Homoj

Torna a Surriento

La 4-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1875) de la napola muzikisto Ernesto De Curtis (1875-1937)
it.wikipedia.org/wiki/Ernesto_De_Curtis
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
​aŭtoro de la muziko de famaj kanzonoj, jen en napola dialekto (“Voce ‘e notte”, “Torna a Surriento”) jen en la itala (“Non ti scordar di me”), de kiuj ekzistas la versio en Esperanto.
​Hodiaŭ mi prezentas “Torna a Surriento” (laŭvorte: “Revenu al Sorrento” – ĉarma urbeto apud Napolo), kies vortoj ŝuldiĝas al Giambattista De Curtis, frato de Ernesto.
​La kanzono estis unuafoje prezentita publike en 1902, okaze de la vizito al Sorrento de la tiama Ĉefministro Giuseppe Zanardelli
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Zanardelli
Ĵusaj esploroj malkaŝis ke la kanzono estis jam komponita kaj leĝe registrita en 1894, kaj ke origine ĝi havis aman signifon (temis pri la alvoko de amanto al sia amatino por ke ŝi revenu); sed kontraŭe oni ŝajnigis ke ĝi estas porokaze komponita honore al Zanardelli, kun la celo memorigi al la politikisto lian promeson provizi Sorrento-n per poŝta oficejo (kaj per kloaka reto) je elspezoj de la nacia Registaro.
​Malgraŭ la beleco de la kanzono, Zanardelli ne “revenis al Sorrento”; tamen – kio plej gravas – li plenumis sian promeson.
Kuriozaĵo: la kanzono estis registrita ankaŭ en la angla, de Elvis Presley, kun la titolo “Surrender”, kaj tradukita al Esperanto (kun la titolo “Rezignu”) kaj interpretita de Manŭel (Emanuele Rovere) en la KD “Duonvoĉe… tutkore” de 2011; sed temas pri versio kun signifo tute malsama kompare kun la originalo. Tamen, en Usono oni eble opinias, ke la napola “Torna a Surriento” estas nura imitaĵo de la angla versio de Presley (samkiel multaj usonanoj firme kredas, ke “pico” estas tipa usona manĝaĵo; al mi okazis ricevi ĉi tiun demandon: “Kiel vi nomas «pizza» en la itala?”).
​Mi transskribas la tekston en napola dialekto de la kanzono “Torna a Surriento”, du versiojn en Esperanto (de Luigi Minnaja kaj de Nicolino Rossi), la version en la angla kantitan de Presey, kaj la respondan version de Manŭel; krome mi aldonas:
​- specialan stampon (en napola dialekto) de la poŝtoficejo de Sorrento de la 15-a de septembro 1982, okaze de la “Kunveno pri la napola kanzono”;
– bildon de Sorrento, laŭ malnova bildkarto;
– la kovrilon de la KD “Duonvoĉe… tutkore”.


TORNA A SURRIENTO
Parole di Giambattista De Curtis
Musica di Ernesto De Curtis

Vide ‘o mare quant’è bello!
spira tanta sentimento…
Comme tu, a chi tiene mente,
ca, scetato, ‘o faje sunnà!

Guarda gua’ chisti ciardine,
siente sie’ sti sciure ‘arancio…
nu prufumo accussì fino,
dint’’o core se ne va…

E tu dice: “Io parto, addio!”
T’alluntane da stu core…
Da la terra de ll’ammore,
tiene ‘o core ‘e nun turnà?!

Ma nun mme lassà,
nun darme stu turmiento…
Torna a Surriento:
famme campà!…

II

Vide ‘o mare de Surriento
che tesore tene ‘nfunno:
Chi ha girato tutt’’o munno,
nun ll’ha visto comm’a ccá!

Guarda, attuorno, sti Ssirene
ca te guardano ‘ncantate
e te vònno tantu bene:
Te vulessero vasà!…

E tu dice: “Io parto, addio!”
………………………..

VENU AL SORRENTO
Vortoj de Giambattista De Curtis
Muziko de Ernesto De Curtis
Trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#VENU%20AL%20SORRENTO

Vidu maron tiom belan.
Ĝi amsenton naskas kante
kiel vi, nur rigardante,
min sonĝigas en maldorm’.

Kaj rigardu ĉi ĝardenon.
flaru vi l’ oranĝoflorojn;
la parfumo penetrema
iras rekte al la kor’.

Vi por ĉiam adiaŭas,
vi foriras de ĉi koro.
Ĉu al lando de Amoro
ne reveni volas vi?

Sed ne lasu min
en tia korturmento!
Venu al Sorrento.
venu por mi!

Vidu maron de Sorrento,
de trezor’ ĝi kasas fonton:
ne troveblas en la mondo
maro bela kiel ĝi.

Vidu kiel la Sirenoj
vin rigardas ensorĉitaj,
ili amas adorplenaj
kaj dezirus kisi vin.

Vi por ĉiam adiaŭas,
vi foriras de ĉi koro.
Ĉu al lando de Amoro
ne reveni volas vi?

Sed ne lasu min
en tia korturmento!
Venu al Sorrento,
venu por mi!

VENU SORRENTON
Vortoj de Giambattista De Curtis
Muziko de Ernesto De Curtis
Trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#VENU%20SORRENTON

Vidu maron kiom belas!
Senton dolĉan ĝi inspiras,
iun vi pripensas certe
kaj lin veka tenas am’.

Jen rigardu ĉi ĝardenon;
flaru ĉi oranĝo-florojn:
ĉi parfumo sen reteno
ĝis la kor’ atingas jam….

Kaj vi diras: “Mi foriras!”
iras for de ĉi korflamo…
de la lando de la amo…
kiam, do, via reven’?

Sed ne lasu min,
ne donu ĉi turmenton!
Venu Sorrenton,
por mia ben’!

Vidu maron de Sorrento
kun trezoro sur la fundo,
kiu vagis tra mondo
ĝin ne vidis laŭ simil’.

La Sirenojn vi rigardu,
alsorĉite vin gapantaj,
al vi ame ili ardu
kaj vin kovrus per kisbril’ .

Kaj vi diras: “Mi foriras!”
iras for de ĉi korflamo…
de la lando de la amo…
Kiam, do, via reven’?

Sed ne lasu min,
ne donu ĉi turmenton!
Venu Sorrenton,
por mia ben’!

SURRENDER
(Doc Pomus, Mort Shuman – Ernesto De Curtis)

When we kiss my heart’s on fire
burning with a strange desire
and I know, each time I kiss you
that your heart’s on fire too.

So, my darling, please surrender
all your love so warm and tender
let me hold you in my arms, dear
while the moon shines bright above.

All the stars will tell the story
of our love and all its glory
let us take this night of magic
and make it a night of love.

Won’t you please surrender to me
your lips, your arms, your heart, dear
be mine forever
be mine tonight

REZIGNU
Vortoj de Emanuele Rovere
laŭ la ario de “Torna a Surriento” de Ernesto De Curtis

Viaj kisoj min fajrigas,
dezir’ mia freneziĝas
kaj mi scias, ke vi same
sentas fajron en la kor’.

Donu, amatino kara,
amon vian, ne estu avara!
Nun kuŝiĝu en brakoj miaj,
sub la lunbrila kares’.

Steloj mil, al posteuloj,
rakontados la fabelon
pri ĉi amo, poreterne:
vi kaj mi, feliĉa par’.

Do, bonvolu vi rezigni
reziston vian al mi.
Por ĉiam estu mia,
por ĉiam, por ĉiam!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *