Homoj

Eugenio Montale

La 12-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1981) de la itala (ĝenova) poeto kaj verkisto Eugenio Montale (1896-1981)
eo.wikipedia.org/wiki/Eugenio_Montale
Nobelpremiito por Literaturo en 1975.
Mi jam parolis pri li la 12-an de septembro 2018

Eugenio Montale


kaj la 12-an de oktobro 2018.

Eugenio Montale


Hodiaŭ mi prezentas (en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto) unu lian faman poeziaĵon, en kiu Montale kontestas la kutiman opinion, ke upupo (Upupa epops)
eo.wikipedia.org/wiki/Upupedoj
estas “morna” birdo.
Tiu erara komuna onidiro naskiĝas el alia fama poeziaĵo, “De’ Sepolcri” (Pri la Tomboj) de Ugo Foscolo (1778-1827), pri kiu mi parolis la 2-an de novembro 2018.

Ugo Foscolo – Pri la tomboj


Tie estas skribite:

Senti raspar fra le macerie e i bronchi
la derelitta cagna ramingando
su le fosse e famelica ululando;
e uscir del teschio, ove fuggia la luna,
l’upupa, e svolazzar su per le croci
sparse per la funerea campagna

e l’immonda accusar col luttuoso
singulto i rai di che son pie le stelle
alle obbliate sepolture.

°°°°°
Vi vidas raspi meze de la veproj
la hundon forlasitan, vagadantan
sur la tomboj malsatan ululante;
kaj el krani’ eliri, kien Luno
fuĝis, l’ upupon, kaj flugadi super
la krucoj disaj tra l’ kampar’ funebra,
kaj per singulto trista akuzadi
la stelojn, kiuj sian pian lumon
sendas al forlasitaj tomboj.
(trad. Luigi Minnaja)

Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1996, laŭ skizo de Antonello Ciaburro surbaze de foto de Ugo Mulas, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Eugenio Montale.


ALL’UPUPA

Upupa, ilare uccello calunniato
dai poeti, che roti la tua cresta
sopra l’aereo stollo del pollaio
e come un finto gallo giri al vento;
nunzio primaverile, upupa, come
per te il tempo s’arresta,
non muore più il Febbraio,
come tutto di fuori si protende
al m
uover del tuo capo,
aligero folletto, e tu lo ignori.

Eugenio Montale

°°°°°

UPUPO, GAJA BIRD’

Upupo, gaja bird’ kalumniita
de la poetoj, kiu volvas kreston
sur stang’ kokeja en aera staro
kaj kiel ventokoko blovturniĝas;
heroldo de printemp’, per vi, upupo,
havas la temp’ malkreskon
nek mortas Februaro,
ĉio eksteren sinetende foras
ĉe l’ mov’ de via kapo,
kobold’ flugema, kaj vi ĝin ignoras.

Eugenio Montale, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Literatura Foiro” 1975-34, p. 2)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *