Homoj

Kristina de Svedio

La 18-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1626) de la Reĝino de Svedio Kristina (1626-1689), fariĝinta Kristina Aleksandra Maria post la konvertiĝo al katolikismo (en sveda lingvo, respektive Kristina av Sverige kaj Kristina Alexandra Maria)
it.wikipedia.org/wiki/Cristina_di_Svezia
sv.wikipedia.org/wiki/Drottning_Kristina
eo.wikipedia.org/wiki/Kristina_(Svedio)
​Surtroniĝinte en 1632, kiam ŝi estis 6-jara (pro tio ŝi estis nomita “Infana Reĝino”), pro la morto dum milito de la patro Gustavo la 2-a Vasa, ŝi havis la plenpovon nur en1650; en 1652 ŝi havis religian krizon, kaj konvertiĝis al katoliksmo, vekante skandalon (ŝia patro estis unu el la plej elstaraj defendantoj de luteranismo dum la tridekjara milito).
En 1654 Kristina abdikis avantaĝe al la kuzo Karlo Gustavo (kiu fariĝis Reĝo Karlo la 10-a), ricevante interŝanĝe bienajn rentojn kaj la konfidon kiel feŭdon de la vilaĝo Norrköping, de la insuloj Gotland, Öland kaj Ösel, kaj de la reĝaj restadejoj en Meklemburgo kaj en Pomerio; krome, liaj rimarkindaj ŝuldoj (kaŭzitaj de elspeziga vivo) estis pagitaj de la Ŝtata Trezoro.
Pro timo, ke oni revoku tiujn favoraĵojn, Kristina malfruigis la oficialan deklaron de katolika fido, kiu okazis nur la 3-an de novembro 1655 en la Hofkirche (Kortega preĝejo) de Innsbruck en la aŭstra Tirolo, survoje al Italio; tiu deklaro estas memorigita en la monumento al Kristina en Sankta Petro en Vatikano.
La timoj ne estis senbazaj: post ŝia publika konvertiĝo la monsendoj el Svedio malpliiĝis, tiom, ke fine – ankaŭ pro la altega vivstilo – Kristina devis vivi el mondonacoj kaj pruntoj.
Kristina forlasis Svedion (inkognite, rajde, vestita kiel viro), pasigis la reston de sia vivo en pluraj eŭropaj Landoj, kaj fine ekloĝis en Romo, kien ŝi eniris triumfe, kun serkvantaro de 255 personoj, la 23-an de decembro 1655, tra la Pordego Flaminia/ Pordego de l’ Popolo, porokaze rearanĝita de Gian Lorenzo Bernini; tra tiu sama Pordego (enirejo al Romo el la nordo) la 28-an de oktobro 1922 eniris triumfe la faŝistoj partoprenantaj en la “Marŝo al Romo”

Marŝo al Romo


En la supra parto de la Pordego (tamen, en la interna flanko), latinlingva skribaĵo memorigas la “feliĉan kaj ĝojigan eniron” de Kristina, kun la heraldika simbolo de Papo Aleksandro la 7-a Chigi, ĉirkaŭita de la spikofaskoj de familio Vasa. Oni demandis de si, kial la bonveniga skribaĵo estis metita en la interna flanko de la Pordego, anstataŭ en tiu ekstera, videbla de la alvenantoj; oni supozas, ke la Papo volis distanciĝi de Kristina, kies trudiĝemo estis konata, en la momento mem en kiu, pro parada bezono, li estis devigita akcepti ŝin kun grandaj honoroj.
Dum solena ceremonio en Sankta Petro en Vatikano, en kiu estis laŭdegata la malkonfeso de la Reĝino de luterana Lando (Kristina rezignis la titolon “Reĝino” nur kiam ŝi estis devigita al tio, post la morto de Karlo la 10-a en 1660 kaj la senfrukta provo reakiri la tronon de Svedio), Kristina aldonis al si la nomojn Aleksandra kaj Maria.
En Romo, Kristina unue ekloĝis en Palaco Barberini; poste ŝi loĝis en Palaco Farnese (vidalvide al la preĝejeto de Sankta Brigita/ Brigitta de Svedio, alia svedino, kiu elektis vivi en Romo); poste en Palaco Rospigliosi; poste en Vilao Farnesina (hodiaŭ sidejo de la Akademio “dei Lincei”, posteulo de la “Itala Akademio”)

Emilio Cecchi


fine en Palaco Riario (hodiaŭ Palaco Corsini, sidejo de la Nacia Galerio pri Antikva Arto), kies granda parko (nuntempe sidejo de la botanika Ĝardeno de Romo) supreniradis ĝis la supro de monteto Janikulo.
Ĉi tie Cristina starigis sian malgrandan kortegon, kaj en 1674 kreis la «Accademia Reale» (Reĝa Akademio, kiu poste fariĝis «Accademia dell’Arcadia» aŭ «Pontificia Accademia degli Arcadi», Akademio de Arkadio aŭ Pontifika Akademio de Arkadianoj)
it.wikipedia.org/wiki/Accademia_dell%27Arcadia
sv.wikipedia.org/wiki/Accademia_degli_Arcadi
(ne estas Vikpedia paĝo en Esperanto)
dediĉitan al muziko, al teatro, al literaturo kaj al lingvoj.
Provizita per temperamento sendependa kaj ribelema, sed ankaŭ tre tolerema, Kristina malpacis kun Papo Inocento la 11-a (1611-1689), kiu, zorgema pri la efikoj de la teatraj spektakloj sur la publikan moralon, malpermesis ĉian spektaklon, igis grendeponejo la teatron “Tor di Nona” starigitan de Kristina, kaj malpermesis al la virinoj reciti, kanti kaj surhavi dekoltitajn vestojn. Kristina, kontraŭe, lasis, ke en sia persona teatro la aferoj daŭru kiel antaŭe.
Ŝi pruvis mensan malfermitecon ankaŭ en aliaj okazoj:
– kiam en 1685 la franca Reĝo Luizo la 14-a revokis la Nantan Edikton
it.wikipedia.org/wiki/Editto_di_Nantes
eo.wikipedia.org/wiki/Nanta_edikto
abrogaciante la rajton je libero de konscienco kaj de kulto de la francaj kalvinistoj (hugenotoj), Kristina, kvankam katolika, skribis akregan leteron al la franca ambasadoro;
– la 15-an de aŭgusto 1686, kiam Papo Inocento la 11-a malpermesis al la judoj eliri sur la vojojn dum karnavalo, ŝi eldonis dekreton (subskribitan kiel “Reĝino”), per kiu ŝi proponis sian specialan protekton al ĉiuj romaj judoj dezirantaj ĝin.
Kristina mortis en Romo la 19an de aprilo 1689. Kvankam ŝi deziris simplan tombon, ŝi estis sepultita en la Vatikanaj Grotoj, sub la Baziliko de Sankta Petro (tre malmultaj aliaj virinoj havis ĉi tiun privilegion, kutime rezervitan al la Papoj: Agnesa de Sankta Roma Imperio, Matelda de Kanoso, Karlota de Kipro, Maria Klementina Sobieski), kaj en la supra Baziliko estis starigita marmora monumento.
La eksterordinara riĉaĵo da artverkoj de Palaco Riario estis disperdita je ridindaj prezoj ĉe la romaj nobeloj, dum la posta Papo, Aleksandro la 8-a (1610-1691), aĉetis je tre malalta prezo la mirindan bibliotekon.

​Pri Kristina estis dirita kaj skribita ĉio kaj la malo de ĉio, ekde la fakto, ke restis ĉiam ambigua ŝia seksa situo: ĉe la naskiĝo, erare ŝi estis deklarita virseksa, ĉar ŝi havis multajn harojn kaj kriadis laŭtege (kaj ankaŭ pro misformiĝo de la generiloj; krome, ĉiuj estus preferintaj virseksan tronheredanton); ŝi estis edukita en vireca maniero; oni atribuis al ŝi virajn kaj virinajn amaĵojn.
Kristina neniam volis edziniĝi, malgraŭ ĉiuflankaj premoj; probable, ŝi ne ŝatis la ideon, ke iu viro, edziĝante al ŝi kaj iĝante Reĝo, transigu ŝin al neĉefa ebeno. Ŝi estis kaj volis senti sin mastrino de si mem, ĉiam en la ĉefa loko (cetere, ŝi ankaŭ klopodis, sen sukceso, fariĝi Reĝino de Napolo aŭ de Pollando).
​Dum sia regnado, Kristina sin dediĉis precipe al la kulturo en ĝiaj diversaj formoj (literaturo, arto, muziko, teatro, filozofio), igante Stokholmon, kiu estis ĉefurbo de tiam malriĉa lando, la «Ateno de nordo», kaj sian kortegon unu el la plej rafinitaj en Eŭropo.
Ŝi flue parolis svede, germane, nederlande, france kaj itale.
En 1649, sekve de la Paco de Vestfalio, ŝi transirigis al Stokholmo kiel militan kaptitaĵon, el la Kastelo de Prago, la kolekton de Rudolfo la dua de Habsburgo, kiu entenis interalie 760 pentraĵojn, 170 skulptaĵojn el marmo kaj 100 el bronzo.
Nekonformisma personeco (ekzemple, ŝi kutimis sidi kun krucitaj kruroj, kio ŝokis la tiaman societon), ŝi postlasis en Romo la memoron pri veraj aŭ supozitaj strangaĵoj; la plej konata estas jena: antaŭ Vilao Medici, hodiaŭ sidejo de la Franca Akademio en Romo, estas fontano, je kies mezo estas lokita marmora kanonkuglo; laŭ la tradicio, onidire temas pri la kuglo, kiun Kristina (29-jaraĝa kaj belaspekta) pafigis el la vidalvida fortikaĵo Kastelo Sankta Anĝelo, por “puni” sian amindumanton Kardinalon Decio Azzolino, kiu ne estis prezentinta sin je rendevuo en Vilao Medici.

Mi transskribas:
– artikolon tiritan el “Literatura Mondo” 1937-6, p. 189 (komento pri la libro de Margaret Leland Goldsmith “Christina of Sweden, a psychological biography”, 1933). Kurioze, la artikolo ne estas menciita en la reta tabelo pri enhavo de “Literatura Mondo”, sed oni trovas ĝin nur foliumante la revuon: ĉu senvola preterlaso, aŭ intenca forviŝo el la memoro?);
– artikoleton aperintan en “Roma Esperantisto” 1908-10 (novembro 1908), p. 120, pri la “Accademia dell’Arcadia”.
Mi aldonas:
– la bildon de Kristina, tiritan el la poŝtmarko presita sur sveda poŝtkarto eldonita por memorigi la svedan koloniigon de Delavaro (Usono), kie en 1638 (dum la regno de Kristina) estis fondita la urbo Fort Christina ĉe Wilmington, apud la nuna Christina River (Rivero Christina)
it.wikipedia.org/wiki/Nuova_Svezia
eo.wikipedia.org/wiki/Nova_Svedio
​- la poŝtan stampon pro la Sveda Kongreso de Esperanto de 1967, kiu divolviĝis en Norrköping, iama feŭdo de Kristina el Svedio;
– la foton de la fontano antaŭ Vilao Medici, kun la kanonkuglo en la mezo;
​- la italan poŝtmarkon de 2012 (laŭ skizo de Giustina Milite) pri la botanika Ĝardeno de Romo, aldona al Palaco Riario (nun Corsini).


KRISTINA, SVEDA REĜINO.

Ŝi parolis dek, aŭ dekunu lingvojn, donis okupon al la amaso de sekretarioj, skribadis leterojn de mateno ĝis vespero al reĝoj, scienculoj, generaloj, diplomatoj kaj artistoj, ŝiaj konatoj kaj amikoj estas troveblaj en ĉiu kulturcentro de Eŭropo – jen tiel skribas la samepokano pri la filino de Gustavo Adolfo. Kristina laŭ Keyserling, estas unu el la plej interesaj figuroj de la mondhistorio. Pli ol tricent jaroj ventegis tra Eŭropo de tiam, ke tiu ĉi viranima virino teruris per siaj kuraĝaj kaj neatenditaj ideoj la diversajn registarojn. Dum tiuj tri jarcentoj multaj kronikis pri la aferoj de Kristina, kio ne ĉiam apartenas al la rekomendeblaj rakontoj por la junularo. Sed, fakte, la kronikistoj, plejparte ne aplikis sian kronikon al la faktoj kaj historia realo.
Komence la akuzoj sekvis unu la alian. Kio povis esti home misfamiga, kio povis esti morale malhonestiga, ĉion malbonan, kion la homa cerbo povis elfantaziigi, oni ŝmiris sur la figuron de la malfeliĉa reĝidino, tiel ke mem la figuro fine tute malaperis en la kotmarĉo de tiuj afablaj ŝmiraĵoj. Tamen, ŝi estis kulturestaĵo kaj ofte boninstinkta kaj akrevida politikisto. Poste venis novaj historiistoj, kiuj nun volis per sia patenta maniero neĝblankigi la figuron de Kristina. Laŭ ili ĉio estis kalumnio kaj tiuj ĉi pur-industriistoj de la literaturo eĉ klopodis normaligi la sendube ne ĉiutagan moralan vivon de la reĝino.
Estas klare, ke post la diversaj ekstremoj devos naskiĝi la vera biografio pri Kristina. La libro de Margaret Goldsmith plenigas nun tiun ĉi jam delonge sentatan mankon. Ŝi desegnas kun egala atento ĉiujn trajtojn de tiu signifa kaj stranga persono. Ŝi prezentas la fonton de la implikaĵoj, la konfuzojn, kiuj sekvis la naskiĝon de Kristina; kiel oni kredis pri la novnaskito, ke ĝi estas knabo kaj kiel oni klopodis resti konsekvencaj al tiu eraro. Kristina ricevis knab-edukadon, oni edukis ŝin kvazaŭ estontan soldaton. Kio poste okazis en la vivo de Kristina, estis la konsekvenco de tiu eduko kaj de tiu akcidento, pro kiu ŝia ŝultro oblikviĝis kaj neniam ŝi povis liberiĝi de certa malsuperec-komplekso.
La aŭtorino atentigas nin ankaŭ pri tio, ke Kristina nur teorie havis infanaĝon. Oni edukis ŝin kiel viron kaj atendis, ke ŝi estu virino subtila; – ĉu tia espero povis plenumiĝi?​Kaj kiam ŝi plenkreskis kaj antaŭ la tuta mondo klariĝis, ke ŝi neniam edziniĝos, ŝia sorto iĝis tute definitiva. Se ŝi estus edziniĝinta, ŝi neniam estus abdikinta. Tiaokaze la historio de Svedlando nun estus pli riĉa per granda regnestro kaj malpli riĉa per granda aventuristo – aŭ per unu malfeliĉa homo.
Tiu ĉi Kristina-biografio, per sia drameca pleno, per sia krediga, profunda psikologio efikas kiel escepte sukcesa, literaturnivela detektivromano, kiun ni sekvas kun ne malvigliĝanta intereso de la komenco ĝis la ruiniĝo de Kristina. Ŝia granda konflíkto inter la paragrafoj, moralaj leĝoj, tradicioj, kontraŭ kiuj ŝi ekmilitis, kaj la individuo, kiu estis produktaĵo de tiuj faktoroj, estas psike tiom subtile motivita, ke ni sentas ŝian tragedion preskaŭ kiel nian propran.
(Literatura Mondo 1937-6, p. 189)

Roma. La 12an de novembro prof. Luigi Giambene, Sekretario de Roma Esperantista Societo, diris sian unuan paroladon de l’ akademia kurso ĉe la Akademio Arcadia, antaŭ multenombra aŭdantaro. La dua parolado okazos mardon 1an de decembro.
Roma. Il 12 novembre il professor Luigi Giambene, segretario della Società Esperantista Romana, tenne la sua prima conferenza del corso accademico presso l’Accademia di Arcadia, dinanzi ad un uditorio assai numeroso. La seconda conferenza avrà luogo martedì 1 dicembre.
“Roma Esperantisto” 1908-10, p. 120

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *