Eventoj

Sermono de la Nacioj

Laŭ la katolika liturgio, kaj tiu de la Eklezioj kiuj sekvas la gregorian kalendaron

Gregoria kalendaro


la 6-an de januaro estas solenata la festo de la “Epifanio de la Sinjoro”,
it.wikipedia.org/wiki/Epifania
eo.wikipedia.org/wiki/Epifanio
tio estas, la manifestiĝo de la dieco de Jesuo, aparte antaŭ la Reĝoj venintaj el Oriento adori lin.
Ok tagojn post Epifanio, en la roma preĝejo “Sant’Andrea della Valle” estis iam la prezento de la tiel dirita “Sermono de la Nacioj”: recito de poeziaĵoj kaj kantoj en pluraj lingvoj, honore al Jesuo Infano.
Dum multaj jaroj (minimume de 1949 ĝis 1966) estis ankaŭ esperantista partopreno; unue recitis Carlo Minnaja, Daniela Rossi, Carla Migliorini kaj Mariangela Arieta; poste estis la vico de la lernantinoj de la esperantista Profesorino Adelaide Antonelli Kohler, kiu instruis ĉe la tiama Mezgrada Lernejo “Col di Lana” (tiu lernejo ne plu ekzistas en memstara formo, ĉar, pro la drasta malpliiĝo de la gelernantoj, en kvartalo nuntempe okupita precipe de oficejoj, ĝi estis aneksita al la Mezgrada Lernejo “Giuseppe Gioachino Belli”).
Mi transskribas la kronikon de la Sermono de 1964, el “Espero katolika” 1964-7/8, kaj aldonas:
– foton de la fasado de la preĝejo “Sant’Andrea della Valle”;
– foton de la 24-a de novembro 1960, kun (de maldekstre): Pastro Giacinto Jacobitti, Karl-August Kohler, nekonato, Advokato Raffaele Bagnulo, Profesorino Adelaide Antonelli Kohler.


“SERMONO DE LA NACIOJ” – ROMO

Kiel ĉiujare ekde 1949, ankaŭ nunjare Esperanto partoprenis en la tiel nomata “Sermono de la Nacioj” en la granda preĝejo S. Andrea della Valle en Romo, kie geknaboj el diversaj landoj omaĝis al infano Jesuo en siaj naciaj lingvoj.
Malfermis kaj fermis la ceremonion 38 knabinoj de la Ŝtata Mezgrada Lernejo “Col di Lana”. Sub la direktado de prof-ino Silvina De Alexandris, ili kantis ĉe la komenco la tradukon en Esperanto de la fama lulkanto “Paca Nokto, sankta Nokto”, kaj ĉe la fino: “Preĝon de la tutmonda Infanaro por la Paco”, verkitan por la okazo de prof-ino Adelaide Antonelli Kohler, kiu instruas Esperanton al siaj lernantinoj en la supredirita lernejo.
Kiel simbolo de la universaleco de la preĝo kaj de la lingvo, antaŭ la unua vico de la kantanta ensemblo staris kvin geknabetoj, reprezentantaj la kvin kontinentojn, kies nomo estis klare videbla sur granda blanka rubando ornamanta la bruston de la koncerna reprezentanto. Por Azio: Antono Savagian, el Armenio; por Afriko: Antono Avetrani el Somalio; por Eŭropo: Maria Pia Luciani, el Italujo; por Ameriko, la etulino Ayd el Usono; por Oceanio: Martyn el Aŭstralio. Granda Esperanto-flago kun la nomo de la Internacia lingvo restis antaŭ la altaro larĝe etendita inter du stangoj dum la tuta ceremonio kaj super la esperantistaj knabinoj dum ilia kantado.
Al la multenombra ĉeestantaro, tute pleniganta la vastan preĝejon, la lernantino Anna Maria Faccenda prezentis klarigan paroladeton en itala lingvo: “En la internacia lingvo Esperanto, havanta ĉe sia origino kaj en la koloroj blanka kaj verda de sia flago, la esperon de frateco kaj la aspiron al paco, bazita sur tiu frateco, ni nun petegos de infano Jesuo la pacon. Ni konsideras al ni ideale kunigitaj la infanojn de la tuta mondo, kiun kvin el ni, originaj el la kvin kontinentoj, estas elektitaj por reprezenti. En ĉi tiu jaro de la Koncilo kaj de la providenca pilgrimado de nia Pontifiko al la Sanktoj Lokoj, leviĝas fidoplena nia preĝo, verkita de nia Esperanto-Instruistino ĝuste por ni kaj por ĉi tiu “Sermono de la Nacioj” laŭ la notoj de la lulkanto de Brahms”.
Sur ĉiui seĝoj kie sidis aŭtoritatoj kaj invititoj, troviĝis multobligita la teksto de ambaŭ kantoj en Esperanto kun apude la itala traduko. La esperantista interveno, kiu nete distingiĝis de la aliaj pro la nombro de la partoprenantaj knabinoj, pro la dufoja prezentiĝo, pro la harmonia kantado, pro la simpla tamen okulfrapa kostumo, je la fino de ĉiu kanto ricevis varmajn aplaŭdojn kaj vekis en la aŭskultantaro apartan interesiĝon.
La saman vesperon Radio Romo detale raportis pri la ceremonio, evidentigante la partoprenon de la knabinoj, kiuj kantis en Esperanto.
Pro la bonega sukceso meritas plej korajn dankojn la animo de la tuta aranĝo prof-ino Adelaide Antonelli Kohler kaj f-ino Silvina De Alexandris, kiu tiel bone pretigis kaj direktis la ĥoron.
Patro Giacinto Jacobitti O. P., Romo
(Espero katolika 1964-7,8)
www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1964_0708.htm#10

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *