Homoj

Juan Ramón Jiménez

La 24-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1881) de la hispana (andaluzia) poeto kaj tradukisto Juan Ramón Jiménez (1881-1958),

eo.wikipedia.org/wiki/Juan_Ram%C3%B3n_Jim%C3%A9nez 

Nobel-premiito pri Literaturo en 1956, unu el la plej altaj voĉoj de la hispana beletro.

Kompleksa persono, multfaceta, ofte deprimita (kelkatempe li estis eĉ enfermita en frenezulejon, politike engaĝita (li forlasis Hispanion en 1936, ĉe la komenco de la intercivitana milito, kaj mortis ekzile en Porto-Riko), estas fama precipe pro la delikata poemo “Platero y yo” (Platero kaj mi: plena eldono en 1917, kun 138 ĉapitroj): rakonto pri malgranda azeneto, nomata Platero, al kiu la aŭtoro ligiĝas per simpatio kaj amikeco, tiom ke, inter realo kaj fantazio, li vidas siajn travivaĵojn kaj tiujn de la mondo tra la okuloj kaj la sentoj de sia amiko.

Erare oni opinias, ke “Platero y yo” estas libro por infanoj, dum kontraŭe, se tiel diri, ĝi estas “fabelo por plenkreskukoj”, en kiu ne mankas (kvankam ne ĉiam rimarkitaj) aludoj de socia kritiko; cetere, la poeto mem skribis:

«Yo nunca he escrito ni escribiré nada para niños, porque creo que el niño puede leer los libros que lee el hombre, con determinadas excepciones que a todos se le ocurren».

(traduko: Neniam mi verkis kaj neniam mi verkos por infanoj, ĉar mi opinias, ke infano povas legi la librojn, kiujn legas plenkreskulo, kiuj difinitaj esceptoj kiuj okazas al ĉiuj).

Finfine, plenkreskuloj estas “infanoj, kiuj kreskis tro rapide”; kaj estas bele remalkovri la leĝerecon de la infanaĝo, kiun oni forgesas kiam oni kreskas.

La teksto utiligas riĉan vortostokon, kun invento de vortoj, andaluziaj esprimoj, abundo de komparoj kaj metaforoj, kaj ampleksa uzo de adkjektivoj, retorikaj demandoj, mirkrioj kaj tripunkto.

La verko havis plurajn teatrajn kaj muzikajn transponojn, kaj en 2009 estis tradukita al Esperanto, de Liven Dek, kun la titolo “Platero kaj mi”.

Mi aldonas la hispanan poŝtmarkon de 2008 pro la 50-a datreveno de la morto de Juan Ramón Jiménez.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *