Homoj

Giovanni XXIII

La 3-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1963) de Angelo Giuseppe Roncalli (1881-1963), Papo de la 28-a de oktobro 1958 ĝis la 3-a de junio 1963 kun la nomo Johano la 23-a it.wikipedia.org/wiki/Papa_Giovanni_XXIII

eo.wikipedia.org/wiki/Johano_la_23-a

konata kiel “la bona Papo”, sanktulproklamita la 27-an de aprilo 2014.

Kun tiu Papo, la katolikaj esperantistoj havis kuriozan sperton; jen la raporto (el Espero katolika” 1962-10, oktobro 1962, paĝoj 184-185) pri la aŭdienco havigita de Johano la 23-a la 15-an de aŭgusto 1962, en Castelgandolfo, al la partoprenantoj en la internacia Kongreso de katolikaj esperantistoj (Centro Pio la 12-a Por plibona mondo, Rocca di Papa apud Romo):

 

Merkrede 15.8., Festo de la Ĉielenpreno de Maria, aŭtobusoj rapidis inter la Centro kaj la Papa somerrestadejo por transporti ĉiujn kongresanojn al Kastelgandolfo, kie precize je 10.30 h. la Sankta Patro aperis sur la balkono por alparoli siajn infanojn el preskaŭ ĉiuj mondpartoj.

Senceremonie, en vere patra maniero Lia Sankteco alparolis la centojn en la korto, kiun oni kovris per grandega tolaĵo por ŝirmi nin kontraŭ la akra suno. La Papo parolis en itala lingvo, diris ke Li ŝatus alparoli ĉiun grupon en sia propra lingvo, sed ne estis eble; Li menciis ke ĉeestas multaj francoj, kiuj ŝatus aŭdi liajn vortojn en sia lingvo, kaj Li dum kelka tempo parolis france; poste hispane, angle kaj eĉ kelkajn frazojn en bulgara lingvo.

Kiam la Papo itallingve menciis, ke Li tre ĝojas pri la granda grupo da katolikaj esperantistoj, eksplodis tiel laŭta kaj longdaŭra aplaŭdado, ke ni fakte ne scias kion la Sankta Patro volis ankoraŭ diri pri tio, ĉar kiam Li povis daŭrigi sian paroladon, Li jam parolis pri alia temo.

Certe multegaj nur komprenis la vorton «esperantisti», kaj tio sufiĉis por tiu brua aplaŭdado!

 

Mi aldonas:

– la karton eldonitan por la Kongreso;

– maksimumkarton de 1981 aranĝita per la portreto de Johano la 23-a kaj la itala poŝtmarko eldonita pro la jarcenta datreveno de lia naskiĝo;

– la bildon de la itala poŝtmarko eldonita la 24-an de aprilo 20l4 pro lia sanktulproklamo, kun la koncerna poŝta stampo.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *