Eventoj

Atenco al la Papo

Je la horo 17.17 de la 13-a de majo 1981, la juna turko Mehmet Ali Ağca eksplodigis kvar pistolajn pafojn, je distanco de tri metroj kaj duono, kontraŭ Papon Johanon Paŭlon la duan, ĵus enirintan en placon Sanktan Petron, por ĝenerala aŭdienco, per sentegmenta aŭtomobilo.
it.wikipedia.org/wiki/Attentato_a_Giovanni_Paolo_II
(Ne estas Vikipedia paĝo en Esperanto).
La kugloj trafis la Papon je la abdomeno, je la dekstra brako kaj je la maldekstra mano, kaj vundis du usonajn pilgrimantinojn, Ann Odre kaj Rose Hall.
Elmetite al operacio daŭrinta pli o kvin horojn, la Papo transvivis, malgraŭ la perdo de tri litroj da sango; kaj la postan dimanĉon, pere de Vatikana Radio, li dankis la Madonon de Fatimo (aperintan unuafoje la 13-an de majo 1917) pro “la eksterordinara patrina protekto”, aldonante:
“Prego per il fratello che mi ha colpito, al quale ho sinceramente perdonato”
(Mi preĝas por la frato, kiu trafis min, al kiu mi sincere pardonis).
La atencinto estis transdonita al la itala juĝistaro, ĉar placo Sankta Petro havas apartan regularon: ĝi apartenas al la Ŝtato de Vatikana Urbo, sed pri la policaj povoj kompetentas Italio.
Li estis kondamnita al dumviva malliberigo kun nekutima rapido (jam la 22-an de julio 1981); estis akceptita kiel trosimpla “pravigo” de la faro la mensa malsaneco de la atencinto, kio evitigis la serĉon de probable malkomfortaj veroj.
La 13-an de majo 2000, Ali Ağca akiris la indulgon; ekstradiciite al Turkio, li elpagis tie la punon de dek jaroj da karcero pro la murdo de ĵurnalisto Abdu Ipekci, okazinta en 1979; denove libera en 2010, li vivas ĉe la periferio de Istanbulo.
Du kuriozaĵoj:
– post la sperto de la 13-a de majo 1981, la speciala veturilo destinita al la movoj de la Papo (“papamobile”, papomobilo) estas provizita per kirasita kajuto kun kuglorezista vitro;
– en la travivaĵo de ka atenco al la Papo plurfoje rolas nombroj 13 kaj 17.
Mi aldonas paĝon 95 de “Espero katolika” 1981-6, kun parto de mia artikolo kaj foto de la Papo tu post la trafo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *