Homoj

Tito Livio

La 2-an de majo 2017 la Itala Poŝto eldonis poŝtmarkon por memorigi la dumiljaran datrevenon de la morto de la latinlingva historiisto el Padovo Titus Livius, en la itala kaj en Esperanto Tito Livio (59 a.K-17 p.K.)

it.wikipedia.org/wiki/Tito_Livio

eo.wikipedia.org/wiki/Tito_Livio

fama pro monumenta Historio de Romo de la originoj (753 a.K.) ĝis la jaro  9 p.K., titolita “Ab Urbe condita” (Ekde la fondo de Romo), konsistanta el 142 libroj, el kiuj nur 35 (kelkaj nekompletaj) ĝisatingis nin: la granda amplekso de la verko, ja, igis malfacila ĝian kopiadon, kaj por la ordinaraj legantoj prefere cirkuladis resumoj.

Al la verkisto oni riproĉis ian patavinitas (padovanecon) de la stilo, nome, iun uzon de latino kiu malkaŝis lian provincan devenon.

Koncerne la historian fidindecon, oni devas konsideri ke Tito Livio ne povis aliri al oficialaj dokumentoj, ĉar li estis privata civitano (kvankam en striktaj rilatoj kun Imperiestro Aŭgusto), tial li devis kontentiĝi pri duarangaj fontoj (dokumentoj kaj skribaĵoj de aliaj historiistoj); pro tio, ofte okazas ke la sama okazaĵo estas prezentita en duobla formo, mita kaj historia, lasante al la leganto elekti la version kiun li preferas (ekzemple, apud la mito de la supreniro al la ĉielo de Romulo, estas la rakonto de lia ebla murdo).

Esence, Tito Livio volis verki ne sciencan, sed plezurigan verkon, kaj lia celo estis tiu, prezenti kiel vivmodelon tiun de la iamaj romanoj, kun la moralo kaj la valoroj kiuj siatempe igis granda Romon.

En Esperanto, estas dediĉitaj al Tito Livio la paĝoj 487-530 de la dua volumo de la “Antologio latina” prizorgita de Gerrit Berveling (Fonto, Chapecó, 1998).

Mi transskribas la version al Esperanto de la rakonto de la “Forrabo de la Sabeninoj” kaj de la malapero de Romulo, kaj aldonas:

– la poŝtmarkon, kiu reproduktas la buston de Tito Livio, verkon de Lorenzo Larese Moretti (1807-1885), konservitan en Venecio ĉe Palaco Loredan, sidejo de la Venetia Instituto pri Sciencoj, Beletro kaj Artoj

it.wikipedia.org/wiki/Palazzo_Loredan_(Campo_Santo_Stefano)

– la kovrilon de la dua volumo de la “Antologio latina”.


La loĝantaro de la nova urbo, tamen, estas relative unuflanka: aldoniĝas ĉiam pli da viroj, i.a. vaguloj kaj elpelitoj el ĉirkaŭaj urboj. Sed grave mankas virinoj. Tiam Romulo organizis grandan festivalon, al kiu li invitis ankaŭ ĉiujn najbarajn popolojn. Tiuj grandamase alvenadis. La tuta Sabina popolo kune kun edzinoj kaj filinoj ĉeestis. Je difinita signalo, ĉiuj Romaj junuloj leviĝis, ekkaptis po unu knabino el la Sabinoj kaj forkuris. Neniu el la Sabinoj havis armilon ĉe si: ili ja estas venintaj por religia festivalo, ĉu ne? Do kion alian fari ol returniĝi hejmen kaj armite reveni por sin venĝi? La milito, tamen, finiĝis en packontrakto reciproka, precipe dank’ al la Sabinaj junulinoj, kiujn disŝiris amoj (amo al la gepatroj kaj amo al la novaj edzoj): ambaŭ popoloj decidis kunfandiĝi en unu popolon, kiun regos ambaŭ reĝoj, Romulo kaj Tito Tacio. Post kelkaj jaroj Tacio estis murdita kaj Romulo regis sola. Poste li ankoraŭ batalakiris kelkajn etajn ĉirkaŭajn urbojn, Fidenon kaj Vejon. Dum fulmotondrado li malaperis; laŭ kelkaj Romulo estis murdita, laŭ aliaj li fariĝis Dio. La aŭtoritato de certa Prokulo Julio venkigis la lastan supozon. Sub la nomo Kvirino, Romulo do estos adorata en sia Urbo.

 

Tito Livio, Ab Urbe condita”, trad. Gerrit Berveling, Antologio latina, vol. 2-a, p. 492

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *