Homoj

Beethoven

La 26-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1827) de la germana komponisto kaj pianisto Ludwig van Beethoven (1770-1827).

eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_van_Beethoven 

Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 16-an de decembro 2020.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/12/16/ludwig-van-beethoven-3/ 

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de 2010 de Popola Ĉinio: estas interese, ke dum la “kultura revolucio” (1966-1969) la ĉinoj, kiuj ŝatis Beethoven, estis kulpigataj pri “okcidentemo”; v. mian artikolon de la 23-a de septembro 2017:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/09/23/armand-su/ 

– p. 78 de “La Socialisto” 1927-4, kun artikolo, kiu laŭdegas Beethoven kiel ĉampionon de libereco kaj revolucian elstarulon de proletaro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *