Homoj

Francesco De Sanctis

La 28-an de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1817) de la itala literatura kritikisto kaj politikisto Francesco Saverio De Sanctis, konata kiel Francesco De Sanctis (1817-1883)
it.wikipedia.org/wiki/Francesco_De_Sanctis
eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_De_Sanctis
fama precipe pro sia kritikaj Eseoj (pri Dante, Petrarca, Manzoni, Leopardi) kaj pro iu fundamente grava “Storia della letteratura italiana” (Historio de la itala literaturo), en kiu, tra la studo de unuopaj aŭtoroj de la komenco ĝis la 19-a jarcento, li rekonstruas la kulturan kaj civilan vivon de Italio.
Engaĝita ideologie (sekvanto de historia materiismo) kaj politike, li estis enkarcerigita, kaj poste vivis ekzile en Torino kaj en Svislando, ĉar li partoprenis la ribelon kontraŭ la burbona reĝimo en la Napola Regno, kies civitano li estis ĉar naskiĝinta en Morra Irpina (hodiaŭ Morra De Sanctis honore al li); post la unuecigo de Italio, li estis Ministro pri Publika Instruado.
En Esperanto aperis ĉi tiuj tradukoj:
– okaze de la prezento de la komedio “Un curioso accidente” (Kurioza akcidento) dum la Universala Kongreso de Bruselo 1960, ero pri Carlo Goldoni tirita el la “Storia della letteratura italiana”, trad. G.C.F.(Gian Carlo Fighiera), en “Esperanto de UEA” 1960-5, paĝoj 91-92;
– ero pri Francesco Petrarca kaj Torquato Tasso, trad. Carlo Minnaja, en la “Itala Antologio”, Milano FEI 1987, paĝoj 383-384.
Mi aldonas la bildon de la poŝtmarko eldonita de la Itala Poŝto en 1983 okaze de la jarcenta datreveno de la morto de De Sanctis, kun la koncerna speciala stampo.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *