Homoj

Valdemar Langlet Nina Borovko

La 17-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1872) de la sveda esperantisto Valdemar Langlet (1872-1960)
en.wikipedia.org/wiki/Valdemar_Langlet
eo.wikipedia.org/wiki/Valdemar_Langlet
​Ĝis antaŭ kelkaj jaroj, Langlet estis konata preskaŭ nur de la esperantistoj, precipe tiuj svedaj, ĉar li estis unu el la unuaj pioniroj de la movado (en 1891 li kunfondis la esperantistan Grupon de Upsalo, la duan en la mondo post tiu de Nurenbergo; li kunfondis la revuon “Lingvo Internacia”; unu lia poeziaĵo, “Al la memoro de Józef Waśniewski”, estas publikigita en la “Fundamenta Krestomatio”:
eo.wikisource.org/wiki/Fundamenta_Krestomatio/Al_la_memoro_de_Josef_Wasniewski
​li estis Prezidanto de la Sveda Esperanto Federacio).
​Tamen, Valdemar Langlet meritus esti memorigata ankaŭ pro alio, se lia konateco ne estus ombrumita de aliaj personoj, kiuj plenumis similaĵojn, sed kiuj estis famigitaj de la amasaj komunikiloj:
– la germano Oskar Schindler:
it.wikipedia.org/wiki/Oskar_Schindler
eo.wikipedia.org/wiki/Oskar_Schindler
– la svedo Raoul Wallemberg
it.wikipedia.org/wiki/Raoul_Wallenberg
​- la svedo Folke Bernadotte

Folke Bernardotte


​- la italo Giorgio Perlasca
it.wikipedia.org/wiki/Giorgio_Perlasca
​- la hungaro Teodoro Ŝvarc/ Teodoro Schwartz/ Tivadar Soros
it.wikipedia.org/wiki/Tivadar_Soros
eo.wikipedia.org/wiki/Teodoro_%C5%9Cvarc
eo.wikipedia.org/wiki/Maskerado_%C4%89irka%C5%AD_la_morto
​(itala versio de Margherita Bracci Testasecca)


Nur ĵuse estis “remalkovrita” la agado de Valdemar Langlet por savi milojn da judoj en Hungario okupita de nazioj kaj regata de faŝisma reĝimo (1944-1945).
Kiel delegito de la sveda Ruĝa Kruco ĉe la Legacio en Budapeŝto de Svedio (kiu dum la dua mondmilito restis neŭtrala), Langlet disdonis al la persekutitoj (precipe judoj) milojn da specialaj dokumentoj provizitaj per la sveda emblemo, kiuj, kvankam neoficialaj, protektis ilin kontraŭ deportado. Nur poste intervenis la sveda diplomata sendito Raoul Wallemberg, kiu havigis oficialan veston per la tiel diritaj “pasportoj Wallenberg”.
Langlet ankaŭ organizis (kune kun la rusa edzino Nina Borovko, filino de la fama Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko
eo.wikipedia.org/wiki/Letero_al_Borovko )
​vastan asistan agadon, realigitan je risko de la vivo, per la gastigo de judoj en domoj disponigitaj de tiuj kiuj forlasis Budapeŝton, distribuo de nutraĵoj kaj kuraciloj, flegado de orfoj kaj maljunuloj.
​La travivaĵo estis rakontita en 1982 de Nina Borovko Langlet en la libro “Kaos i Budapest”, tradukita de Kalle Kniivilä kun la titolo “Kaoso en Budapeŝto”

Kaoso en Budapeŝto


Lernejo de Budapeŝto estas titolita al Valdemar Langlet; en 1965 Valdemar kaj lia edzino estis proklamitaj de Israelo “Justuloj inter la nacioj”; kaj en 2013 parto de la laŭdanuba vojo de Budapeŝto (signifoplene, daŭrigo de la parto dediĉita al Raoul Wallemberg) ricevis la nomon “Nina es Valdemar Langlet rakpart”
utcakereso.hu/budapest-xi+kerulet-nina_es_valdemar_langlet_rakpart
​Aperis tri ampleksaj artikoloj pri Langlet:
– Henry Thomander: Valdemar Langlet – heroo en la ombro de Wallenberg. La Espero (Sveda Esperanto-Federacio), 1991-1;
​ – Kalle Kniivilä: Esperantisto kontraŭ malhomeco. Esperanto de UEA, 1995-5, p.82-84;
– Bengt Olof Åradsson: Valdemar Langlet – Esperanta pioniro. Dia Regno 2017-5, p. 109-112.
Mi aldonas la portretojn de Valdemar Langlet kaj Nina Borovko Langlet, kaj la memoŝildon pri Valdemar en Budapeŝto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *