Eventoj

Rifuĝintoj

La 20-an de junio oni celebras la Mondan Tagon de Rifuĝinto, ĉiujaran rendevuon volitan de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por sentivigi la publikan opinion pri la kondiĉo (ofte nekonata aŭ eĉ ignorata) de la milionoj da rifuĝintoj kiuj, devigitaj forkuri el militoj kiaj perfortoj, forlasas sian domon kaj ĉion kio estis parto de propra vivo, por konstrui al si estontecon post suferoj kaj humiligoj.
​Mi transskribas la tekston en la itala kaj la version en Esperanto de poeziaĵo de la irana rifuĝinto Nemát Mirzazadeh publikigita en “Espero katolika” 1992-3/4, kaj aldonas:
– la version (neoficialan) en Esperanto de preĝo eldirita de Papo Francisko en la greka insulo Lesbo la 16-an de aprilo 2016 (itala teksto ĉe
www.toscanaoggi.it/Documenti/Papa-Francesco/I-discorsi-nella-visita-a-Lesbo
​- la poŝtmarkojn (kun la koncerna speciala stampo) eldonitajn en 1960 de la Itala Poŝto pro la Monda Jaro de Rifuĝinto. La bildo montras detalon de la fresko de Rafaelo kaj helpantoj, en la Vatikanaj Palacoj, pri la Brulego de la roma kvartalo Borgo (tuj antaŭ la baziliko de Sankta Petro) en la jaro 847. La brulego “mirakle” estingiĝis danke al beno de la tiama Papo Leono la 4-a. La fresko utiligas klasikajn bildojn, komparante la brulegon de Borgo kun tiu de Trojo; kaj fakte la du personoj reproduktitaj en la poŝtmarkoj (el la maldekstra parto de la fresko: oni vidu la bildon) estas Eneo kun surŝultre lia maljuna patro Anĥizo. La fresko intencis, interalie, substreki la pacigan agadon de la Papo, kaj la akcepton de la rifuĝintoj.
Pri la brulego de Trojo kaj la forkuro el ĝi parolas Vergilo en Eneado (aldone: la kovrilon de la versio en Esperanto de Henri Vallienne, 1906) kaj Dante en la Dia Komedio (Infero I, 73-75):
​Poeta fui, e cantai di quel giusto figliuol d’Anchise che venne di Troia, poi che ‘l superbo Ilion fu combusto: Mi kantis pri la Ankizid’, senkrona veninta el la patrourbo Trojo, ĉar brulis for la gloro Iliona (trad. Wüster); Poeto estis mi, kaj kantis justan Ankizan filon el Trojo venintan, kiam fiera Ilion’ elbrulis (trad. Peterlongo); kantis mi, poet’, pri l’ pia homo, fil’ de Anĥizo, rifuĝint’ el Trojo, post brulo de l’ fiera Iliono (trad. Kalocsay); poet’, mi kantis pri la justa homo, fil’ de Anĥizo, forlasinta Trojon, post brulo de l’ fiera Iliono (trad. Dondi).


ASCOLTA QUESTO E NIENTE ALTRO

Così non guardarmi come un intruso.
Così non umiliarmi con il tuo sguardo.
Che cosa dunque credi? Tu niente sai
di me. Né da dove vengo,
né perché mi trovo nella tua patria.
La via che ho percorso
non l’ho percorsa certo per mia scelta.

Non pensare che, ospite indesiderato,
mi sia accostato alla tua mensa
per il profumo di un pezzo di pane.
In verità io non provai attrazione per la tua terra;
neanche il diluvio potrebbe sradicarmi dalla mia.
Prova allora ad immaginare che cosa sia successo
perché, contro la mia volontà, io approdassi alla tua terra.

Suppongo che tu non mi conosca.
Ebbene considerami un ospite di passaggio,
che neanche un attimo più del necessario
desidera trattenersi nella tua casa,
che in nulla, proprio nulla,
vuole attendere al tuo privato.
A fronte di tutte le tue aspirazioni,
neanche una manciata di paglia
io pongo sul piatto della bilancia.

Come fai, dunque a giudicarmi?
Anche per me esiste una patria
che ho amato più della mia vita.
Per anni ho sopportato croci lungo il cammino
nella speranza di migliorarla.
Solo le ondate dell’imprevisto e della sventura
mi hanno gettato sulla tua spiaggia.
Ma, ovunque mi trovo, nel mio petto
non sussiste altro che la mia patria.

Che cosa mai posso dirti perché tu sappia chi sono?
Dei miei avi tutto ignori.
Quanti canti immortali per lunghi secoli
essi hanno effuso sotto la cupola azzurra del cielo?
Quante immagini hanno impresso
nella memoria dell’universo?

Ma tutto ciò ti interessa davvero?
Questa storia – mi fai capire –
non ha niente a che vedere con la tua.
Quand’è così, allora, non chiedere più di me.
Lasciami nella mia solitudine con la mia sofferenza.
Sappi solo che anche per me esiste una patria
e che conto i giorni nell’attesa
che la via torni a spianarsi verso di essa.
Ascolta questo e niente altro: che al mio paese
l’ospite è caro quanto la propria anima.

Nemát Mirzazadeh

RIFUĜINTO

Tiel ne rigardu min, kvazaŭ ĝenulon.
Tiel ne hontigu min per via rigardo.
Kion do vi opinias? Nenion vi scias
pri mi. Nek de kie mi venas.
Nek kial mi troviĝas en via patrujo.
La vojon kiun mi trairis
certe mi ne trairis propraelekte.

Ne pensu ke, neŝatata gasto,
mi alproksimiĝis al via manĝotablo
pro la bonodoro de panpeco.
Vere, mi ne sentis allogon je via lando;
eĉ ne diluvo povus min elradikigi el la mia.
Provu do imagi, kio okazis,
tia ke, kontraŭvole, mi albordiĝis al via lando.

Mi konjektas, ke vi ne konas min.
Nu, taksu min preterpasanta gasto,
kiu eĉ ne momenton pli ol bezonate
deziras restadi en via hejmo,
kiu neniel, tute neniel, volas atenci
je via apartaĵo.
Fronte al ĉiuj viaj aspiroj,
eĉ ne manplenon da pajlo mi metas
sur la pesilon.

Kiel, do, vi povas min prijuĝi?
Ankaŭ por mi ekzistas patrolando,
kiun mi amis pli ol mian vivon.
Dum jaroj mi eltenis suferojn laŭ la vojo,
esperante ĝin plibonigi.
Nur la ondoj de hazardo kaj malfeliĉo
min ĵetis sur vian plaĝon.
Sed, kie mi ajn mi troviĝas, en mia brusto
plurestas nur la nostalgio je mia patrujo.

Kion do mi povas diri, por ke vi sciu kiu mi estas?
Pri miaj prapatroj ĉion vi nescias.
Kiom da senmortaj kantoj tra longaj jarcentoj
ili ellasis sub la blua kupolo de l’ ĉielo?
Kiom da bildoj ili gravuris
en la memoro de l’ Universo?

Sed ĉu tio vere interesas vin?
Ĉi tiu historio – vi komprenigas al mi –
havas nenion komuna kun la via.
Se tiel, do nenion plu demandu pri mi.
Lasu min en mia soleco, kun mia sufero.
Sciu nur, ke ankaŭ por mi ekzistas patrujo,
kaj ke mi sopire nombras la tagojn en la atendo
ke la vojo al ĝi denove estu glata.
Nur tion plue aŭskultu, kaj nenion pli: en mia Lando
gasto estas kara samkiel propra animo.

Nemát Mirzazadeh, irana rifuĝinto en Italio
el “Amicizia Studenti Esteri”
(periodaĵo de eksterlandaj studentoj en Italio)
el la itala trad. Antonio De Salvo
(el “Espero Katolika” 3-4/1992)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *