Homoj

Ada Negri

La 11-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1945) de la itala (lombarda) poetino kaj verkistino Ada Negri (1870-1945)
it.wikipedia.org/wiki/Ada_Negri
Humildevena, ŝi havis grandajn malfacilaĵojn por povi studi. Diplomiĝinte je 18 jaroj, ŝi instruis en vilaĝa lernejo, ĝis kiam, rimarkiginte sin pro siaj poeziaĵoj, ŝi estis nomumita “pro klara famo” instruistino ĉe supera Instituto de Milano.
Ŝi estis celo de laŭdoj kaj de kritikoj, pro du kialoj: sur la ideologia-politika ebeno, ĉar, post socialista periodo (ŝi estis amikino de Filippo Turati,

Filippo Turati


de Anna Kulišëva – Kuliscioff kaj de la frutempa Benito Mussolini), kun tonoj de forta sociala denunco, ŝi fariĝis sekvantino de faŝismo, tiel ke ŝi estis la unua (kaj ununura) virino nomumita je la Akademio de Italio, kaj pro reago, post la ŝanĝo de
reĝimo ŝi estis formetita; sur la persona ebeno, ĉar la “bonpensuloj” ne pardonis al ŝi ŝian disiĝon de la edzo.
Remalkovrita antaŭ nelonge, ŝi nun estas indikita kiel reprezentantino de la virina genio, kaj antaŭirintino de la virina emancipiĝo, tiom ke la 8-an de marto 2018 Italio honoris ŝin per poŝtmarko, en la serio “Italaj elstaruloj de Sciado – La virina genio”, kune kun la matematikistino Maria Gaetana Agnesi (1718-1799), la unua itala magistrino Elena Lucrezia Cornaro Piscopia (1646-1684), kaj la botanikistino Eva Mameli Calvino (1886-1978).
Estas rimarkinde, ke jam en 1906 la poeziaĵoj de Ada Negri estis diskonigitaj al internacia publiko, danke al artikolo de angla studulo (vivinta en Bordighera), Clarence Bicknell

Clarence Bicknell


publikigita en la literatura suplemento al la revuo “Brita Esperantisto” 1906-6, p. 46. Mi transskribas (kun traduko al la itala) parton el tiu artikolo, kiu estis sekvata de la traduko al Esperanto de 3 poeziaĵoj; kompreneble, la artikolo ne prikonsideras la postajn travivaĵojn de la verkistino.
Tri kuriozaĵojn:
– la milana Instituto, ĉe kiu instruis Ada Negri, estis titolita laŭ la nomo de Maria Gaetana Agnesi;
– centoj da mallongaj poeziaĵoj de Ada Negri estis muzikigitaj, kaj estas daŭre plenumataj kiel ĉambra muziko;
– poeziaĵo de Ada Negri (“Epitaffio”) estis tradukita al Esperanto de la fama lingvisto Bruno Migliorini
eo.wikipedia.org/wiki/Bruno_Migliorini
Mi transskribas la poeziaĵon “Epitaffio”, en la itala kaj en la versio al Esperanto (Epitafo), kaj listigas, ĉe la fino, la verkojn de Ada Negri tradukitajn al Esperanto.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2018 honore al Ada Negri, laŭ skizo de Claudia Giusto: la bildo prezentas krajonan portreton, kun malfermita libro sur la ĉefa ebeno, kaj fone la titoloj de kelkaj ŝiaj verkoj (“Fatalità”/ Fatalo, “Il dono”/ La donaco, “Vespertina”/ Vespera).


(Segue traduzione in italiano)

La verkoj de Ada Negri, la nova poetino Itala, estas malmulte konataj ekster Italujo, sed ŝi mem estas pli interesa, ol ŝiaj poezioj. Naskiĝinte en 1870 en Lodi, industria urbo de la Milana provinco, ŝi pasigis sian infanecon tre mizere. Ŝia patro mortis en malsanulejo kiam ŝi estis infanino. Ŝia patrino laboradis en fabrikejo kaj pli poste la filino ankaŭ por helpi sian amegatan patrinon.
Sed, sen monhelpo, sen libroj, sen patronaj amikoj, ŝi studis kiel eble plej multe, kaj en sia dekoka jaro fariĝis la estrino de vilaĝa lernejo. Tie, malbone loĝata, pli malbone rekompencata, ŝi pasigis sian libertempon pripensante kaj verkante, ĉar la suferoj kaj la doloroj de la malriĉuloj estis tuŝantaj ŝian koron kaj naskis en ŝi la simpation kaj kompaton, kiuj esprimas sin per la poezio. Fine, unu el ŝiaj poemoj estis akceptita de Milana ĵurnalo. De tiu tago komenciĝis ŝia sukceso.
Verko, nomite “Fatalo”, estas publikigita en 1893, kaj la dua, “Ventegoj”, en 1896. Poste ŝi feliĉe edziniĝis kun bona kaj sufiĉe riĉa sinjoro, sed kontraŭ la timoj de multaj, ŝia arto ne forlasis ŝin, kaj la lastan jaron ŝi publikigis sian trian volumeton. La unuaj rakontas la mizerojn, la suferadojn, la batalojn, la strikojn, la mortojn de la proleteriaro. En la lasta, ŝi kantas la ĝojojn de patrineco kaj sian amon al sia blondhara ido: sed ĉiuj enhavas la karakteron de malgajeco, kaj klare elmontras la fajron de la batalado el kiu ŝi estas nun liberiĝinta.
Clarence Bicknell, “Brita Esperantisto”, suplemento, 1906-6, p. 46

°°°°°
(Traduzione)
Le opere di Ada Negri, la nuova poetessa italiana, sono poco conosciute fuori d’Italia, ma lei stessa è più interessante delle sue poesie. Nata nel 1870 a Lodi, una città industriale della provincia di Milano, passò l’infanzia in grande miseria. Il padre morì in ospedale quando lei era una bambina. La madre lavorò in fabbrica e poi la figlia, anche per aiutare l’adorata madre.
Ma, senza un sostegno economico, senza libri, senza amici che la sponsorizzassero, studiò il più possibile, e a 18 anni divenne direttrice di una scuola di villaggio. Là, alloggiata male, retribuita peggio, trascorse il tempo libero meditando e scrivendo, perché le sofferenze e i dolori dei poveri toccavano il suo cuore, e fecero nascere in lei la simpatia e la compassione che si esprimono con la poesia. Alla fine, una sua poesia fu accettata da un giornale di Milano. Da quel giorno cominciò il suo successo.
Un’opera, intitolata “Fatalità”, fu pubblicata nel 1893, e la seconda, “Tempeste”, nel 1896. Poi sposò felicemente un signore buono e abbastanza ricco, ma contrariamente ai timori di molti la sua arte non l’abbandonò, e l’anno scorso pubblicò il suo terzo volumetto. I primi raccontano le miserie, le sofferenze, le lotte, gli scioperi, le morti del proletariato. Nell’ultimo, canta le gioie della maternità e l’amore per la sua bambina bionda: ma tutti hanno il carattere della tristezza, e mostrano chiaramente il fuoco della lotta di cui adesso si è liberata.
Clarence Bicknell, “Brita Esperantisto”, supplemento, 1906-6, p. 46

°°°°°
EPITAFFIO

Fui Carla. Mi spensi a trent’anni. Ero bionda e serena,
cogli occhi chiari. Donna che passi, férmati un poco.
Fiorisce ancóra la terra ch’io così presto lasciai?
Le spighe del frumento ondeggiano ancóra nel sole?
Tutto il sole era mio, quand’ero viva: di sole
i miei capelli, il mio riso, il canto del giovine cuore,
i due forti maschietti a me nati dal giovine amore.

Ma io sognavo una bimba. Chiedevo una bimba: che fosse
qual ero stata, un giorno, io, fra le braccia a mia madre.
– Dammi, Signore, imploravo, una bambina! – In un’alba
d’inverno, venne. Con ciglia chiuse. Non vagì, non pianse.
Mi portò via: né so come accadde, e in che modo rimasi
vuota del sangue, e or che fanno, senza di me, i figlietti.

Qui giaccio, con la bimba di cui non vidi gli occhi
né udìi la voce: io la volli, e son di lei: m’accarezza
con mani di pietra: la stringo, sul cuore di pietra, per sempre.

Ada Negri (da “Il dono”)

EPITAFO

Karla mi estis, serena kaj blonda, kun helaj okuloj.
Tridekjara mi mortis. Iome haltadu, virino pasanta.
Florojn ĉu donas ankoraŭ la ter’ tiel frue lasita?
Ĉu en la suno ankoraŭ la spikoj ondumas tritikaj?
Kiam mi vivis, la suno, ja tuta la sun’ estis mia:
sunaj la haroj, la rido, la kanto de kor’ mia juna,
miaj du fortaj knabetoj naskitaj de am’ mia juna.

Sed mi sopiris knabinon, mi volis knabinon. Ŝi estu
samtia, kia mi estis mem inter la brakoj patrinaj.
“Donu, Sinjoro – mi preĝis – filinon, knabinon”. En vintro
iumatene ŝi venis. Sen plor’. Kun fermitaj okuloj.
Ŝi min forportis, ne scias mi kiel okazis – mi restis
sangomalplena – kaj kion nun faras sen mi miaj knaboj?

Jen kuŝas mi kun la filin’, kies mi eĉ okulon ne vidis
nek voĉon aŭdis. Mi volis ŝin: estas mi ŝia. Karesas
ŝi min ŝtonmane; al kor’ mia ŝtona mi premas ŝin. Ĉiam.

Ada Negri, trad. Bruno Migliorini
(“Literatura mondo 1933-10, p. 148)
°°°°°
Verkoj de Ada Negri tradukitaj al Esperanto
Opere di Ada Negri tradotte in Esperanto

– (Naskiĝo), trad. Clarence Bicknell (“Brita Esperantisto” 1906, suplemento 6, p. 46)
– (Patrineco), trad. Clarence Bicknell (“Brita Esperantisto” 1906, suplemento 6, p. 46)
– “Nevicata” (Neĝado), trad. Clarence Bicknell (“Brita Esperantisto” 1906-suplemento 6, p. 46); (“L’Esperanto” 1920-3/4, p. 39); (“Radio Roma-Esperanto” 3.3.1959)
– “Bacio morto” (La kiso mortinta), trad. Clarence Bicknell, (“L’Esperanto” 1921-6/7, p. 88); (“Norda prismo” 1966-3)
– “Bacio morto” (Mortinta kiso), trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma-Esperanto” 3.3.1959)
– “Epitaffio” (Epitafo), trad. Bruno Migliorini (“Literatura mondo 1933-10, p. 148)
– “Nebbie” (Nebulo), trad. Rinaldo Orengo (“Heroldo de Esperanto” 1934-48)
– “Fatalità” (Mizero), trad. Leo Belmont (“L’Esperanto” 1935-2)
– (Dolore), trad. Damjan Vahen-Svetinov (“Niaj vizaĝoj” 1938-7/8)
– (Lasta preĝo), trad. Luigi Minnaja (Elio Migliorini, “Esperanta legolibro”, 1985, p. 230-231); (“Radio Roma-Esperanto” 1.1.1958)
– (Kvieto), trad. Luigi Minnaja (“Radio Roma-Esperanto” 3.3.1959)
– “Epitaffio” (Epitafo), trad. Kálmán Kalocsay, “Tutmonda sonoro”, II, 1981, p. 534
– “Atto d’amore” (Amkonfeso), trad. Gaudenzio Pisoni (“Espero Katolika” 1986-6, p. 99)
– el/ da “Stella mattutina” (Matena stelo), trad. Giovanni Mainardi, “L’Esperanto” 1921-11, p. 177-179.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *