj.
Lia poezia verkado (La urno, La padoj kaj la nuboj) komenciĝas en la unuaj jaroj de la 20ª jarcento kaj grandparte inspiriĝas al literatura frakcio de intimisma krepuskismo.
Multnombraj libroj kolektas liajn ĵurnalistajn raportojn (precipe al Corriere della Sera) aŭ tiujn pri du ekspedicioj en Orienta Afriko: Tagoj el la pli frua mondo, Vojaĝo ĉirkaŭ la milito, Memoroj el karavano ktp,
Aŭtoro de novellibroj, ofte lokitaj en Maremo kaj en la toskania promontoro Argentario aŭ en Afriko (La konfìdema stelo, Odoro de bonaj herboj, Longa pantalono, Vilaĝa gastejo – Viareggio-premio 1938, Jesu’ mortinta, Rakontoj el hieraŭ, Laulonge de mia vojo, kaj aliaj, Civini rivelas sin ĉefe fantazia, membiografia kaj ĝenra novelisto.
Je la komenco de sia literatura aktiveco Civinini flegis ankaŭ teatron kun rimarkinda engaĝiĝo, kvankam kun malgranda sukceso (ĉefaj verkoj: La reĝino, La rekonsekrita domo, Rompitaĵoj, precipe kun fortaj sociaj tonoj).
Li vokatis de Giacomo Puccini reellabori kaj kompletigi la tekston de la operlibreto por “La knabino de l’ Uesto”, post interrompo de la kunlaborado de la Majstro kun Carlo Zangarini.

En tiu sama numero 1999-7 de “L’Esperanto” (paĝoj 17-20) estas publikigita la rakonto de Civinini “Estatatura”, en la itala originalo kaj en la versio al Esperanto (Trasomerado) de Pier Vittorio Orlandini, kiu priskribas la iaman vivon en Suda Toskana Maremo (Suda Toskana Marĉolando, provinco Grosseto).
​La sama rakonto (sed kun plibonigita versio en Esperanto) estas publikigita (kune kun kritika prezento, ampleksaj klarigaj notoj, kaj bildoj) ankaŭ en la volumo de Pier Vittorio Orlandini “Maremo – Literatura rigardo tra la Suda Toskana Maremo, dua parto”, eldonejo Excogita de Luciana Bianciardi, Milano 2009, paĝoj 80-95.
​Mi aldonas:
– la unuan kovrilpaĝon de la volumo;
– porkazan koverton de 1971 pro la 42-a Itala Kongreso de Esperanto en Marina di Grosseto, kun poŝta varbostampo (“Per l’’Europa una lingua comune Esperanto” = Por Eŭropo komuna lingvo Esperanto), kaj glumarko kun verda stelo kaj bildo de marema brutogardisto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *