Homoj

Cervantes

La 22-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1616) de la hispana poeto, romanisto, dramverkisto kaj militisto Miguel de Cervantes Saavedra (1547-1616)

it.wikipedia.org/wiki/Miguel_de_Cervantes

eo.wikipedia.org/wiki/Miguel_de_Cervantes

​konata precipe pro la romano “El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha” (“La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo”)

it.wikipedia.org/wiki/Don_Chisciotte

eo.wikipedia.org/wiki/Ki%C4%A5oto

eble la verko plej tradukita post la Biblio, kiu naskis en ĉiuj lingvoj dirmanierojn (ekzemple, “konduti donkiĥote”), por indiki kiu sindoneme sed utopie postsekvas neeblajn revojn (mi atentigas, pri tio, pri artikolo aperinta en “Espero katolika” 1964-5:

www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1964_05.htm#17 )

​La tuta romano ekzistas en luksa eldono en Esperanto (1977), en la majstra traduko de Fernando de Diego

it.wikipedia.org/wiki/Fernando_de_Diego

eo.wikipedia.org/wiki/Fernando_de_Diego

Inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, La. Miguel de Cervantes. Tradukis F. de Diego. Prozo tradukita / romanoj. Fundación Esperanto. Zaragoza. 1977. 820 paĝoj. Prezo: 45.00 €

Krome, en “Esperanto de UEA” 1964-1, p. 5, estas skribite ke gesinjoroj Isbrucker (de la Internacia Esperanto-Instituto de Hago) konfidis al la Biblioteko de UEA la manuskripton de la traduko de la tuta verko, farita de H. J. Bulthuis (1865-1945).

​Partaj tradukoj aperis:

– en 1909, 5 ĉapitroj (41-45), trad. Frederic Pujulà y Vallés (recenzo en “Brita esperantisto” 1909-57, p. 171);

​- en 1955, 3 ĉapitroj (33, 34, 35), trad. Luis Hernandez (recenzo en “Esperanto de UEA” 1956-9, paĝoj 137-138).

Mi transskribas eron de ĉap. 41 de Don Quijote, kiu ŝajnas antaŭprezenti iun specon de Esperanto:

La primera persona con quien encontré fue con su padre, el cual me dijo en lengua que en toda la Berbería, y aun en Constantinopla, se halla entre cautivos y moros, que ni es morisca, ni castellana, ni de otra nación alguna, sino una mezcla de todas las lenguas, con la cual todos nos entendemos.

… Li alparolis min en la lingvo (…) nek kastilia, nek maŭra, nek apartenanta al ajna nacio, sed mikso de ĉiuj lingvoj kaj per ĝi oni interkompreniĝas.

 

 

​Cervantes havis vivon aventuran kaj plenan je malplaĉaj situacioj: lia maldekstra mano kripliĝis en la batalo de Lepanto (1571), je la sekvo de Don Johano el Aŭstrio (li estis enhospitaligita en Mesino, kaj en tiu urbo li komencis verki “Don Kiĥoto”-n); li restis kvin jarojn kaptite de piratoj; estis ekskomunikita; trapasis plurajn punajn procesojn (pro diversaj kialoj, de murdo ĝis fraŭda bankrotto); havis malfeliĉan edziĝon kaj nelegitiman filinon; kaj vivis ĉiam en ekonomiaj malfacilaĵoj, vane postsekvante (iom kiel lia Don Kiĥoto) sukceson kaj gloron, kaj mortante en malriĉeco.

En “L’Esperanto” 1922-7/8, p. 154, estas raportita anekdoto pri la invalideco trasuferita de Cervantes dum milito; mi transskribas ĝin, sustrekante la nomon de la tradukinto, Bruno Migliorini, tiam dudeksesjara, kiu poste fariĝis fama kiel lingvisto:

SALUTO DE CERVANTES.

La aŭtoro de Don Quijote kuŝis sui pajl-amaso post la batalo de Lepanto, inter la vunditoj. Kaj al don Johano de Aŭstrio, kiu ilin vizitis, Saavedra, kiam li lin havis apude, kriis: «Bonan vesperon, don Johano!». Kaj, je la miro de la princo kaj liaj vortoj: «Ha, don Miĥaelo, donu al mi vian manon!», la poeto nur respondis: «Mi ĝin donis al vi, don Johano! Se ĝi povus rekreski, mi ĝin al vi donus, en fido de Dio!».

Kaj li montris tra la malhela aero la kripligitan brakon.

Oresto Giardini, Esperant. B. MIGLIORINI

 

​UNESKO deklaris la 23-an de aprilo Monda Tago de la Libro, omaĝe al Cervantes kaj al Shakespeare, laŭdire mortintaj ambaŭ la 23-an de aprilo 1616; sed temas pri kronologia eraro, eĉ pri duobla eraro: Cervantes estis entombigita la 23-an de aprilo 1616, sed li estis mortinta la antaŭan tagon, la 22-an; kaj Shakespeare mortis ja la 23-an de aprilo 1616, sed laŭ la julia kalendaro, tiam ankoraŭ utiligata en Anglujo, tio estas, en alia tago ol Cervantes, kiu mortis sub la nova gregoria kalendaro.

 

​Mi aldonas:

​- la bildon de la monumento al Don Johano el Aŭstrio en Mesino, laŭ malnova bildkarto;

– karton de la Internacia Esperanto-Instituto de la 3-a de februaro 1941 (oni rimarku la stampojn de la germana cenzuro kun aglo kaj svastiko, kvankam la karto iris de okupita Lando – Nederlando – al aliancita Lando – Italio);

– hispanan specialan stampon (Barcelono, la 24-an de septembro 1966) okaze de la 350-a datreveno de la naskiĝo de Cervantes, kun la bildoj de Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panzo;

– hispanan specialan stampon (Barcelono, la 24-an de februaro 1972) por la Internacia tago de Libro kaj de Legado, kun la portreto de Don Kiĥoto;

– hispanan specialan stampon (Valencio, la 30-an de aprilo 1972) por la Internacia Jaro de Libro kaj de Legado, kun la portreto de Don Kiĥoto.

Unu penso pri “Cervantes

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *