Homoj

Alessandro Volta

La 5-an de marto estas la datreveno de la morto (en 1827) de la itala sciencisto Alessandro Volta (1745-1827)
it.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Volta
eo.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Volta
fieraĵo de lia naskiĝurbo Como, kiu (okaze de la grandaj solenaĵoj de 1927 pro la jarcenta datreveno de la morto) dediĉis al li imponan Muzeon, konatan kiel “Tempio Voltiano” (Templo de Volta).
it.wikipedia.org/wiki/Tempio_Voltiano
Alessandro Volta estas famkonata (krom pro la malkovro de la “marĉa gaso”, tio estas de metano) pro siaj studoj kaj eksperimentoj pri elektro, kun la invento de la unua pilo; lia nomo estas ampkekse utiligata pri elektro, jen en la itala jen internacie (inkluzive de Esperanto): volt (volto), effetto volta (voltaa efekto), voltaggio (tensio), voltametro (voltmetro), voltampere (voltampero), voltamperometro, voltamperora (voltamperhoro), arco voltaico (lumarko), pila voltaica (voltaa pilo), ktp.
Mi aldonas:
– la paĝojn 181 kaj 182 de la revuo “Esperanto de UEA” 1927-10/11 (oktobro-novembro 1927), okaze de la Ekspozicio pri Volta de 1927, gastigita en Vilao Olmo de Como;
– la kovrilon de la revuo “L’Esperanto” 1969-135 (junio 1969), kun la bildo de tiu sama Vilao Olmo, kie disvolviĝis en 1969 la itala Kongreso de Esperanto;
– du detalojn de la itala bankbileto je 10.000 liroj, respektive kun la portreto de Alessandro Volta kaj la “Tempio Voltiano”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *