Homoj

Stefan Wyszyński

La 28-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1981) de la pola Kardinalo Stefan Wyszyński (1901-1981), eo.wikipedia.org/wiki/Stefan_Wyszyński Primaso de Pollando, bastiono de la rezistado kontraŭ la komunista reĝimo. Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, aldonante nur du aferojn: 1. La 24-an de oktobro 1978 (nemulte post sia elekto), Johano Paŭlo la… Legu plu Stefan Wyszyński

Homoj

Solidarność

La 17-an de septembro 1980 (laŭ aliaj fontoj, la 31-an de aŭgusto 1980) estis fondita en Pollando, sub la gvido de la tiama laboristo de la Ŝipfarejeo “Lenin” de Gdansko/ Gdańsk Lech Wałęsa (pri kiu mi parolos en alia okazo), la “Niezależny Samorządny Związek Zawodowy Solidarność” (Sendependa Memregata Sindikato «Solidareco»), kun kontraŭkomunista kaj katolika karaktero.… Legu plu Solidarność

Homoj

Nostradamus

La 2-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1566) de la franca astrologo kaj verkisto Michel de Nostredame aŭ Notredame, konata kiel Nostradamus (1503-1566), eo.wikipedia.org/wiki/Nostradamus fama pro siaj “profetaĵoj”, entenataj en la libro de 1555 titolita «Les Vrayes Propheties de Maistre Michel Nostradamus» (La veraj profetaĵoj de Majstro Michel Nostradamus), konsistanta el… Legu plu Nostradamus

Eventoj

La unua monda milito

La 24-a de majo estas la datreveno de la eniro de Italio (en 1915) en tiun militon, kiu unuamomente estis nomata “Eŭropa milito”, kaj poste fariĝis “Monda milito” aŭ“Granda Milito” (senscie, ke okazos alia, eĉ pli granda milito). Ĉiuj militoj estas plorindaj, ĉar fonto de mortoj (v. la aldonitan bildon) kaj detruoj, sed en ĉi… Legu plu La unua monda milito

Homoj

Stanisław Moniuszko

La 4-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1872) de la pola komponisto  Stanisław Moniuszko (1819-1872) eo.wikipedia.org/wiki/Stanis%C5%82aw_Moniuszko aŭtoro, interalie, de la muziko de la opero “Halka” eo.wikipedia.org/wiki/Halka laŭ teksto de Włodzimierz Wolski. En la traduko de Antoni Grabowski, “Halka” estis la unua opero surscenigita en Esperanto (la 16-an de aŭgusto 1912, dum… Legu plu Stanisław Moniuszko