Homoj

Salvatore Gambardella

La 29-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1911) de la napola muzikisto Salvatore Gambardella (1871-1911) it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Gambardella ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), ​aŭtoro de famaj napolaj kanzonoj (el la multaj: ‘O marenariello, Pusilleco addiruso, Comme facette mammeta, Lilì Kangy, Ninì Tirabusciò, Furturella, Quanno tramonta ‘o sole). ​Tre malriĉa, li… Legu plu Salvatore Gambardella

Homoj

Francesco Paolo Tosti

La 2-an de decembro estas la datreveno de la morto de la itala komponisto Francesco Paolo Tosti (1846-1916) it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Paolo_Tosti ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), konata precipe kiel aŭtoro de la muziko de du famaj napolaj kanzonoj: Marechiaro, laŭ teksto de Salvatore Di Giacomo Salvatore Di Giacomo (Catarì) ‘A vucchella, laŭ teksto de… Legu plu Francesco Paolo Tosti

Homoj

Ernesto Tagliaferri

La 18-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1889) de la itala (napola) muzikisto Ernesto Tagliaferri it.wikipedia.org/wiki/Ernesto_Tagliaferri ​(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), aŭtoro de la muziko de kelkaj el la plej belaj napolaj kanzonj, el kiuj kvar estis tradukitaj al Esperanto: “Piscatore ‘e Pusilleco” (Fiŝkaptisto el Pozilipo), “Passione” (Pasio),… Legu plu Ernesto Tagliaferri

Homoj

Guido Piovene

La 12an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1974) de la itala (venetia) verkisto kaj ĵurnalisto Guido Piovene (1907-1974) it.wikipedia.org/wiki/Guido_Piovene ​fama, krom pro kelkaj romanoj (aparte, “Lettere di una novizia” – Leteroj de noviculino kaj “Le stelle fredde” – La malvarmaj steloj), pro siaj vojaĝaj raportoj (precipe “Viaggio in Italia” – Vojaĝo… Legu plu Guido Piovene

Homoj

Pier Paolo Pasolini

​La 2-an de novembro estas la datreveno de la tragedia morto (en 1975) de la itala poeto, verkisto kaj reĝisoro (naskiĝinta en Bolonjo, sed laŭ friula deveno) Pier Paolo Pasolini (1922-1975) it.wikipedia.org/wiki/Pier_Paolo_Pasolini eo.wikipedia.org/wiki/Pier_Paolo_Pasolini ​fama pro sia kruda prezento de la urba subproletaro, pro siaj juĝoj egale kritikaj jen pri la burĝa socio jen pri la… Legu plu Pier Paolo Pasolini