La 3-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1698) de la roma poeto kaj dramverkisto Pietro Trapassi (1698-1782), konata per la pseŭdonimo Pietro Metastasio, kiu tradukas en la grekan, nobeligante ĝin, la familian nomon Trapassi.
eo.wikipedia.org/wiki/Pietro_Metastasio
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al mia artikolo de la 12-a de aprilo 2017.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/12/pietro-metastasio/
Mi aldonas:
– el malnova karto, bildon de la domo de Metastasio en Asizo;
– p. 30 de la bulteno en Esperanto pri la programoj de EIAR (Radio Roma) de septembro 1939, en kiu estas indikite, ke la 16-an de septembro 1939 la Itala Radio dissendis prelegon pri Metastasio.