Eventoj

Pasko 2021

Dimanĉon la 4-an de aprilo 2021 la kristanaj Eklezioj (escepte de tiu ortodoksa, kiu sekvas malsaman kalendaron) memorigas la Paskon de Resurekto de Jesuo Kristo.

Al la Paska Dimanĉo estas alcentrita la novelo “Cavalleria rusticana” (Kamparana kavalireco aŭ Vilaĝana honoro) de la sicilia verkisto Giovanni Verga (1840-1922), poste adaptita kiel unuakta dramo, de kiu estis tirita la samnoma opero, laŭ libreto de Giovanni Targioni Tozzetti kaj Guido Menasci, muziko de Pietro Mascagni.

La novelo, la dramo kaj la opero prezentas, en la kadro de geedza perfido de la ĉefrolulino Lola, la morojn kaj la popolan devotecon de kamparana Sicilio de la Deknaŭa jarcento; la perfido de Lola kun Turiddu (Salvatore), publike kaj parade manifestita en la Paska tago, finiĝas per la tiel dirita “delitto d’onore” (murdo pro honoro), fare de la perfidita edzo, la veturigisto Alfio, kiu mortigas Turiddu-n.

Mi transskribas la finajĵon de la dramo, en la itala kaj en la traduko al Esperanto.

Mi atentigas pri la malfacilaĵoj renkontitaj, en la traduko, por igi taŭge kompreneblaj de internacia publiko kelkajn terminojn, kiuj en la sicilia havas ampleksan semantikan gamon, ekzemple “Compare” (laŭvorte “Baptano”), Comare”(laŭvorte “Baptatino”) kaj “Gnà” (laŭvorte “Sinjorino, Mastrino”).

Mi aldonas un el la italaj poŝtmarkoj de 1972, laŭ skizo de P. Bellanca, A. De Stefani kaj Tommaso Mele, pro la 50-a datreveno de la morto de Verga, kun la tipa sicilia ĉareto.


www.youtube.com/watch?v=6Q2O7JZpg2I 

GNÀ NUNZIA                  Ma dov’è andato mio figlio?

COMARE CAMILLA     (accostandosi all’orecchio di suo marito). O ch’è stato?

ZIO BRASI                       (piano). Non hai visto, sciocca, quando gli ha morsicato l’orecchio? Vuol dire, o io ammazzo voi, o voi ammazzate me.

COMARE CAMILLA     O Maria Santissima del pericolo!

GNÀ NUNZIA                  (sempre di più in più smarrita). Ma dov’è andato mio figlio Turiddu? Ma che vuol dire tutto questo?

GNÀ LOLA                      Vuol dire che facciamo la mala Pasqua, gnà Nunzia! E il vino che abbiamo bevuto insieme ci andrà tutto in veleno!

PIPPUZZA                        (accorre dal fondo gridando). Hanno ammazzato compare Turiddu! Hanno ammazzato compare Turiddu!

Giovanni Verga, “Cavalleria rusticana”

°°°

MASTRINO NUNZIA Sed kien iris mia filo? 

BAPTANINO CAMILLA (alproksimiĝante al la orelo de sia edzo). Kio estis? 

ONKLO BRASI (mallaŭte). Ĉu vi ne vidis, malspritulino, kiam li almordis lian orelon? Tio signifas: aŭ mi mortigos vin, aŭ vi mortigos min. 

BAPTANINO CAMILLA Ho Sanktega Mario de la danĝero!

MASTRINO NUNZIA (ĉiam pli kaj pli perdanta sinkontrolon). Sed kien iris mia filo Turiddu? Sed kion signifas  ĉio ĉi? 

MASTRINO LOLA Tio signifas, ke ni travivas malbonan Paskon… mastrino Nunzia! Kaj la vino, kiun ni trinkis kune… fariĝos tute veneno! 
PIPPUZZA (kriante alkuras el la fundo). Oni murdis baptanon Turiddu! Oni murdis baptanon Turiddu! 

Giovanni Verga, “Cavalleria rusticana” (Kamparana kavalireco aŭ Vilaĝana honoro),

trad. Rodolfo Castagnino, San Vito al Tagliamento, Paolet 1923

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *