Homoj

Frigyes Karinthy

La 29-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1938) de la hungara verkisto, ĵurnalisto ka tradukisto Frigyes Karinthy (1887-1938),

eo.wikipedia.org/wiki/Frigyes_Karinthy

fama pro siaj verkoj laŭ diversaj ĝenroj kaj pro tradukoj el la angla (Charles Dickens, Jonathan Swift, Mark Twain), el la germana (Heinrich Heine) kaj el la itala (Luigi Pirandello, “Sei personaggi in cerca d’autore”- Ses roluloj serĉantaj aŭtoron).

Kvankam li ne parolis Esperanton, li montris grandan simpation al ĝiaj idealoj, partoprenis kelkajn Kongresojn, kaj estis ankaŭ Prezidanto de la Hungara Esperanto-Asocio.

Longega listo de verkoj de Karinthy tradukitaj al Esperanto estis prizorgita de Ralph Dumain:

www.autodidactproject.org/bib/karinthy_esperanto.html 

Mi aldonas;

– portreton de Frigyes Karinthy:

– p. 81 de “Esperanto de UEA” 2002-4, kun la raporto de la vizito de internacia grupo de esperantistoj al la tomboj de kulturaj personoj ligitaj al Esperanto, inter kiuj Frigyes Karinthy.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *