Eventoj · Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Palmodimanĉo

La 28-a de marto 2021 estas la tiel dirita “Palmodimanĉo” aŭ “Olivarba Dimanĉo”, memore pri la triumfa eniro de Jesuo en Jerusalemon.

Kial duobla nomo?

Se ni iras al la originala teksto de la Evangelioj (en la greka), Mateo (21, 8) ne parolas pri “palmoj”, sed pri “branĉoj de la arboj” (supozeble de olivarboj, tial ke oni estis apud la Olivarba Monto):

>Aliaj detranĉis branĉojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.

Marko (11, 8) parolas pri “foliaroj tranĉitaj el la kampoj”:

> Aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj;

Luko (19, 37,-38) mencias nenion;

Johano, kontraŭe (12, 12-13), parolas pri “palmoj”:

> La homamaso prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte.

E la Kapelo de Scrovegni en Padovo Giotto, kiu prefere inspirĝas al la teksto de Mateo, pentras knabojn, kiuj surgrimpas arbojn por detranĉi branĉojn.

°°°°°

Mi transskribas (en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto) la poeziaĵon de Giovanni Pascoli “La Domenica dell’Ulivo”, kiu inspiriĝas al popola kredo de la itala kamparo:

>je Olivarba Dimanĉo, ĉiu birdo faras sian neston.


IV. LA DOMENICA DELL’ULIVO

Hanno compiuto in questo dì gli uccelli

il nido (oggi è la festa dell’ulivo)

di foglie secche, radiche, fuscelli;

quel sul cipresso, questo su l’alloro,

al bosco, lungo il chioccolo d’un rivo,

nell’ombra mossa d’un tremolìo d’oro.

E covano sul musco e sul lichene

fissando muti il cielo cristallino,

con improvvisi palpiti, se viene

un ronzio d’ape, un vol di maggiolino.

Giovanni Pascoli, “Myricae”

°°°

IV. PALMODIMANĈO 

Elfinis neston dum ĉi tag’ la birdoj 

(hodiaŭ estas festo olivarba) 

per folisekaj tufoj, tigaj hirtoj; 

jen surciprese, jen sur laŭro glora, 

enboske, borde de rojfluo tarda, 

ĉe l’ombro trema je lumdanco ora: 

Kovas ili surmuske kaj likene 

gapante mutaj al ĉiel’ kristala, 

kun subitaj korbatoj, se alvene, 

zumas abelo aŭ skarab’ batala. 

Giovanni Pascoli, “Mirikoj”

trad. Nicolino Rossi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *