La 19-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1623) de la francamatematikisto, fizikisto, filozofo kaj teologo Blaise Pascal (1623-1662)
eo.wikipedia.org/wiki/Blaise_Pascal
konata en la itala kiel Biagio Pascal, kaj en Esperanto kiel Blazio Paskalo.
Dumvive, li estis fama – krom pro siaj sciencaj kontribuoj – precipe pro la“Lettres provinciales” (Provincaj leteroj), verko (metita de la katolika Eklezio en la Indekson de la malpermesitaj libroj) polemike direktita kontraŭ la kazuismo kaj la permesismo de la jezuitaj teologoj, al kiuj Pascal kontraŭmetis la rigoran vidon de Sankta Aŭgusteno
eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADgusteno_de_Hipono
kaj Janseno
eo.wikipedia.org/wiki/Cornelius_Jansenius
pri la peko kaj la malbono, la elaĉeto kaj la sava graco.
Post lia morto, estis kolektitaj kaj publikigitaj, kun la titolo “Pensées” (Pensoj) la fragmentoj (ne multe pli ol notoj), kiujn li estis verkinta, sen preciza ordo, en la perspektivo de granda “Apologie de la religion chrétienne” (Apologio de la kristana religio), neniam kompletigita: ĉi tiu estas la verko, kiu, finfine, havigis al li la senmortecon, kvankam ne ekzistas iu ĝia kritika eldono kutime akceptita.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la vipriskribaj donitaĵoj.
En Esperanto ekzistas la traduko de kelkaj fragmentoj de la “Pensoj”, kaj kompilaĵo de 1986 (“El La Pensoj de Blazio Paskalo”, trad. Valo)
www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/Paskalo.htm
kun kelkaj pensoj je ĝenerala karaktero, kun “flankenlaso de la partoj kun teologa aŭ pure religia signifo”: memkomprenebla elekto, tial ke la volumo estas eldonita de SAT- Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu havas ne-religian starpunkton.
Mi transskribas du “Pensojn”, en la franca, en la itala, kaj en la traduko al Esperanto aperinta en “Literatura Mondo” (respektive, 1932-7/8, p. 123 e 1932-7/8, p. 133).
Mi aldonas la unuatagan koverton (UTK) de la franca poŝtmarko de 1962 pro la triajarcenta datreveno de la morto de Pascal, desegnita de Roger Schardner kaj gravurita de Charles Mazelin.
L’homme n’est qu’un roseau, le plus faible de la nature; mais c’est un roseau pensant. Il ne faut pas que l’univers entier s’arme pour l’écraser : une vapeur, une goutte d’eau suffit pour le tuer. Mais quand l’univers l’écraserait, l’homme serait encore plus noble que ce qui le tue, parce qu’il sait qu’il meurt, et l’avantage que l’univers a sur lui, l’univers n’en sait rien.
Blaise Pascal
L’uomo non è che una canna, la più debole della natura, ma è una canna che pensa. Non serve che l’universo intero si armi per schiacciarlo; un vapore, una goccia d’acqua è sufficiente per ucciderlo. Ma quand’anche l’universo lo schiacciasse, l’uomo sarebbe comunque più nobile di ciò che l’uccide, perché sa di morire e conosce la superiorità che l’universo ha su di lui, mentre l’universo non ne sa nulla.
Blaise Pascal, trad. A.D.S.
La homo estas nur kano, la plej malforta en la naturo, sed li estas kano pensanta. Ne necesas, ke la universo sin armu por lin frakasi. Haladzo, guto de akvo sufiĉas por lin mortigi. Sed, eĉ se la universo frakasus lin, la homo tamen estus pli nobla ol lia mortiganto, ĉar li scius, ke li mortas, kaj la universo ne scias pri sia supereco super la homo.
Blaise Pascal, trad. Louis Bastien (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 123)
*****
Quand on voit le style naturel, on est tout étonné et ravi, car on s’attendait de voir un auteur et on trouve un homme.
Blaise Pascal
Quando si vede lo stile naturale, si rimane attoniti e incantati, perché ci si aspettava di vedere un autore, e si trova un uomo.
Blaise Pascal, trad. A.D.S.
Kiam oni trovas stilon naturan, oni estas tute mirigita kaj ravita, ĉar oni supozis aŭtoron kaj oni trovas homon.
Blaise Pascal, trad. Walter Lippmann (“Literatura Mondo” 1932-7/8, p. 133)