La 17-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1871) de la napola muzikisto Salvatore Gambardella (1871-1911)
it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Gambardella
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
aŭtoro de famaj napolaj kanzonoj (el la multaj: ‘O marenariello, Pusilleco addiruso, Comme facette mammeta, Lilì Kangy, Ninì Tirabusciò, Furturella, Quanno tramonta ‘o sole).
Tre malriĉa, li ne vizitis lernejon, nek konis muzikon, tial li devis utiligi la helpon de aliaj por la transskribo sur la kvinliniaro de la melodioj. kiuj naskiĝis el lia fantazio. Li mortis nur 40-jara.
Mi jam paroli pri li la 29-an de decembro 2017
Mi transskribas (en la napola dialekto, kaj en la traduko al Esperanto de Nicolino Rossi) la kanzonon “Pusilleco addiruso” (Pozilipo parfuma); Posillipo (Pusilleco en la napola; Posilipo aŭ Pozilipo en Esperanto)
it.wikipedia.org/wiki/Posillipo
estas promontoro en la Napola Golfo, unu el la plej belaj urbopartoj.
Mi aldonas la kovrilon de la muzika kasedo, en kiu la kantisto Valerio Mottola interpretas la kanzonon en Esperanto; pri tio, jen kuriozaĵo: Valerio Mottola estas nevo de la fama napola kantisto Fausto Cigliano
it.wikipedia.org/wiki/Fausto_Cigliano
kaj ĉar li volas (prave) esti aprezata ne pro sia parenceco, sed pro siaj kvalitoj, li alprenis la artistan nomon “Andrea Anonimo” (Andreo Sennoma)
www.andreanonimo.it/biografia.htm
PUSILLECO ADDIRUSO
Parole di Ernesto Murolo, musica di Salvatore Gambardella
‘Ncoppo ‘o Capo ‘e Pusilleco addiruso,
addó’ stu core se n’è ghiuto ‘e casa,
ce sta nu pergulato d’uva rosa…
e nu barcone cu ‘e mellune appise.
…’Ncoppo Capo ‘e Pusìlleco addiruso.
E nu canario, canta ‘na canzone
‘a dint’a na cajola, appesa fore…
E ll’èllera, s’attacca a stu barcone,
comme nce s’è attaccato chistu core…
Quanno ‘o sole po monte se n’è sciso,
chest’aria fresca se fa cchiù addirosa,
e torna da ‘a fatica Angelarosa,
cu ‘o fascio ‘e ll’erba aret’ê spalle appiso…
…Quanno ‘o sole po monte se n’è sciso!
Stámmoce attiente a ‘o segno cunvenuto:
– Barcone apierto: Ce sta ancora ‘o frato
– Perziana scesa: ‘O frato se n’è asciuto…
e ‘appuntamento è sotto ‘o pergulato!…
°°°°°
POSILIPO PARFUMA
Vortoj de Ernesto Murolo, muziko de Salvatore Gambardella
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#POZILIPO%20PARFUMA
Ĉe l’ kabo Posilipa parfumriĉa,
ĉe kiu staras dom’ de kor’ feliĉa
sin trovas vinber-laŭbo tre aroma
kaj eĉ balkono kun pendaĵ’ melona,
ĉe kabo Posilipa parfumriĉa.
Kaj kanario kantas jen kanzonon
el kaĝo penda sur la mur-ekstero,
ĉi koro ĉirkaŭbrakas la balkonon,
kiel al ĝi sin kroĉas la hedero.
Kiam la sun’ transmonte subeniras
ĉi brizo freŝa iĝas pli odora,
Rozinjo venas el la pen’ labora
kaj herbofaskon post la ŝultroj tiras,
kiam la sun’ transmonte subeniras.
Ni do atentu pri l’ signala rolo
balkon’ aperta: restas plu la frato,
ŝutroj fermitaj: for la fratkontrolo,
sublaŭba rendevuo jen la fato.