Homoj

Filippo Turati

Mi klopodas prezenti ion pri Filippo Turati (1857-1932), kies morto datrevenas la 29-an de marto

it.wikipedia.org/wiki/Filippo_Turati

Verdire, mi ne trovis multon pri la rilatoj kun Esperanto de la socialisto Filippo Turati (ne konfuzenda kun la faŝisto Augusto Turati), pro du kialoj:

  • La sidejo de la Ĝenova Laborista Asocio, laŭ socialista inspiro kaj lulilo de Esperanto en Italio, estis prirabita de la faŝistaj perfortuloj en 1922, kiel raportite en “L’Esperanto” 1922-11: La «Laborista Esper.-Grupo» havas senpagan kaj senkondiĉan sidejon en la ĉi-tiea Labor-Borso. Do, laŭ sia Statuto, ĝi ĉiam zorge konservis siajn politikan kaj religian neŭtralecon. Sed la loko montriĝis danĝera ĉar okaze de politika agitado, dum kelkaj tagoj la grupo ne povis kunveni, suferis viglan esploron, poste trovis sian sidejon malaranĝita kaj feliĉe konstatis nur malgravajn rompiĝojn kaj mankon da dokumentoj kaj bibliotekaĵoj.
  • Dum faŝismo, oni plejmulte strebis forgesigi la socialistan sperton de la itala esperantista movado: la embaraso de la tempoj post la ekrego de faŝismo aperas evidenta, ekzemple, en ĉi tiu ero de la raporto pri la Kongreso de Napolo de 1927 (“L’Esperanto” 1927-10,11), en kiu duonkakaŝe oni aludas al la forta apogo al Esperanto fare de la socialista Urbestro de Milano Angelo Filippetti

it.wikipedia.org/wiki/Angelo_Filippetti

eo.wikipedia.org/wiki/Angelo_Filippetti

 

Seduta di Martedì 6 Settembre, ore 10.30

Il Prof. Grazzini……….. ricorda l’azione intensificata del gruppo di Milano per vincere qualche ostilità e per ottenere dalle Autorità superiori quella benevola protezione che gli esperantisti milanesi avevano saputo meritare.

(Traduko:

Kunsido de Mardo la 6-a de Septembro, horoj 10.30

Prof. Grazzini……….. memorigas la pliintensigitan agadon de la grupo de Milano por venki kelkajn malamikecojn kaj por akiri de la superaj Aŭtoritatuloj tiun bonvolan protekton, kiun la milanaj esperantistoj estis kapablintaj meriti.)

 

Ke Filippo Turati havis rilatojn kun Esperanto estas sendube; kaj ne temas nur pri la bondezira saluto de li sendita (kune kun Oddino Morgari) al la 7-a Kongreso de la italaj Esperantistoj (“L’Esperanto” 1922-11):

ADESIONI E SALUTI DI ASSENTI DALL’INTERNO

(Traduko: ALIĜOJ KAJ SALUTOJ DE FORESTANTOJ EL LA INTERNO)

On. De Giovanni, Torino — On. Morgari, Torino — On. Turati, Milano — Dott. Tellini, Cividale — Rag. Marchetti, Trento — Ferrovieri Esp., Roma — Cattorini Luciano, Milano — Rag. Cesarini, Napoli — Paolet, S. Vito al Tagliamento — Giovanelli, Terni — Ramolfo Franco, Torino — Zamura Ottavio, Rìvarolo Ligure (p. Ferrovieri Esperantisti)— Avv. Cav. Palmeggiani, Bologna — Fascio giovanile ebraico, Trieste, ecc.

Mi miris, eksciante ke en Triesto estis iu “Fascio giovanile ebraico” (hebrea junulara faŝista grupo), sed estas vere:

www.moniovadia.net/it/pubblicazioni/93-opere-e-parole/trieste-ebrei-e-dintorni-1999/465-trieste-ebrei-e-dintorni-frammenti-di-testo.html

“Mi me ricordo quando xe finida la guerra nel ’18, quasi imediatamente xe sbocciate le istituzioni ebraiche a Trieste. Xe sta fondà el fascio giovanile ebraico, non so se ‘l grupo sionistico ghe iera già ma insoma diverse associazioni. Imediatamente quando xe finida la guera gavemo incominciado a frequentar tuta questa gioventù e nasseva veramente un sentimento che prima no ghe iera”.

(Alma Morpurgo – ottobre 1998)

(Traduko el la triesta dialekto:

“Mi memoras, ke kiam finiĝis la milito en 1918, preskaŭ tuj ekburĝonis la hebreaj institucioj en Triesto. Estis fondita la hebrea junulara faŝista grupo, mi ne scias ĉu jam ekzistis la sionisma grupo, sed entute pluraj asocioj. Tuj kiam finiĝis la milito ni komencis frekventi ĉi tiun tutan junularon, kaj vere estis iu sento kiu antaŭe ne estis “.

(Alma Morpurgo – oktobre de 1998)

Pri Filippo Turati oni parolas en la “Esperanto Itala Revuo” 1920-2 (februaro 1920), eldonita de la Esperanta Domo de Milano (plia sidejo laŭ precipe socialista inspiro), montrante antaŭsupozita la konon de lia simpatio al Esperanto:

>Ma insieme già vengono e s’avan­zano in serrata falange, ogni giorno aumentando di numero, gli uomini pratici, gli studiosi, i commercianti. Da ogni parte raccogliamo consensi: se prima erano Tolstoi e Roberto Ar­digò, ora sono Romain Rolland, Ost­wald, Augusto Forel e Filippo Turati a proclamare la loro simpatica solidarietà col nostro movimento. E mentre la Confederazione generale del lavoro di Francia consiglia lo studio dell’E­speranto a’ suoi adepti, il Comune so­cialista di Milano indice corsi della nostra lingua a somiglianza di parec­chi comuni di Inghilterra e di Germania.

(Traduko, en la revuo mem:

>Sed kune jam venas, aliras en ordigita vicaro ĉiutage plinombriĝanta, praktikaj homoj, scienculoj kaj komer­cistoj. El ĉiuflanke alvenas aproboj: estis antaŭe Tolstoj kaj Ardigò, kaj estas nun Rolland, Ostwald, Forel kaj Turati, kiuj laŭte aŭdigas sian simpatian solidarecon kun nia movado. Kaj dum la Ĝenerala Laborista Konfederacio franca konsilas lernadon de Esperanto, la socialista Komunumo en Milano malfermas kursojn de nia lingvo, kiel jam agis nombraj Komunumoj en Anglio kaj Germanio.

Gianfranco Cardone, en la magistriga disertacio «Il movimento esperantista cattolico in Italia – Storia dei rapporti tra Stato e Chiesa» (La katolika esperantista movado en Italio – Historio de la rilatoj inter Ŝtato kaj Eklezio), parte publikigita en L’Esperanto 1985-3,4, asertas ĉi tion, tamen sen indiko de la fonto:

In seguito ai risultati delle elezioni politiche del 1913 gli esperantisti si congratularono per l’avvenuta elezione del «nostro deputato esperantista on. O. Morgari» e del «nostro consocio on. F. Turati».

(Traduko:

Sekve de la rezultoj de la politikaj balotoj de 1913 la esperantistoj gratulis pro la okazinta elekto de «nia esperantista deputito hon. O. Morgari» ksj de «nia kunasociano hon. F. Turati».

Mi aldonas la saluton (de la 21-a de septembro 1922) de la “Fascio giovanile ebraico” de Triesto al la Itala Kongreso de Esperanto de Triesto (1922), dankante la Triestan Esperantistan Asocion pro la interesa dokumento, kaj paĝon 2 de la “Esperanto Itala Revuo” 1920-2 (februaro 1920).

 

Unu penso pri “Filippo Turati

  1. A me non sorprende tanto la presenza di un gruppo fascista ebraico ne periodo precedente alle leggi razziali, e perdipiù ai primordi del fascismo.
    Piuttosto mi sorprende l’intersezione politico-religiosa, un gruppo politico ebraico in genere, indifferentemente se fascista o di altro tipo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *