Homoj

Dario Niccodemi

La 24-an de septembro esta la datreveno de la morto (en 1934) de la itala (toskana) komediisto, scenaristo kaj ĉefaktoro Dario Niccodemi (1874-1934)
it.wikipedia.org/wiki/Dario_Niccodemi
konata precipe pro la komedioj “Scampolo” – Restaĵo (ankaŭ muzikigita) kaj “La nemica” – La malamikino.
​Okaze de la 14-a Itala Kongreso de Esperanto de Udine (28-a/ 30-a de julio 1929), grupo de esperantistoj el Brescia surscenigis la unuaktan komedion “Natale” (Kristnasko) de Niccodemi, tradukitan al Esperanto de Gaetano Facchi kun la titolo “Naskiĝo” (mi ne havas sciigojn pri tiu versio; nome, mi ne scias ĉu ie ĝi estas konservita).
​N.B.: la esperantisto Gaetano Facchi (1888-1979)
eo.wikipedia.org/wiki/Gaetano_Facchi
ne estas konfuzenda kun la samnoma politikisto (1812-1895)
it.wikipedia.org/wiki/Gaetano_Facchi
​Mi aldonas la paĝon 22 de la suplemento al numero 4 (aprilo) 1930 de la “Rivista Italiana di Esperanto”, kun la raporto pri la prezento; ĉeokaze, mi aldonas ankaŭ la antaŭan paĝon 21, en kiu komenciĝas la raporto (kiu finiĝas ĉe paĝo 22) pri la inaŭguro de la flageto de la Esperantista Grupo de Triesto.
​Mi almetas, fine, karton senditan el la Universala Kongreso de Esperanto en Oksfordo (1930) al Amerigo Reni, kun speciala poŝta stampo, glumarko kaj subskriboj de Bruno Migliorini, Gaetano Facchi kaj Michele Arabeno.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *