Lokoj

L’isola che non c’è – la insulo kiu ne ekzistas

Alvenis sciigo pri la morto de Giorgio Rosa (1925-2017)

www.chiamamicitta.it/morto-giorgio-rosa-creatore-dellisola-delle-rose/

la kreinto de la “Insulo de la Rozoj”.

Iom da historio

La 25-an de junio 1968 la itala polico okupis la artefaritan platformon (laŭ amplekso de 400 kvadrataj metroj) starigitan en la Adriatika maro, fronte al Rimini, 500 metrojn ekster la italaj teritoriaj akvoj, de la bolonja inĝeniero Giorgio Rosa, kiu la unuan de majo 1968 estis memproklamita sendependa Ŝtato kun la nomo en Esperanto “Esperanta Respubliko de la Insulo de la Rozoj”

it.wikipedia.org/wiki/Isola_delle_Rose_(micronazione)

eo.wikipedia.org/wiki/Insulo_de_la_Rozoj

La “Respubliko”, kiu estis doninta al si oficialan lingvon (ĝuste Esperanton), registaron, monunuon, kaj estis eldoninta “poŝtmarkojn”, neniam estis formale rekonita de iu ajn Lando de la mondo kiel sendependa Ŝtato.

La platformo estis parte detruita de la itala mararmeo, per eksplodaĵoj, la 11-an/ 13-an de februaro 1969, sed la strukturo rezistis, kaj dronis nur la postan 26-an de februaro, pro ŝtormo.

Mi aldonas la bildon pri la okazinta detruo, tiritan el la paĝo 62 de “Esperanto de UEA” 1969-4 (aprilo 1969); la revuo jam estis publikiginta ampleksan raporton pri la travivaĵo (kun la titolo “La nekredebla Insulo de la Rozoj”) en numero 1968-10 (oktobro 1968), paĝoj 138-140, same aldonitaj.

En 2012, Walter Veltroni publikigis romanon, “L’isola e le rose” (La insulo kaj la rozoj), kies kovrilon mi aldonas, libere inspiritan al la travivaĵo

www.repubblica.it/politica/2012/08/24/news/veltroni-41390053/

Mi atentigas, krome, ke:

– ĉe feilibri@esperanto.it eblas aĉeti:

L’isola che non c’è, (La insulo kiu ne ekzistas) G. Bigliardi, Trad. L & V. Madella – bildkatalogo pri la memoriga ekspozicio pri la Insulo de la Rozoj – Catalogo fotografico della mostra rievocativa dell’isola delle Rose. Dulingva itala-esperanto. Muzeo Pier Maria Rossi, 2014;

L’isola che non c’è (La insulo kiu ne ekzistas) – malgranda stridesegna albumo de Martin Mystère kiu rakontas la historion de la insulo;

Bildkartojn kun la stampo de la okazintaĵo;

– la 17-an de decembro 2016 estis inaŭgurita en Pian di Macina, Pianoro (Bolonjo), via del Sasso 2, la sidejo de la kultura Asocio “Isola delle Rose – Insulo de la Rozoj”, kun la projekcio de la filmo “L’isola delle Rose – La libertà fa paura” (La insulo de la Rozoj – Libereco timigas).

 




img_2125

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *