Eventoj

Itala Konstitucio

​La unuan de januaro 2018 estas la 70-a datreveno de la ekvalido (en 1948) de la Konstitucio de la Itala Respubliko it.wikipedia.org/wiki/Costituzione_della_Repubblica_Italiana eo.wikipedia.org/wiki/Konstitucio_de_la_Itala_Respubliko naskiĝinta sekve de la institucia Referendumo de la 2-a de junio 1946, kiu – post la falo de faŝismo kaj la milita malvenko – ĉesigis la monarĥion de dinastio Savojo. ​La Konstitucio… Legu plu Itala Konstitucio

Homoj

Alfredo Panzini

La 31-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1863) de la itala (romanja) verkisto, eseisto kaj vortaristo Alfredo Panzini (1863-1939) it.wikipedia.org/wiki/Alfredo_Panzini (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) konata, pli ol pro siaj rakontaj libroj (aparte: “Xantippe”, “Mi serĉas edzinon!”, “Ronda estas la mondo”, “La Madono de Panjo”) kaj pro siaj… Legu plu Alfredo Panzini

Homoj

Giacomo Manzù

​La 22-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1908) de la itala skulptisto Giacomo Manzoni, konata per la artista nomo Giacomo Manzù (1908-1991) it.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Manz%C3%B9 ​(Mi supozas, ke la elekto de artista nomo estis nepra bezono, por eviti konfuzon kun la verkisto Alessandro Manzoni). Mi sendas al la Vikipedia paĝo por la sciigoj… Legu plu Giacomo Manzù