Eventi · Oggetti

Pietà

Il 21 maggio 1972, uno squilibrato australiano di origine ungherese, il trentaquattrenne László Tóth, prese a martellate il gruppo scultoreo di Michelangelo noto come “La Pietà”

it.wikipedia.org/wiki/Piet%C3%A0_vaticana

eo.wikipedia.org/wiki/Pietato (*)

collocato in una cappella laterale della Basilica di San Pietro in Vaticano: in pochi secondi, al grido in lingua inglese “I am Jesus Christ, risen from the dead!” (“Io sono Gesù Cristo, risorto dalla morte!”), riuscì a danneggiare seriamente il naso, le palpebre, le dita, il braccio sinistro e il velo della Madonna.

L’autore dello sfregio, riconosciuto infermo di mente, fu tenuto in un manicomio italiano per un anno e poi rimpatriato in Australia.

Il restauro fu lungo e complesso, perché fu necessario recuperare non solo i frammenti, ma anche quello che era stato ridotto in polvere.

Il risultato è davvero strabiliante, ed è nuovamente possibile ammirare (sia pure da lontano, e con la protezione di un vetro antiproiettile) il volto straordinariamente bello di Maria giovanissima chino sul Figlio morto adagiato tra le sue braccia.

Sembra incredibile che un artista poco più che ventenne sia stato capace di estrarre da un blocco di marmo un tale capolavoro; ed è comprensibile che egli en andasse fiero, tanto da mettere la firma sulla fascia a tracolla che regge il manto della Vergine: MICHEL.A[N]GELVS BONAROTVS FLORENT[INVS] FACIEBAT (“Lo fece il fiorentino Michelangelo Buonarroti”).

Trascrivo tre articoli dalle trasmissioni in Esperanto di Radio Roma del 28 maggio 1972, del 23 luglio 1972 e del 29 ottobre 1972.

Allego:

– l’immagine del gruppo scultoreo;

– un particolare della Madonna;

– la busta primo giorno (FDC) di francobolli vaticani del 1964 per l’Esposizione Mondiale di New York, con l’immagine della Pietà;

– un francobollo vaticano del 1973 per il Congresso Eucaristico Internazionale di Melbourne, con l’immagine della Madonna della Pietà.

 

(*) La pagina in Esperanto di Wikipedia è estremamente povera, e addirittura discutibile, perché non dice quasi nulla dell’opera e delle sue vicende, mentre si dilunga su un argomento molto collaterale.


RADIO ROMA – ESPERANTO

28.5.1972

NOVAĴOJ EL ITALUJO

(redaktis Antonio De Salvo)

 

PROFUNDA KONSTERNO EN LA MONDO PRO LA DIFEKTO DE ITALA ĈEFVERKO

Dimanĉon la 21.an de majo 1972.a, antaŭ la okuloj de pluraj miloj da pilgrimantoj el la tuta mondo, kiuj pretiĝis eliri el la Sankta-Petro Baziliko por ĉeesti en la antaŭa placo la dimanĉan alparolon de le Papo, juna hungaro nun vivanta en Aŭstralio abrupte supergrimpis la statuon de Michelangelo konatan kiel “Pieta”, kaj serioze difektis ĝin per skalpelo: interalie, li tute detranĉis la maldekstran brakon de la Madono, kaj forigis ŝian nazon; sed la plej kruela difekto estis, ke profundaj strioj nun kovras la vizaĝon de la Madono, kaj ŝiaj okuloj enhavas truojn ĉe la palpebroj.

La evento kaŭzis profundan emocion en Italujo, kaj ĝenerale en la mondo, ĉar la difektita artverko estas tre verŝajne la plej alta esprimo de la arto de Michelangelo, kaj tradicie ĝi estas ligita kun la Sankta-Petro Baziliko en Vatikano, kie ĝi troviĝas jam de preskaŭ 500 jaroj; fakte, ĝi estis skulptita precize en la jaro 1500.a, de la tiam junega artisto, kaj tuj lokita en la tiama Baziliko, kvankam en alia kapelo.

Jam ĉe la epoko de ĝia kreado, oni ekrimarkis la apartan belecon de la plastikaĵo; eĉ pli, jam pli frue ol ĝi estu farita, Michelangelo mem, en la kontrakto per kiu li sin devontigis realigi la skulptaĵon, tiel diris pri ĝi (per la vortoj de iu garantianto): “Mi finos tiun verkon en unu jaro, kaj temos pri la plej bela marmora artverko hodiaŭ ekzistanta en Romo, kaj neniu alia artisto kapablos fari alian pli belan”.

Ĝuste pro la aparta valoro de la statuo, kiam en la jaro 1965.a oni devis elekti simbolon de la kristana arto por la monda ekspozicio en Novjorko, Vatikan-ŝtato sendis trans la oceanon la “Pietà” de Michelangelo, kune kun prakristana statuo de la “Bona Paŝtisto”. La forveturo de la du ĉefverkoj kaŭzis, tiam, akrajn debatojn, sed ĉio iris bone, danke al la vere esceptaj zorgoj, kiujn oni rezervis al la du statuoj. La plej serioza polemiko koncernis, tiam, la manieron enpakigi la du ĉefverkojn; kelkaj opiniis, fakte, ke estas oportune utiligi plastajn kusenetojn, aliaj, kontraŭe, volis utiligi aliajn metodojn. Fine oni pretigis remburitan keston, kiu enhavis la du statuojn, poste eksteran keston el metalo flanke farbitan, laŭ dimensioj de malgranda vagono. La statuoj estis fiksitaj en la interna kesto pere de lignaj, fortikaj trabetoj, por eviti skuojn; por ŝirmi la tuton de eventualaj flamoj, oni utiligis grandajn foliojn el asbesto. Krome, por la eventualo de ŝipdronado, la du kestoj havis apartan sistemon por flosadi surakve.

Sed la plej kurioza detalo, kiu povas indiki la apartan valoron de la statuoj, estas, ke la vatikanaj teknikistoj kaŝe markis la du plastikaĵojn per sekretaj signoj, por kontroli, ĉe la reveno el Usono, ke temas efektive pri la originalaj statuoj. Kompreneble, tiun fakton oni eksciis nur pli poste, kiam ĉio bone funkciis.

La kestoj kun la statuoj, metitajn kun ekstrema delikateco sur ŝarg-aŭtojn, estis portitaj de Romo al Napolo je rapideco de 30 kilometroj por horo, kaj estis lokitaj sur la transoceanan ŝipon “Leonardo da Vinci”, kiu alkroĝiĝis je aparta moleo, kaj kiu forveturis sen antaŭsciigo. La asekuro por tiu transporto estis de 6 milionoj da dolaroj por la statuo “Pietà”, kaj 2 milionoj por “La bona paŝtisto”.

Ĉiuj tiamaj zorgoj nun estis nuligitaj de la freneza ago; la studoj por restaŭri la statuon jam komenciĝis, sed preskaŭ certe oni ne sukcesos reaperigi la iaman belecon, kaj aparte la eksterordinaran diafanecon de la marmoro en la restaŭrotaj partoj.

 

RADIO ROMA – ESPERANTO

23.7.1972

NOVAĴOJ EL ITALUJO

(redaktis Antonio De Salvo)

 

DISKUTOJ PRI LA MANIERO RESTAŬRI ĈEFVERKON

Ĉiam pli intensiĝas la diskutoj pri la maniero restaŭri la statuon de Michelangelo Buonarroti “La Pietà”, kiu, kiel konate, estis antaŭ nelonge difektita de frenezulo. Kelkaj difektoj aspektas malfacile ripareblaj; ekzemple, el la maldekstra palpebro restis nur marmora pulvoro. La ĉefa problemo, estas decidi, ĝis kiu punkto oni devan restaŭri, kaj de kiu punkto oni devas lasi la verkon tia, kia ĝi nun estas.

Polemikoj kaj kritikoj jam naskiĝis. Ekzemple, la konata skulptisto Giacomo Manzù opinias, ke la restaŭron devos nepre prizorgi iu artisto (verŝajne li mem…), kaj ne simple teknikisto, ĉar nur vera artisto, liaopinie, kapablas rekrei la sorĉan atmosferon de la rigardo de la Madono. Manzù proponis tiun sistemon: elekti el la malantaŭa parto de la statuo marmoran pecon ne prilaboritan; skulpti tie okulon, ĝin kopiante el la gipsa modelo de la statuo, kiun oni faris siatempe kiam “La Pietà” estis sendita al Novjorko; forpreni el la marmoro la peceton kun la okulo, kaj ĝin enŝovi en la vizaĝon de le Madono, depreninte tiun difektitan. Ankaŭ alia konata artisto, Francesco Messina, faris similan proponon. Sed tute aliaj estas la opinioj de la artaj kritikistoj, kiuj substrekas, ke tiu maniero restaŭri la statuon estas kontraŭa al la hodiaŭa respekto por la originala verko, kaj emfazas, ke ĉiukaze oni rekonus la aldonaĵon, precipe deproksime, kaj tio multe ĝenus la spektantojn, probable eĉ pli ol se oni lasus la nunajn damaĝojn. Interelie, oni memorigis ke oni ne scias, ĉu restaŭro farita hodiaŭ ankoraŭ taŭgos post 10 jaroj, ĉar la utiligataj materialoj estas ankoraŭ grandparte eksperimentaj; kaj preskaŭ certe la cikatroj en la vizaĝo de la Madono denove fariĝos videblaj, laŭgrade kiam enŝoviĝos polvo, malpuraĵoj kaj korodaj substancoj el la atmosfero.

La dilemo, esenca, kuŝas en tio: ĉu oni rajtas aldoni apokrifaĵon al la ĉefverko de Michelangelo, aŭ ĉu oni riskas, ke la posteuloj riproĉos tiun plian detruon, kiun oni intencas fari per falsa aldono? Entute, ĉu estas preferinde vidi la damaĝon, anstataŭ apokrifan kaj nekongruan aldonon?

 

 

RADIO ROMA – ESPERANTO

29.10.1972

NOVAĴOJ EL ITALUJO

(redaktis Antonio De Salvo)

 

“PIETÀ” DE MIKELANĜELO RESTAŬROTA ANTAŬ KRISTNASKO

La ĵurnaloj amplekse raportis, antaŭ kelkaj tagoj, pri deklaro de doktoro Redig De Campos, ĝenerala direktoro de la vatikanaj muzeoj, kiu anoncis, ke jam antaŭ venonta Kristnasko oni povos denove admiri la ĉefverkon de Mikelanĝelo, la statuan grupon “Pietà”, siatempe difektitan de frenezulo. Temas pri la efektiva restaŭro de la verko, post ampleksaj sciencaj esploroj, fotografadoj kaj traserĉo de la taŭgaj rimedoj.

Doktoro De Campos certigis, ke la statuo denove estos kiel iam, almenaŭ por la spektantoj, kiuj rigardos ĝin el divers-metra distanco. Fakte, dum la estonteco la publiko ne povos alproksimiĝi al la statuo pli ol 8 metrojn; oni eĉ prikonsideris la eblecon tute ne plu ekspozicii la artverkon, por eviti eventualajn damaĝojn fare de aliaj frenezuloj, sed poste oni decidis, ke oni ne povas senigi la fidelulojn je kult-objekto.

Por ŝirmi 1a statuon el krimaj gestoj, oni utiligos vitrajn platojn, kiuj kapablas elteni eĉ kuglopafojn. La vitroplatoj havos altecon de pli ol 4 metroj, kaj larĝecon de pli ol 2 metroj; la pezo de la tuto estos tre granda, entute 18 kvintaloj, tiel ke la vitraro ne povos baziĝi sur la planko, sed devos pendi el la plafono. Ĉiu vitra plato havos du partojn, unu internan kaj la alian eksteran, kungluitajn per speciala plastaĵo.

Por eviti, krome, ke frenezulo aŭ gerilano povu difekti la statuon per peto de bombo aŭ simple de inko super la vitrajn platojn, oni kovros la statuon per subtilaj kaj nevideblaj fadenoj, kreante fortikan volbon super ĝi, je taŭga alteco.

3 pensieri su “Pietà

  1. Tre interesa, kiel tre ofte la artikoloj.

    Pri unu punkto mi volus demandi. En via artikolo Làszló Tóth gridis en la angla, sed Wikipedia diras ke li kriis en la itala, kaj pri tio estas kelkaj frazoj:

    https://it.wikipedia.org/wiki/L%C3%A1szl%C3%B3_T%C3%B3th_(geologo)

    «… colpì dapprima il capo della Madonna e poi, più volte, il volto e le braccia, lasciando però integra la figura del Cristo. Nel far questo, gridò, in lingua italiana: “Cristo è risorto! Io sono il Cristo!”.

    Tóth venne poi fermato da un vigile, Marco Ottaggio, con l’ausilio di altri sorveglianti, e portato via, sottratto all’iraconda folla che intendeva percuoterlo. Interrogato in seguito, benché durante il vandalismo avesse dato prova di parlare l’italiano, dichiarò di non comprendere le domande che gli venivano rivolte, sostenendo di saper parlare solo l’inglese.[4] Secondo altre fonti, invece, ripeté frasi sconnesse per tutti gli interrogatori, permanendo nella sua convinzione d’essere il Cristo»

  2. (mi reskribas por korekti eraretojn)

    Tre interesa, kiel tre ofte la artikoloj.

    Pri unu punkto mi volus demandi. En via artikolo Làszló Tóth kriis en la angla, sed la itala Vikipedio diras ke li kriis en la itala, kaj pri tio estas kelkaj frazoj:

    «… colpì dapprima il capo della Madonna e poi, più volte, il volto e le braccia, lasciando però integra la figura del Cristo. Nel far questo, gridò, in lingua italiana: “Cristo è risorto! Io sono il Cristo!”.
    Tóth venne poi fermato da un vigile, Marco Ottaggio (…). Interrogato in seguito, benché durante il vandalismo avesse dato prova di parlare l’italiano, dichiarò di non comprendere le domande che gli venivano rivolte, sostenendo di saper parlare solo l’inglese.[4] Secondo altre fonti, invece, ripeté frasi sconnesse per tutti gli interrogatori, permanendo nella sua convinzione d’essere il Cristo»

    https://it.wikipedia.org/wiki/L%C3%A1szl%C3%B3_T%C3%B3th_(geologo)

  3. Siatempe, oni diris ke li kriis en la angla (cetere, li deklaris, ke li ne konas la italan); tiel estas dirite ne nur (kompreneble) en la angla pagxo de Vikipedio, sed ankaù en tiu itala (en multaj alilingvaj pagxoj, ekzemple franca kaj germana, la atenco ne estas menciita):
    Il 21 maggio 1972, giorno di Pentecoste, un geologo australiano trentaquattrenne di origini ungheresi di nome László Tóth, eludendo la sorveglianza, riuscì a colpire con un martello l’opera di Michelangelo per quindici volte[1] in un tempo di pochi secondi, al grido di I am Jesus Christ, risen from the dead! (“Io sono Gesù Cristo, risorto dalla morte!”), prima che fosse afferrato e reso inoffensivo.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *