Homoj

Gandhi

La 2-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1869) de la hinda (barata) politikisto kaj filozofo Mohandas Karamchand Gandhi, konata kiel Mahatma (Mahatmo) Gandhi (1869-1948)
it.wikipedia.org/wiki/Mahatma_Gandhi
eo.wikipedia.org/wiki/Mohandas_Karamchand_Gandhi
​(Mahatma signifas en sanskrito “Granda animo”), spirita gvidanto de sia Lando, apostolo de la rezistado defende al la civilaj rajtoj pere de malobeo kaj “neperforto” (en sanskrito, ahimsa, en Esperanto ahimso), murdita de hindua ekstremisto kiu akuzis lin pri cedo al la islamaj frakcioj.
En Hindio (Barato) la tago de la naskiĝo de Gandhi estas festotago. Ĉi tiu tago estis ankaŭ deklarita «Internacia Tago de neperforto» de la ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj:
it.wikipedia.org/wiki/Giornata_internazionale_della_nonviolenza
eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_tago_de_senperforto

La esperantista pioniro Edmond Privat estis en striktaj rilatoj kun Gandhi, pri kiu li verkis biografion en Esperanto (“La vivo de Gandhi”); unu lia laŭda artikolo kun titolo “Perforto aŭ Ne-perforto”, publikigita kun la komencliteroj E. P. en “Esperanto de UEA” 1929-7/8, p.132, kaŭzis la reagon de tiuj kiuj, en Britio, plendis ke la revuo pritraktas “politikajn temojn”.
Aliaj verkoj pri Gandhi en Esperanto:
– “Mahatmo Gandhi” de Huberto Rohden (Rio de Ĵaneiro 1972);
– “Eksperimentoj kun la vero”, aŭtobiografio de Gandhi tradukita de A. Giridhar Rao.
​Krome, artikoloj pri Gandhi troviĝas en:
– “Esperanto de UEA” 1929-3, p. 46 (Tolstoj al Gandhi);
– “Esperanto de UEA” 1931-11, paĝoj 142-143 (Vizito al Gandhi);
– “Espero katolika” 1998-1, paĝoj 28-29 (50-a datreveno de la morto);
​- “La Gazeto” 1998-74, paĝoj 27-30 (George Orwell, “Reflections on Gandhi”, 1949, trad. William Simcock, autodidactproject.org/other/orwell_gandhi_espo.html ).
​Fine, dum la “Marŝo de la Paco” Peruĝo-Asizo de la 9-a de oktobro 2016, unu el la sep portretoj de pacifistoj elmontritaj de la esperantistoj estis tiu de Gandhi.
​Mi transskribas la cititan artikolon el “Esperanto de UEA” 1929-7/8, p. 132, kaj aldonas:
– hindan poŝtkarton de 1969, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Gandhi;
– la kovrilon de la volumo “Mahatmo Gandhi” de Huberto Rohden;
– la portreton elmontritan dum la “Marŝo de la Paco” 2016.


PERFORTO AŬ NE-PERFORTO

Kun granda intereso ni legis la artikolon de Oriono Bulg. pri «Nerezistado». Ŝajnas ke ĝuste tiu esprimo ne taŭgas ĉiam akurate por esprimi la intencitan ideon. Pli trafe estus eble diri «Ne-perforto». Tio estas ĉiuokaze la sento de la hinda vorto «ahimsa».
Estus certe erarige, se oni lasus kredi, ke homo kiel la menciita Gandhi ne rezistas. Lia tuta vivo estas ĉiutaga rezistado al aferoj, kiujn li konsideras malbonaj aŭ maljustaj, sed li organizas tiun rezistadon aŭ eĉ kontraŭbataladon per ne-perfortaj rimedoj, opiniante, ke oni rajtas oferi sian propran vivon por defendi rajton aŭ ideon, sed ne la vivon de la kontraŭulo.
Pri la deveno de la ideo estus eble verki multajn paĝojn. Dum la kvina centjaro antaŭ Jesu-Kristo ĝi estis jam predikata de Buddha. En la Junia numero de tiu ĉi gazeto ni presigis alegorion rakontitan de Buddha por ilustri sian instruadon pri tiu-ĉi temo. En sanktaj libroj de pluraj religioj ĝi estas trovebla. Laŭ siaj kredoj la homoj donas al ĝi devenon dian aŭ homan. Ĉiuokaze la deveno troviĝas en la konscienco de la plej puraj homoj tra la centjaroj kaj miljaroj. La plej konata eldiro pri ĝi en Okcidento troviĝas ja en la «Prediko sur la monto» de Jesuo.
Konscienco ne estas io malracia aŭ revema. Ĝi similas racion aŭ inteligenton kolektivan gvidante la homon al konduto necesa por harmonio de kunvivado kun aliaj individuoj.
Tiu malŝato de perforto ne estas nur afero de sento kaj amo al ĉiuj vivaj estaĵoj. Ĝi estas ankaŭ nura saĝo en sia plej alta kaj eterna formo. Efektive la batoj kaj frapoj ne helpas al klarigo de ia ajn diskuto. Se vi havas malkonsenton kun iu homo kaj li komencas uzi perforton anstataŭ argumenton, li malproksimiĝas de la vera temo. Se vi sekvas lin sur tiu vojo, vi ambaŭ jam estas for de la punkto. Baldaŭ viaj du memoroj estus plenaj, ne pri la afero mem, sed pri la vundoj ricevitaj kaj venĝotaj.
Tiel estas kun ĉiuj sangaj militoj, eĉ ofte kun revolucioj. Ĉe kadavroj de siaj mortigitaj filoj, la homoj ofte forgesis jam pro kio ili batalis, sed memoras nur la sangon, la detruon, la malbonon ricevitan dum la milito. Necesas longaj jaroj da retrankviliĝo por repensi pri la temo mem, pro kiu oni ekbatalis.
Tial, se iu ajn havas la povon haltigi la devojiĝon el la temo jam de la komenco ne redonante batojn, li certe montras altan saĝon. Sed granda spirita potenco necesas por tio, ĉar la instinkto emas alie.
Same la organizo de per-ideaj bataloj sen perforto postulas grandegan heroecon kaj memregon. Oni konas la malsat- strikojn en malliberejoj. Oni memoras ankaŭ la sinoferon de tiu angla sufraĝistino. kiu memvole mortiĝis haltigante la ĉevalon de la reĝo por atentigi lin kaj la publikon pri petskribo. En la pola historio ekzistas ankaŭ rimarkinda ekzemplo de granda popolamaso sin oferanta al pafado de rusaj soldatoj en Varsovio dum la «nacia funebro» de 1861.
Kompreneble tiaj heroaĵoj pli helpas konvinki kontraŭulojn ol ekzemple bomboj, kiuj mortigas iliajn familiojn. Ili ankaŭ faras pli profundan impreson je la publika opinio. La ordinaraj homoj ja pensas: «Por kuraĝi tiel brave kontraŭ ĉiu instinkto kaj riski sian propran vivon sen atako al aliaj, devas ekzistt potenca vero ĉe tiuj sinoferantoj».
Estas fakto ke per tia pacienca batalado paca, suferinte ŝtonĵetadon, malliberigon k.t.p. la sudafrikaj Hindoj, gvidataj de Gandhi, fine ricevis rebonigon de maljusteco per la fama interkonsento Smuts-Gandhi, subskribita de la sudafrika registaro antaŭ la milito. Ĝi estas tre interesa ĉapitro de la moderna historio. Simile venkis la kamparanoj en la hinda provinco Bardoli nuntempe. Proteste kontraŭ tro alta takso ili rifuzis pagi, centmilope lasis sin aresti aŭ de si forpreni la brutaron k.t.p. sen ia perfortaĵo aŭ venĝo kontraŭ la policanoj. Fine estis neeble malliberigi aŭ puni tiom da homoj. La registaro devis cedi. Oni elektigis enketan komisionon, kies raporto ĵus aperis kun juĝo favora al la kamparanoj kontraŭ la tro alta takso. Oni certe ne povus nomi tiajn movadojn «ne rezistaj», sed «ne-perfortaj».
E.P.
(“Esperanto de UEA” 1929-7/8, p. 132)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *