Homoj

Willem Drees

La 14-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1988, je 102 jaroj) de la nederlanda politikisto kaj ŝtatisto Willem Drees (1886-1988),
eo.wikipedia.org/wiki/Willem_Drees
Ĉefministro de Nederlando de la 7-a de aŭgusto 1948 ĝis la 22-a de decembro 1958, ameme nomata “Vadertje Drees” (Paĉjo Drees) ĉar aŭtoro de multnombraj sociaj reformoj.
Socialdemokrato, pragmatisme konkreta (de li oni citas la frazon “Ne ĉio eblas, kaj certe ne ĉio samtempe”), estis en la postmilito unu el la protagonistoj de la senkoloniigo, rekonstruado kaj ekonomia kaj socia evoluo del sia Lando, tiom ke (malgraŭ la longa interpasinta tempo) en opiniosondado de 2004 li estis taksita la tria plej granda nederlandano de ĉiuj epokoj, kaj en 2006 la plejbona postmilita Ĉefministro; atestas lian daŭran popularecon ankaŭ la fakto, ke jam dumvive, en 1986, estis al li dediĉita nederlanda poŝtmarko, pro la unuajarcenta datreveno de lia naskiĝo, kaj en en 1999, kiam la nederlanda Poŝto eldonis folieton por memorigi la plej gravajn eventojn en la nederlanda historio de la dudeka jarcento, ĝi dediĉis al Willem Drees unu el la dek poŝtmarkoj.
Willem Drees konis Esperanton kaj aprezis ĝiajn idealojn; en 1954 li plenumis la inaŭguran paroladon de la 39-a Universala Kongreso de Esperanto (Haarlemo); en 1957 li partoprenis la 39-an Kongreson de SAT en Roterdamo; de 1962 ĝis la morto (1988) li estis membro de la Honora Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Li diris: “Ni devas fine havi komunan lingvon por la internacia uzado, kaj, kiel ajn alloga ŝajnas la ideo elekti por tiu internacia lingvo unu el la lingvoj, kiuj jam estas parolataj de centoj da milionoj da homoj, mi tamen estas konvinkita, ke neŭtrala lingvo, kiel Esperanto, antaŭ kiu ĉiuj homoj staras kun egalaj rajtoj, estas preferinda”.
Pri Drees oni parolas, interalie, en la itala revuo “L’Esperanto” 1963-81, p. 67, kaj en “Esperanto de UEA”2000-1, p. 17.
Mi aldonas la poŝtmarkon de 1999.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *