Homoj

Bixio Cherubini

La 27-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1899) de la itala vortumisto Bixio Cherubini (1899-1987),

it.wikipedia.org/wiki/Bixio_Cherubini 

aŭtoro de la vortoj de famaj kanzonoj: “Mamma”, “Violino zigano”, “La canzone dell’amore”, “Tango delle capinere”, “Ciondolo d’oro”, “Madonna fiorentina”, “Signora illusione”, “Vola colomba”.

La plej sukcesa kanzono estis, probable, “Mamma” (Panjo),

www.youtube.com/watch?v=TD8Ij4BpqM0

(kantas Beniamino Gigli),

pri kiu mi sendas al mia artikolo de la 30-a de novembro 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/11/30/beniamino-gigli/ 

Kuriozaĵo: en 1940, Bixio Cherubini verkis la vortojn de kanzono, titolita “Signora Illusione” (Sinjorino Iluzio),

www.youtube.com/watch?v=FLiqjpEnpQ4 

(kantas Carlo Buti),

kiu diris:

Illusione,

dolce chimera sei tu.

(Iluzio,

dolĉa ĥimer’ estas vi).

La kanzono rilatis la amon; sed ĝuste en 1940 Italio eniris la duan mondan militon, kaj la cenzuro suspektis, ke la kanzono estas defetisma kontestado de la ŝvelparolaj asertoj de la propagando de la reĝimo pri la nemankipova itala venko (kaj estas probable, ke, sendepende de la volo de la aŭtoro, la homoj kantis tiun refrenon ĝuste en tiu satira senco).

Bildo: frontpaĝo de la partituro de “Mamma”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *