Homoj

Alfonso XIII

La 28-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1941, ekzile en Romo) de la Reĝo de Hispanio Alfonso XIII de Borbón, en Esperanto Alfonso la 13-a de Burbono (1886-1941).

eo.wikipedia.org/wiki/Alfonso_la_13-a_(Hispanio)

Tre pridebatata persono, li komencis sian regnadon en la plej bona maniero (“La Revuo” 1906-1907, I, dediĉis 7 paĝojn, 32-38, al la popolaj festoj okaze de lia edziĝo al Eugenia de Battenberg);

Poste, lia prestiĝo daŭre malkreskis:

– pro lia sinteno al la laboristaj kaj kamparanaj klasoj, al socialistoj kaj anarkiistoj, al la katalunaj aŭtonomismaj movadoj (aparte, dum la “Semana Trágica -Tragedia semajno” de Barcelono en 1909);

– pro lia apogo al Miguel Primo de Rivera kaj Francisco Franco;

– pro la kontraŭstaro de la tradiciemaj sekvantoj (“Carlistas”) de alia pretendanto al la trono.

Kiam, en 1931, la Respublikanoj gajnis la balotojn, Alfonso la 13-a forlasis Hispanion, translokiĝante al Romo, tamen ne abdikante, dum estis proklamita la Dua Hispana Respubliko; li abdikis nur la 15-an de januaro 1941 (nelonge antaŭ sia morto), favore al la filo Juan Grafo de Barcelono, patro de la estonta Reĝo Juan Carlos de Hispanio.

Mi aldonas:

– detalon de koverto al mi adresita, kun du poŝtmarkoj de 1978 pri Alfonso la 13-a kaj (eble intence) poŝtmarko pri la Statuto de aŭtonomio de Katalunio;

– p. 306 de “La Revuo” 1909-1910, IV, pri la rilatoj de Alfonso la 13-a kun Esperanto;

– p. 7 de “Sennaciulo” 2014-9/10, kun artikolo, kiu kontestas lian sintenon dum la “Tragedia semajno”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *