Personaggi

Mark Twain

 

​Il 21 aprile ricorre la morte (nel 1910) dello scrittore statunitense Samuel Langhorne Clemens, conosciuto con lo pseudonimo Mark Twain (1835-1910)

it.wikipedia.org/wiki/Mark_Twain

eo.wikipedia.org/wiki/Mark_Twain

​famoso soprattutto per due romanzi:

The Adventures of Tom Sawyer (Le avventure di Tom Sawyer)

it.wikipedia.org/wiki/Le_avventure_di_Tom_Sawyer

eo.wikipedia.org/wiki/La_Aventuroj_de_Tom_Sawyer

The Adventures of Huckleberry Finn (Le avventure di Huckleberry Finn)

it.wikipedia.org/wiki/Le_avventure_di_Huckleberry_Finn

eo.wikipedia.org/wiki/La_Aventuroj_de_Huckleberry_Finn

​Rinvio alla Wikipedia per la biografia e per l’elenco delle opere tradotte in Esperanto; mi limito a trascrivere la versione (di Edmond Privat) di un brano tratto dalle Avventure di Tom Sawyer, ed allegare un ritratto dell’autore e due immagini di Washington, la città di cui si parla nel racconto.

Da ultimo, ricordo che le opere di Mark Twain furono spesso osteggiate per il loro linguaggio “politicamente scorretto”, che però era quello effettivamente corrente nella società americana dell’epoca: anche nel racconto che trascrivo, ad esempio, in inglese viene usato il termine “nigger” (“negro”), considerato dispregiativo e sostituito oggi con “black” (nero).

 


 

LOJALA POŜTISTO

de Mark Twain.

Trad. Edm. Privat

(El “Tom Sawyer eksterlande”, angla verko da la lama usona humoristo Mark Twain).

 

Vidu. Jen kiel okazis la vojaĝo de Nat Parson.

Kiam li komencis ofici kiel poŝtisto kaj estis ankoraŭ tute freŝa en la metio, alvenis iam unu letero por iu, kiun li ne konis, kaj estis neniu tiel nomita persono en la vilaĝo.

Nu, li ne sciis kion fari aŭ kiel agi, kaj jen la letero restis kaj restadis, semajnon post semajno, ĝis kiam la nura vido de ĝi lin malsanigis. La afranko sur ĝi mankis kaj tio estis ankoraŭ plia zorgo. Ekzistis nenia rimedo por kolekti tiujn dek cendojn kaj li supozis, ke la registaro lin igos respondeca pri ĝi kaj plie lin eble fordungos kiam oni ekscios, ke li ne kolektis ĝin.

Nu, fine li ne povis ĝin toleri plu. Li ne povis dormi noktojn, li ne povis manĝi, li malgrasiĝis kiel ombro; tamen ne kuraĝis demandi ies konsilon, pro timo ke la persono, kiun li demandus, eble malamikiĝos iam kun li poste kaj sciigos la Registaron pri la letero.

Li enterigis la leteron sub la planko, sed tio ne helpis: se li vidis iun staranta super la loko, ĝi kaŭzis al li timtremojn kaj ŝarĝis lin je suspektemo: kaj li dum la nokto atendadis ĝis la urbo estis tute silenta kaj malluma, tiam li alŝteliĝis tien kaj elterigis la leteron por ĝin aliloken kaŝi.

Kompreneble, iom post iom, homoj komencis eviti lin kaj balanci la kapon flustrante unu al alia, ĉar el la maniero laŭ kiu li aspektis kaj agis, ili juĝis, ke li certe mortigis iun au faris ili-ne-sciis-kion. Se li estus fremdulo, ili ja linĉus (*) lin.

Nu, kiel mi ĵus diris, li ne povis toleri ĝin plu. Tial li decidis vojaĝi al Washington kaj simple iri al la Prezidanto de Usono kaj elbrustigi la tutan aferon, ne kaŝante eĉ detaleron, kaj tiam elpoŝigi la leteron kaj ĝin almeti sur tablon antaŭ la tuta registaro kaj diri: “Nun, jen ĝi – faru el mi kion vi volas; kvankam, ĉar juĝas min ĉielo. mi estas senkulpa viro ne meritanta la plenan punon de la leĝo kaj lasonte post mi familion, kiu devos malsati kaj tamen havis nenion por fari kun ĝi. Ĝi estas la vero kaj mi povas ĵuri pri tio!”.

Tiel li faris. Unue li havis iom da vaporŝipado, poste kelkan poŝtveturadon, sed por la tuta cetera vojo li devis rajdadi sur ĉevalo. Fakte daŭris tri semajnojn ĝis li atingis Waŝingtonon. Li vidis kvantegon da lando, kvantegon da vilaĝoj kaj kvar urbegojn. Li entute forestis preskaŭ ok semajnojn kaj neniam en la vilaĝo estis iu tiel fiera viro ol li, kiam revenis,

Lia voiaĝado igis lin la plej fama homo en la tuta regiono, kaj la plej priparolata. Eĉ homoj elvenis el tridek mejloj malproksime en la lando, eĉ el trans la Illinoisaj fundoj, nur por lin vidi. Jen ili staris kaj rigardadis, kaj li rakontadis. Vi neniam ĉeestus ion similan…

Nu, se mi bone memoras, okazis al li tiel:

li alvenis en salto al Waŝington, ligis la ĉevalon kaj tuj rapidis al la Prezidanta domo kun la letero. Tie oni diris al li, ke la Prezidanto estas for en la Kapitolo**) kaj tuj veturonta al Philadelphia – eĉ ne unu minuton perdindan se li volus kapti lin. Nat preskaŭ ekfalis pro la bato. Lia ĉevalo estis for en ĉevalejo kaj li nesciis ja kion fari. Sed ĝuste preterpasas jen negro gvidanta malnovan veturilaĉon kaj li ekvidas sian ŝancon. Li elkuras kaj ekkrias:

“Duondolaron se vi portos min al la Kapitolo en duonhoro kaj kvarondolaron plie se vi faros ĝin en dudek minutoj*.

“Farota”, diras la negro.

Nat ensaltis kaj batfermis la pordon, kaj for ili veturis, ruliĝante kaj flugante sur la plej malglata strato imageble, kaj la radbruado sonis terure. Nat pasigis siajn brakojn tra la truoj kaj alpendiĝis por vivo kaj morto, sed tre baldaŭ la ĉaro frapis rokon eksaltis en aeron kaj la fundo forfalis. Kiam ĉio revenis teren, la piedoj de Nat staris jam sur la strato mem kaj li ekvidis, ke lin minacas la plej senespera danĝero se li ne sukcesos postkuri la reston de la veturilo. Li terure timis, sed li ekpenis per tuta forto kaj preme pendis per la brakoj kaj igis siajn krurojn kiom eble flugi. Li kriegis kaj eĉ blekis al la negro “haltu!” kaj same faris la popolamasoj survoie, ĉar ili povis ja vidi liajn krurojn rapidegantaj sub la veturilo kaj – tra la fenestroj – lian kapon kaj ŝultrojn baraktantaj interne kaj ili komprenis la teruran danĝeron por li. Sed ju pli kriegis ili ĉiuj, des pli la negro vipis la ĉevalojn antaŭen kaj diris: “Ne timu – mi promesis vin alvenigi tien ĝustatempe, moŝtoj, mi sukcesos, estu certa!”. Ĉar, vidu, li kredis, ke tiuj lin urĝigis kaj kompreneble li tute nenion povis aŭdi pro la radkrakado.

Kaj tiel ili kuregis, kaj ĉiuj en strato frostiĝis pro la vidoj, kaj kiam ili atingis la Kapitolon, ĝi estis fine la plej rapida veturo iam farita kaj ĉiu konfesis tion. La ĉevaloj haltis kaj Nat falis teren, preskaŭ senvestigita, kaj oni lin eltiris tiam kaj li estis ĉiel en polvo, en ĉifoj kaj nudpieda, sed li alvenis ĝustatempe, kaptis la Prezidanton kaj donis al li la leteron, kaj tio estis en ordo, kaj la Prezidanto donis al li senpunan pardonon tuje, kaj Nat donis al la negro du kvarondolarojn anstataŭ unu, ĉar li ja konsciis, ke, sen la veturilaĉo, li ne estus alveninta ĝustatempe kej eĉ iel ajn proksime.

 

(*) Usona vorto. “lynch” angle signifas ŝtonmortigi aŭ amas-frapadi kiel blankaj popolamasoj faras foje al negroj kulpigitaj.

(**) Parlamentejo usona.

(Esperanto de UEA 1927-6, paĝoj 114-115)

 

 

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *