Homoj

Giacomo Lercaro

La 18-an de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1976) de la itala (ĝenova) Kardinalo Giacomo Lercaro (1891-1976)
it.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Lercaro
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
Ĉefepiskopo de Bolonjo de 1952 ĝis 1968, unu el la plej elstaraj personecoj de la katolika Eklezio de tiu epoko.
Membro de la Komisiono pri Liturgio de la dua Ekumena Vatikana Koncilio, li fariĝis unu el la kvar debatestroj de tiu Koncilio, distingante sin per sia progresema sinteno; de 1964 ĝis 1967 li prezidis la “Consilium ad exequendam Constitutionem de Sacra Liturgia” (Konsilio por la plenumo de la Konstitucio pri Sankta Liturgio), sekve de la reformo de la liturgio kun la enkonduko de la uzo de la popolaj lingvoj; ekde 1965 li estis membro de la postkoncilia Komisiono por la interpreto de la tekstoj de la Koncilio.
La unuan de januaro 1968, okaze de la unua Monda tago de paco starigita de Papo Paŭlo la sesa, Kardinalo Lercaro eldiris en Bolonjo homilion, en kiu li malaprobis la usonajn bombadojn en Vjetnamo; eksplodis internacia kazo, kaj Papo Paŭlo la sesa estis devigita lin eksigi el la ofico.
Amata kaj respektata de la bolonjanoj pro sia sociala kaj kultura fervoro kaj pro siaj kuraĝaj elpaŝoj defende al la justeco kaj al la libero (fama lia konkreta interveno por gastigi la rifuĝintojn el la hungara revolucio de 1956), Lercaro konstante flegis dialogon, en urbo – Bolonjo – forte komunista.
​Lercaro estis ĉiam proksima al la esperantistoj, ankaŭ fizike: en 1952 li ĉeestis la italan Kongreson de Esperanto de Bolonjo, kaj en 1955 la Universalan Kongreson (en ĉi tiu lasta okazo li sendis varman leteron, akceptis la kongresanojn, kaj estis proklamita “Protektanto de la katolikaj esperantistoj”); sed precipe li vigle subtenis la aprobon de la liturgiaj tekstoj en Esperanto.
​Mi aldonas:
​- foton kun Kard. Lercaro, Patro Modesto Carolfi kaj Advokato Raffaele Bagnulo, ĉe la inaŭguro de la itala Kongreso de Esperanto de 1952;
​- la invitilon al la alparolo de Kard. Lercaro al la kongresanoj de la Universala Kongreso, je la 5-a de aŭgusto 1955;
​- la diplomon de “Protektanto de la katolikaj esperantistoj”, havigitan al Kard. Lercaro;
​- la dekreton de la 15-a de septembro 1966, de aprobo de la liturgiaj tekstoj en Esperanto, subskribitan de Kard. Lercaro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *